pouso_alegre_eo

'''Esperanto Klubo Pouso Alegre'''

'Esperanto-Klubo Pouso Alegre' estas Esperanto-klubo en Pouso Alegre, kiu situas en la suda parto de la montara ŝtato Minas-Ĝerajso, en Brazilo. Ĝi estis fondita la 19-an de Julio 2002.

Ĉi-tiu klubo estas, laŭ propra deklaro, la plej aktiva klubo en la suda parto de la ŝtato Minas-Ĝerajso.

EKPA celas divastigi Esperanton ŝtate kaj en aliaj regionoj.

Ĝi funkcias ĉiusabate (14:00 ĝis 17:30); gastoj estas bonvenaj.

Hodiaŭ ĝi estas konata sub la oficiala nomo 'Asocio de Edukado kaj Kulturo Lazaro Ludoviko Zamenhof'.

Asocio de Edukado kaj Kulturo Lazaro Ludoviko Zamenhof estas publika asocio de civita rajto ke ĉefe celas plivastigi projektojn je la fako de la kulturo kaj la formado de junuloj kaj prenkreskuloj. Laŭ siaj statutoj ĝi instruas, krom Esperanton, ankaŭ la latinan lingvon, la grekan lingvon kaj komputikon. Ĝi estis leĝe fondita je 31 de Marto 2007.

Asocio de Edukado kaj Kulturo L.L. Zamenhof

Rua da Tijuca n-ro 51, Fundos – Centro

Pouso Alegre – MG – Brazilo

CEP: 37550-000

Telefonoj [55] (35) 9962-0091

kaj [55] (35) 3421-6148

* 2002 ĝis 2008 José Batista Costa (Garcia).

* 2008 ĝis 2010 Evandro Luiz Gouvêa.

* 2010 ĝis 2012 Fabio Roberto Silva.

  • pouso_alegre_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2012/04/03 16:21
  • de 127.0.0.1