presidente_figueiredo_eo

Presidente Figueiredo

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Laŭ determino de la Komunuma Sekretario pri Edukado kaj Kulturo de la urbo “Presidente Figueiredo”, de la 5-a ĝis la 8-a lerneja grado estas adoptita la lernado de la lingvo Esperanto. Krom tio, Paulo Loubet, supre menciita sekretario, sukcesis la aprobon de la Komunuma Leĝa Domo nomi Esperanto la unuan placon konstruotan en la urbo.

Kun la apogo de la urbestro, Mario Gomes da Costa, kiu akceptis sugeston de Paulo Loubet, estis fondita la 18-an de Decembro 1987 “Nova Esperanto-Asocio”, sub la prezido de Severino Felisberto de Santana.

Omaĝe al Esperanto-Tago estis realigita la disdono de atestoj al la kursfinintoj de la unua E-kurso en la urbo; inter la lernantoj estis kuracistoj, instruistoj, studentoj, komercistoj, protestanta pastro, dommastrino kaj la sekretario pri edukado.


Veja este artigo em português.

  • presidente_figueiredo_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:02
  • de zehanonimo