promissao_eo

Promissão

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Sub aŭspicio de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kaj organizo de Promissão Esperanto-Asocio, okazis la 7-an kaj 8-an de Oktobro 1989 la 13-a Esperanto-Renkontiĝo de Ŝtato San-Paŭlo en la urbo Promissão.

La solena malfermo estis kunordigita de Prof. Walter Francini. Krom la urbestro, D-ro Renato Luchiari, ankaŭ uzis la parolon lajenaj personoj: S-ro Luís Foz, prezidanto de la Urba Konsilantaro; Prof. José Airton Parra (Promissão); Ivon Barbosa (Bauru); Fabrício Rodrigues Valle (Goiânia); Givanildo Ramos Costa (Rio de Janeiro); Prof. Euclydes Giraldis de Carvalho (Bauru); Prof-ro Euclides Carneiro da Silva (Mogi das Cruzes); kaj Lair Alves Moreira (Promissão). Dum longaj jaroj S-ano Lair dediĉe gvidas la movadon en Promissão, kie la loka asocio eĉ sukcesis propran sidejon.

Je la fino de la renkontiĝo oni decidis, ke la 14-a renkontiĝo estos realigita en Oktobro 1990 en la urbo Andradina, kies organizo estus de Esperanto-Klubo Harmonio, de tiu urbo.

Pri Promissão meritas elstarigi, ke en la centro de la urbo estas du publikaj vojoj nomataj respektive Avenuo Esperanto kaj Strato D-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof. Tiun oficialan rekonon oni ŝuldas al la senĉesa dediĉo de nia samideano Lair Alves Moreira, kiu delonge disvastigas Esperanton en la urbo.

Krom la urbo Promissão, Lair Alves Moreira disvastigas E-movadon ankaŭ pere de gazetoj de aliaj urboj, kiel ekzemple Bauru, Jundiaí, Caçapava, Taubaté, Lins kaj aliaj. Li kunlaboris ankoraŭ en la organizo de E-grupoj en la urboj Avanhandava, Lins, Andradina kaj Araçatuba.

En Promissão li sukcesis organizi du grandajn eventojn: la 4-a Esperanto-Renkontiĝo de Ŝtato San-Paŭlo (Marto 1979) kaj la 6-a Brazila Junulara Kongreso (Januaro 1984). Li konstante gvidas E-kursojn en Promissão.


Veja este artigo em português.

  • promissao_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 17:12
  • de 127.0.0.1