resende_eo

Resende

Verkis S-roj Sírio Silva kaj Willy Nascimento Sales.

En 1941 alvenis al Resende samideano Sírio Silva, kiu fariĝis la pioniro de E-movado en la urbo.

Hazarde li atendis vagonaron en stacidomo. En la dorsa flanko de la sama benko sidiĝis du knabinoj, kiuj ekkomencis paroli strangan lingvon, kies sonoj li ne sukcesis kompreni. Ŝajnis al li latindevena lingvo. Li aŭdis dum dek minutoj kaj malgraŭ sia pensado li ne sukcesis kompreni. La vagonaro alproksimiĝis, do li pardonpetis kaj demandis: -Kiu lingvo estas tiu? Unu el la knabinoj afable kaj bonvole informis, ke la lingvo estas Esperanto, internacia lingvo kreita de D-ro Zamenhof, komuna propraĵo de la tuta homaro.

Li neniam antaŭe aŭdis pri tiu lingvo, sed ĝi vokis lian atenton kaj tuŝis lian koron. Tiu estis feliĉa kontakto.

Kelkaj jaroj poste, li estis mentoro de junularo en spiritisma domo nomata “Tenda de Nazaré” (Tendo de Nazareto), en Resende, kie alvenintaj el Rio de Janeiro, vizitis la societon du kadetoj nomataj Robson Mattos kaj Fernando Galvão Marinho. Krom esti spiritistoj ili eklernis Esperanton en Junulkristana Asocio de Rio de Janeiro kaj estis pretaj instrui Esperanton, kio tamen ili ne sukcesis antaŭ la troa ŝarĝo de lernobjektoj en la Militista Akademio.

En 1957 Sírio Silva ĉeestis paroladon de S-ro Obdego Augusto en “Rotary Clube de Resende” kune kun du amikoj, Geraldo Loureiro Torres kaj Olívio Storte. De tiam Sírio Silva konvinkiĝis, keEsperanto efektive estas inda idealo al kiu li dediĉas ĝis nun la plej bonan atenton.

En 1958 Legio de Bona Volo anoncis E-kurson per radio. Sírio ekmatrikuligis sin, sian edzinon kaj filon naŭjaraĝan.

La lecionoj estis agrablaj, ili ripetadis, kopiis, parkere interparolis kaj fidele daŭrigis. En Aprilo de tiu sama jaro S-ro Jorge das Neves, instruisto de la kurso, kunvokis la gelernantojn de malproksimaj kaj proksimaj urboj por renkonto en Rio de Janeiro. Sírio vojaĝis sola al la evento kiu estis entuziasma kaj agrabla. Tie li konatiĝis kun Alziro Zarur, Ismael Gomes Braga, Carlos Pastorino kaj aliaj gravuloj de la movado en Rio de Janeiro. La entuziasmo de Sírio kreskiĝas ĉiumomente.

Post la kunveno Jorge das Neves kondukis Sírio al la sidejo de BEL, kie li konatiĝis al D-ro Carlos Domingues, prezidanto de BEL. Sírio fariĝis ano de BEL kaj UEA al kiuj li restis fidela dum pli ol 30 jaroj. De tie Jorge das Neves kondukis Sírio al Kultura Kooperativo de Esperantistoj, kie li konatiĝis al D-ro Braz Cosenza kaj fariĝis kooperativano.

En 1958 post gravaj interkonsentoj inter esperantistoj kaj simpatiantoj, la 24-an de Oktobro estis fondita “REK - Resende Esperanto-Klubo”.

En 1959 Sírio grupigis aron da amikoj kaj simpatiantoj kaj komencis novan kurson kun la partopreno de la jenaj gelernantoj: Dady Ferreira dos Santos, Izaltino Pereira, João da Mata Barbosa, João Guilherme, José Arnaldo, José Hilário Primo, Marlene Araújo, Marlene Marassi, Olívio Storte, Orlando F. dos Santos, Ronaldo Ferraz, Suzana Silva kaj Wilson Matos Silva. Ĉiuj ili sukcesis aprobon en ekzameno farita de Jorge das Neves kaj Luís Alberto Martins, kies atestoj estis liveritaj de BEL. La festo pri liverado de la diplomoj kalkulis je la ĉeesto de la urbestro de Resende, S-ro Augusto Pinheiro de Carvalho, en la aŭlo de “Rádio Agulhas Negras de Resende”, kaj multaj simpatiantoj ĉeestis la eventon okazintan la 24-an de Februaro 1960.

La 17-an de Decembro 1961 estis solene inaŭgurita la Placo Esperanto pere de D-ro Carlos Domingues, prezidanto de la Ligo kaj la ĉeesto de la urbestro de Resende, S-ro Augusto Pinheiro deCarvalho, karavanoj de pluraj urboj krom granda publiko sur la placo. La muzikistaro de Militista Akademio ludis la esperantan himnon kaj estis entuziasme aplaŭdita.

Laŭ atestas samideano Willy N. Sales, sendinto de ĉi tiuj informoj, samideano Sírio Silva treege batalis por la disvastigo de Esperanto en Resende, partoprenis en seminarioj, kongresoj, en proksimaj kaj malproksimaj urboj, inkluzive okaze de la Universala Kongreso okazinta en Brasília en 1981.

La senĉesa aktiveco de S-ano Sírio pligrandiĝas jaron post jaro ĝis 1964, kiam okazis «Revolucio» en Brazilo. Li estis konsiderata ribelema. Celante protekti E-movadon en Resende li ĉesis sian aktivecon kvankam ĉiam apartenanta al esperantaj asocioj, ĝis nuntempe. Samideano Sírio Silva korespondadis kun esperantistoj el la tuta mondo kaj amikiĝis kun la plej gravaj esperantistoj de nia lando.


Veja este artigo em português.

  • resende_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/06 17:24
  • de 127.0.0.1