ribeirao_preto_eo

Ribejran-Preto

En Ribeirão Preto, aperis organizitaj esperantistaj grupoj ekde la sesdekaj jaroj, malgraŭ tio, ke jam ekzistis antaŭe esperantistoj en la urbo.

Leĝo nº 1414 de la 5-a de junio 1964 – Kreas la Municipan Kurson de Esperanto ĉe la Municipa Gimnazio Dom Luiz do Amaral Mousinho. – Welson Gasparini – tiama Municipa Urbestro.

En la sesdekaj jaroj aperis preskaŭ ĉiutage artikoloj pri Esperanto en la ĵurnaloj “A Cidade”, “Diário da Manhã”, “Diário de Notícias” kaj “O Diário”, kun ĉirkaŭ 108 publikigitaj artikoloj, skribitaj de José P. Miranda, Appio, C. Guerra, inter aliaj; okazis ankaŭ informoj en lokaj radi-stacioj, malpli oftaj, kaj kvin intervjuoj en la radistacioj PRA-7, Cultura, Brasiliense, ZYR-79 kaj Colorado.

En la 6-a de aŭgusto 1966, okazis la unua kunveno de esperantistoj en Ĝenerala Asembleo en SESC, strato Tibiriçá nº 50, kun partopreno de 58 homoj el Ribeirão Preto, São Paulo, Mato Grosso, Ubatuba. Gvidite de Elizabeth Suassuna estis kantata la Esperantista Himno fare de la lernantaro de Kurso de Esperanto instruita de Maria Emilia Barboni en la Gimnazio Apostolo Paulo, kiu ekde 1963 estis realiganta tiajn kursojn. Tiam oni ektuŝis la eblecon fondi la RIBEIRÃO PRETO ESPERANTO-KLUBON.

Ses esperantistoj de Ribeirão Preto partoprenas en la 1-a Brazila Kongreso de Studantoj de Esperanto okazinta de la 9-a ĝis la 12-a de junio 1966 en Uberlândia. Ekde tiu kongreso José Pedro Miranda (23.7.1930 – 17.7.1999) ĵurnalisto, verkisto, filologo kaj esploristo de la historio de Ribeirão Preto ekintensigis sian laboron por Esperanto, partoprenante de la fondo de: RPEC – Ribeirão Preto Esperanto-Klubo, IERP – Instituto de Esperanto de Ribeirão Preto, ABE – Brazila Akademio de Esperanto, ABEPE – Brazila Asocio de Pedagogiaj Studoj de Esperanto. La esperantisto José Pedro Miranda ankaŭ estis fondinta membro de la ĝis nun ekzistanta - ALARP – Akademio de Beletroj kaj Artoj de Ribeirão Preto - (la 13-an de novembro 1981). Rimarko: Malgraŭ la ekzistantaj mencioj pri IERP, ABE kaj ABEPE ĉe notoj de José Pedro Miranda, ne estis trovitaj oficialaj dokumentoj pruvantaj ilian fondon.

1966 (14.12.1966) – Lilia Carvalhais, Maria Emilia Barbone, Elizabeth P. Suassuma, José Pedro Miranda, José de Freitas Ramos, Osvaldo de Arruda Stein, Arthur Soldatti, Valdir Pires, Gilberto de Mello Brigagão, Manoel Moacir Sisccatti, Leda Freitas Ramos.

En la 15-a de decembro 1966 oficiale stariĝis Ribeirão Preto Esperanto-Klubo, kun sidejo en la strato Tibiriçá, nº 50, en loko apartenanta al SESC (en la protokola libro, estas registritaj 107 fondintaj societanoj). Tie oni instruis kursojn de Esperanto je niveloj baza, meza kaj supera. En la 19-a de marto 1968 la klubo translokiĝis al luita sidejo en la strato Florêncio de Abreu nº 1154, kie ĝi funkciis dumtempe, translokiĝante al la strato Visconde de Inhaúma, en la sidejo de la Societo Legião Brasileira (Biblioteko) ĉambro nº 1, edifico Padre Euclides. Jen kelkaj prezidantoj de RPEC: Prof. Osvaldo Arruda Stein, Antonieta Almeida Miranda, Manoel Moacir Sisccatti.

En la 13-a de decembro 1967 José Pedro de Miranda estis komisiita kiel Delegito de UEA – Universala Esperanto-Asocio – por Ribeirão Preto. Samtempe li estis komisiita kiel fakdelegito por Heraldiko, Ĵurnalismo kaj Turismo.

Estas menciite ke en la 6-a de julio 1968 fondiĝis la Organizado de la Esperantista Junularo de Ribeirão Preto.

MUNICIPA LEĜO Nº 2.215 – de la 9-a de maio 1969 – Konsideras laŭ municipa publika utileco “Ribeirão Preto Esperanto-Clube”. – D-ro Antônio Duarte Nogueira – Municipa tiama urbestro.

Lokoj kie okazis kursoj de Esperanto:

  • Municipa Lernejo Dom Luiz do Amaral Mousinho – Municipa Kurso de Esperanto.
  • SESC – Sociala Servo de Komercado – Populara Kurso de Esperanto.
  • Eduka Metodista Kolegio – Kursoj elementa, baza, meza kaj supera.
  • Kolegio Apostolo Paŭlo – Kurso elementa, baza kaj meza.
  • IERP – Instituto de Esperanto de Ribeirão Preto.
  • ABEPE – Brazila Asocio de Pedagogiaj Studoj Pri Esperanto.
  • SORIL – Societo de Lingvistiko de Ribierão Preto (La sidejo estis en la Municipaj Muzeoj).
  • ABC – Brazila Asocio de Kursoj.
  • LBV - Legio de Bona Volo.

Pro influo de tiu geparo en la 80-aj aroj homoj grupiĝis por neformale kunlerni Esperanton en “Casas de Betânia”, en la kvartalo Ipiranga, en posttagmezoj de sabatoj. Tiu grupo prenis neoficiale la nomon Esperanto-Laborgrupo Verda Sukerkano de Ribeirão Preto kaj realigis esperantajn bazajn kursojn en Spiritismaj Centroj Unuiĝo kaj Karitato kaj en Amo kaj Elaĉeto, krom organizi Esperantan Ekspozicion en Regiona Junulara Renkontiĝo de Spiritistoj en 1985 – COMENESP.

De 1980 ĝis 1987 estis delegito de UEA por Ribeirão Preto Júlio da Costa Feliz, kies edzino Eny Mello Feliz estis dumtempe tiam ankaŭ fakdelegito.

De 1991 ĝis nun Manoel Moacir Sisccatti estas Delegito de UEA – Universala Esperanto-Asocio por Ribeirão Preto. Li estis faka delegito de 1970 ĝis 1975, denove de 1989 ĝis nun. De 1992 ĝis nun la urbo havas kiel vicdelegiton Neusa Priscotin Mendes, kiu ankaŭ estas fakdelegito.

Sub respondeco de Esperanto-Laborgrupo Verda Sukerkano, partnere kun EASP – Esperanto-Asocio de San-Paŭlo – en Ribeirão Preto en la 15-a, 16-a kaj 17-a de novembro 1991 estis realigitaj la 15-a Renkontiĝo de Esperanto de la ŝtato San-Paŭlo kaj la 4-a SINI – Semado Inter Niaj Infanoj.

En junio 1992 (jaro en kiu kreiĝis ĝia Departemento de Eperanto), o IHFL – Homeopatia Instituto François Lamasson, en sia Informa Bulteno – Jaro V - nº 12 – anoncas la 1-an Kurson de Esperanto por 17 aliĝintoj. Estis ankaŭ lanĉita la dulingva bulteno de la Muzeo (Português/Esperanto), kies bona akcepto stimulis la dulingvigon ankaŭ de la Homeopatia Revuo, ekde la Historia Eldono (Januaro / junio – 7-a volumo - nº 1 – 1992) kiu pritraktas la dekjariĝon de Instituto Lamasson. En 1993 ĝi publikigas la unuan dulingvan libron - (Portugale/Esperante) – Homeopatio – Populara Orientado; libro jam antaŭe eldonita en la Portugala Lingvo.

Ĝi stimulis la fondon en 1993 de Kultura Centro Esperantista de Ribeirão Preto, kiu okazigis nenombreblajn aktivecojn kaj renkontiĝojn lokajn kaj regionajn, kun elstarigo de: 1) Je 30-a / 31-a de januaro la unua renkontiĝo de Esperanto de Ribeirão Preto, en kiu okazis la ekspozicioj: de filatelo - Babelo estu detruita; kaj UTINESPO – Utiligo Internacia de Esperanto; 2) En la 29-a de januaro 1994 la II Renkontiĝo de Esperanto kaj, 3) De la 25-a ĝis la 30-a de oktobro de 1999 la 3-a SERP – Esperantista Semajno de Ribeirão Preto. Ni elstarigas ke Muzeo de Homeopatio Abrahão Brickmann, fondita en 1985, havante unu el la plej grandaj kolektoj pri Homeopatio en Brazilo adoptis Esperanton kiel lingvon por internacia komunikado, fariĝante brazila referenco antaŭ la mondo.

IHFL – Homeopatia Instituto François Lamasson organizis de la 25-a ĝis la 29-a 1993 – 54-a Tutamerika Kongreso de Homeopatio – Ribeirão Preto – SP – havante kadre de siaj programeroj diversajn aktivecojn en/pri Esperanto, kalkulante kun la partopreno de Prof-ro Atilio Orellana Rojas de IEI (Internacia Esperanto-Instituto) kies sidejo estas en Nederlando. Ĉi evento estis vaste anoncita de la urbaj amaskomunikiloj per raportoj en ĵurnaloj kaj televidilo.

Pere de esperantistoj IHFL enkondukis Homeopation en Kubon; unu ties skipo vojaĝis tra Eŭropo pere de vojplano organizita kune kun esperantistoj de tiu menciita kontinento. Pere de tiu vojaĝo estis kolektitaj multaj gravaj informoj pri la naskiĝejo de Homeopatio en Germanio kaj pri ties disvolvado en Eŭropo, kio elstare riĉigis la kolekton de Muzeo Abrahão Brickmann. Tiuj okazaĵoj estas vaste raportitaj en la libro “Frio en Leipzig – A Cidade que viu nascer a Homeopatia / Calor em Ribeirão Preto – A Cidade que viu florescer a Homeopatia” (Malvarmo en Leipzig – La urbo kiu vidis la naskiĝon de Homeopatio / Varmo en Ribierão Preto – La urbo kiu vidis la floradon de Homeopatio) Eldono de Muzeo de Homeopatio Abrahão Brickmann – Ribeirão Preto – SP (2004).

En julio 1996 estis realigita la – 32-a Brazila Kongreso de Esperanto en Ribeirão Preto – sub aŭspicio de Brazila Esperanto-Ligo kaj organizita de Kultura Centro Esperantista de Ribeirão Preto. Kadre de ĝi estis realigita la filatela montro “Babelo estu Detruita” de James Rezende Piton. Ĝi konsistas el poŝtmarkoj oficiale emisiitaj de poŝtaj administrejoj el la tuta mondo rilataj al Esperanto, al Esperantista Movado aŭ al Lingvaj Aferoj, prezentante ilustritan historion de la tutmonda esperantismo. Same ĉi evento estis vaste anoncita de la urbaj amaskomunikiloj, per raportoj en ĵurnaloj kaj televido.

LEĜO Nº 8.463 - de la 25-a de majo 1999 – Enkondukas la instruadon de la lingvo Esperanto en la edukadplano de la Edukada Municipa Reto kaj aldonas aliajn antaŭzorgojn – Luiz Roberto Jabali – Municipa Urbestro.

En la 30-a /10/1999, dum la 3-a SERP estis omaĝita la urba konsilanto Antônio Carlos Morandini pro la publikigo de la Leĝo nº 8463 kies leĝodonanto estis li; en la ceremonio prelegis la Prof-ro de PUC de Campinas David Bianchini. Tiu prof-ro enkondukis oficiale Esperanton en la instru-plano de PUC de Campinas kiel unu el la lernobjektoj “Práticas de Formação”. Kadre de la 3-a SERP okazis unu semajno de eksponado de esperantaĵoj en la plej grava placo de Ribeirão Preto, en la esplanado de Teatro Petro la Dua.

LEĜO Nº 8.755 - de la18-a de aprilo 2000 – Rajtigas al la Municipa Plenuma Povo jure starigi partneriĝon kun Kultura Centro Esperantista de Ribeirão Preto, por instalado de lernoĉambroj pri Esperanto kaj aldonas aliajn antaŭzorgojn. – Luiz Roberto Jábali – Municipa Urbestro.

SEKRETARIEJO PRI EDUKADO – SKIZO DE LA PARTNERIĜA KONTRAKTO – Teksto pri partneriĝo kiun inter si starigas la Municipa Urbestraro kun Kultura Centro Esperantista de Ribeirão Preto, kun interveno de la Municipa Sekretariejo pri Edukado. La partneriĝo celis stabligi kunlaboron inter la Urbodoma Administracio kaj Kultura Centro Esperantista cele al instalado de lernoĉambroj en la Municipa Lernejo por elementa kaj meza edukado D. Luís do Amaral Mousinho, por lernantoj de la 7ª kaj 8ª elementaj lernojaroj kaj 1-a mezgrada lernojaro, celante instruadon de Esperanto dum unu jaro. – (Ribeirão Preto, la 7-an de decembro 1999). – José Antônio Pessini - Direktoro de la Departemento de Ĝenerala Admisnistracio.

En la 12-a de junio 2003 estis fondita APERP – Asocio Por Esperanto de Ribeirão Preto, kun la celo disvastigi Esperanton en la urbo kaj ĉirkaŭanta regiono.

En la 13-a kaj 14-a de septembro 2003 APERP – Asocio Por Esperanto de Ribeirão Preto realigas la XIX-an Regionan Renkontiĝon en tiu urbo. La unuajn regionajn renkontiĝojn realigis Kultura Centro Esperantista, poste la Asocio Por Esperanto de Ribeirão Preto prenis sur sin la orientado de tiuj renkontiĝoj.

Ekde marto 2004 la gazeto “Peregrino das Letras”, monata periodaĵo de la urbo Ribeirão Preto destinas regule spacon en siaj paĝoj por tekstoj pri kaj en Esperanto, krom disvastigi ĝin en sia interreta paĝaro: www.jperegrino.com.br, kie ankaŭ estas je dispono kelkaj dosieroj por elŝuto. En majo 2004 ĝi disanoncas la XXI –an Renkontiĝon de Esperanto en Sales Oliveira kaj en novembro 2004 la 25-an Renkontiĝon de Esperanto de la ŝtato San-Paŭlo en la urbo Leme.

En la 15-a de decembro 2005 “TV Clube de Ribeirão Preto (TV Bandeirantes)” faras raporton pri Esperanto en APERP – Asocio por Esperanto de Ribeirão Preto, montrata je tagmeza programo “Jornal da Clube”.

En aprilo 2003 stariĝis Departemento de Esperanto en USE – Unuiĝo de la Spiritistaj Societoj Intermunicipa de Ribeirão Preto; ekde tiam spiritisma esperantista literaturo pli intense partoprenis en la Foiro de la Spiritisma Libro, kiu ĉiujare okazas julie en Ribeirão Preto. Monata gazeto de tiu institucio “Verdade e Luz” publikigis pli ol 20 artikolojn pri Esperanto, de mezkuranta 2000 ĝis 2004.

En 13-a, 14-a kaj 15-a de oktobro 2006 okazis la – 1-a Brazila Renkontiĝo de Esperantistaj Spiritistoj – realige de Spiritisma Centro Batuíra en la ejoj de Spiritisma Sanatorio Vicente de Paulo, apogite de diversaj institucioj spiritismaj kaj ne spiritismaj.

En la Spiritisma Centro Amo kaj Karito Jesuo kaj Maria kie estis fondita, la – Spiritista Esperanto-Rondo Apostolo Paŭlo – kiu ĝis nun tie sidejas, estas realigitaj kursoj kaj semajnaj kunvenoj por spiritismaj studoj en Esperanto. Tiu grupo estas aliĝinta al Societo Lorenz ekde 1997.

Ekzistas nuntempe liberaj kursoj en la Spiritismaj Centroj: Vicente de Paulo, Etuloj de Jesuo, Spiritisma Grupo Frateca Unuiĝo, Batuíra kaj Allan Kardec.

Nuntempe estas je dispono kursoj de Esperanto en APERP – Asocio Por Esperanto de Ribeirão Preto, en Instituto de Homeopatio François Lamasson kaj per liberaj iniciatoj de instruistoj en siaj hejmoj kaj en spiritismaj centroj.

ZEO-j (Zamenhof/Esperanto-objektoj) en Ribeirão Preto:

- Strateto Esperanto – Kvartalo Campos Elíseos. - Strateto D-ro Zamenhof – Kvartalo Ipiranga.

Post la morto de S-ro José Pedro de Miranda, la urbokonsilanto José Antônio Corrêa Lages (li estis urbokonsilanto de 2001 ĝis 2004) prenis sur sin la respondecon destini la librojn de tiu klera homo al diversaj organizaĵoj de Ribeirão Preto, laŭ afineco de celoj. En la kazo de esperantaj libroj kaj prilingvistikaj aferoj, tiuj estis donacitaj al esperantistaj organizaĵoj de la urbo pere de la vic-delegito Neusa Priscotin Mendes. Tiu kolekto nuntempe estas ĉe APERP – Asocio Por Esperanto de Ribeirão Preto.

La Esperanto-movado en Ribeirão Preto komencis en 1960-aj jaroj. En la lernejo Ginásio Apóstolo Paulo, ekde 1963, Elisabeth Suassuna faris Esperanto-kursojn. En 1964 municipa leĝo kreis oficialan kurson de Esperanto. Dum tiu jaro, lokaj ĵurnaloj “A Cidade”, “Diário da Manhã”, “Diário de Notícias” kaj “O Diário”, publikigis 108 artikoloj pri Esperanto kaj lokaj radistacioj “PRA-7”, “Cultura”, “Brasiliense”, “ZYR-79” kaj “Colorado” faris unu programo pri esperanto po unu. En la 6-a de aŭgusto 1966 oni faris unuan urban rekontiĝon de Esperantistoj kaj en la 15-a de decembro de tiu jaro, oni fondis Ribeirão Preto Esperanto-klubon kun 107 anoj. En 1967, José Pedro Miranda iĝis la unua delegito de UEA en la urbo. En 1968 estas fondita la Esperanta Junulara Organizo de Ribeirão Preto. En 1969, loka leĝo deklaras publikan utilecon de Ribeirão Preto Esperanto-Klubo.

Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj la movando ion malvigliĝis en la urbo. En 1990-aj jaroj oni kreis novan lokan asocion: Esperanto-Laborgrupo Verda Sukerkano. En 1991 okazis en Ribeirão Preto la 15-a San-Paŭlia Esperanto-rekontiĝo. En 1992 la “Instituto Homeopático François Lamasson” (homeopatia Instituto François Lamasson) promovis Esperanto-kurson kaj publikigis libron kaj revuon dulingvajn Portugallingva-Esperanto en 1993. En 1996 okazas en la urbo la 32-a Brazila Kongreso de Esperanto. En 1999 kaj 2000 lokaj leĝoj enkondukas Esperanton kiel lernobjektojn en municipaj publikaj lernejoj.

En 2003 estas fondita la Associação Pró-Esperanto de Ribeirão Preto (Pro-Esperanta Asocio de Ribeirão Preto) por divastigi la lingvon en la urbon kaj najbaraj municipoj. En Ribeirão Preto okazis 2006 la unua Brazila Rekontiĝo de Spiritismaj Esperantistoj.

ZEOJ en Ribeirão Preto En Ribeirão Preto estas du ZEOj:

  • Strateto Travessa Esperanto en kvartalo Campos Elíseos;
  • Strateto Travessa Doutor Zamenhof en kvartalo Ipiranga;

Fontes:

  • KKE – Kultura Kooperativo de Esperantistoj (Cooperativa Cultural dos Esperantistas)
  • APERP – Associação Pró-Esperanto de Ribeirão Preto
  • Arquivo Público e Histórico de Ribeirão Preto (Documentos de José Pedro Miranda)
  • Manoel Moacir Sisccatti – Delegado de Esperanto de Ribeirão Preto
  • O esperanto no Brasil, M. A. Teixeira de Freitas (Secretário Geral do IBGE e Diretor do Serviço de Estatística da Educação e Saúde), 1945 – Rio de Janeiro.

Nota: Este texto é um pequeno relato da história do esperanto em Ribeirão Preto. As informações são muitas e, uma vez que o espaço a ele destinado no Jornal, não permitiu sua completa publicação, deixamos de transcrever algumas informações também relevantes. Aproveitamos para convidar todos os esperantistas que queiram contribuir para enriquecer o relato que nos enviem sua colaboração via e-mail ou carta.


Veja este artigo em português.

  • ribeirao_preto_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2019/06/27 23:24
  • de avellar