rio_de_janeiro_urbo_eo

Rio de Janeiro

Verkis en la portugala D-ro Aloísio Sartorato kaj tradukis esperanten S-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Skribi pri la historio de Esperanto-movado en la urbo Rio de Ĵaneiro ne estas facila afero.

Unue, ĉar ĝi intermiksiĝas kun la historio mem de la brazila movado pro tio, ke ekde ĝiaj unuaj tempoj ĝis 1960, Rio de Janeiro estis la brazila ĉefurbo. Due, ĉar la translokiĝo de la tuta libraro kaj dokumentaro de BEL al Brasília en 1985, senigis nin je necesaj dokumentoj por pli profunda esplorado, ĉefe pri tio, kio temas al la unua duono de la 20-a jarcento.

Laŭ informoj de Ismael Gomes Braga kaj Caetano Coutinho, la unua manifestiĝo pri Esperanto en tiu urbo okazis per la publikigo de artikolo en la prestiĝa ĵurnalo “O Paiz’’, la 12-an de Aprilo 1898, de la plumo de la verkisto Arthur Azevedo. Kvankam eldonita en Rio de Janeiro, ĝi cirkulis en la tuta lando. Pri la afero estas informoj pli detalaj en la libroj ‘’Esperanto-Modelo’’ kaj ‘’Veterano?’’. En la 15-a de Aprilo 1898, Brazila Revuo aperigis vastan artikolon de S-ro Medeiros e Albuquerque pri la historio de projektitaj lingvoj kun laŭdaj informoj pri la lingvo Esperanto.

Bedaŭrinde en la fontoj konsultitaj ni ne trovis informojn pri la ekzisto de esperantistoj en Rio de Janeiro inter 1898 kaj 1906, escepte de mencio pri la supera juĝisto Jácome Baggi de Araújo, loĝanta en Petrópolis, kiu lernis la lingvon per eldonoj venintaj el Francio. Laŭ informoj de Caetano Coutinho, Baggi de Araújo estis fervora propagandisto de la lingvo, sendante lernolibrojn al interesatoj. Caetano Coutinho mem fariĝis esperantisto dank’al D-ro Baggi de Araújo. Menciindas, ke la supera juĝisto tiam loĝis en Petrópolis.

La komenco de la organizita esperanta movado en la urbo estas la jaro 1906.

Loĝante en Niterói sed laborante en Rio de Janeiro, la ĵurnalisto kaj profesoro Everardo Backheuser, hazarde duonvidis en vitrino de prestiĝa librejo gramatikon de Esperanto. Dotita de scivola spirito, li akiris ekzempleron de la menciita gramatiko kaj en la traveturo per boato inter Rio de Janeiro kaj Niterói, li entuziasmiĝis pri la lingvo kaj la ideo. Laborante en la redaktejo de la ĵurnalo O Paiz, kelkajn tagojn poste, Backheuser konvinkis la direktoron de la ĵurnalo, Alcindo Guanabara, publikigi per tiu ĉiutaga ĵurnalo esperantan kurson. Kvankam novulo pri la afero, li prenis sur sin la respondecon pri la gvido de la kurso, sub pseŭdonimo (Prof-ro H. X.). La kurso komenciĝis en Majo 1906.

La kurso tiel bone sukcesis, ke en la sekvanta monato Backheuser mem proponis la fondiĝon de esperanta klubo por la disvastigo de la lingvo. Tiamaniere naskiĝis je la 29-a de Junio 1906 ĉe la sidejo de la ĵurnalo ‘’O Paiz’’ kun la partopreno de pli ol 100 personoj, Brazila Klubo Esperanto (Clube Brasileiro de Esperanto). Kvankam enhavante en la titolo la nomon Brazila, post la fondiĝo de Brazila Esperanto-Ligo, Brazila Klubo fariĝis nur loka asocio. Okaze de la elekto de la unua estraro de Brazila Esperanto-Ligo, la nelacigebla Everardo Backheuser fariĝis ĝia prezidanto. La ceteraj estraranoj estis: D-ro Nuno Baena (1-a vicprezidanto), D-ro Nerval de Gouvêa (2-a vicprezidanto), S-ro Lauriano das Trinas (Sekretario) kaj S-ro Honório Leal (Kasisto).

Tuj poste, komenciĝas serio da prelegoj por la disvastigo de la lingvo en malsimilaj lokoj de la urbo kaj eĉ en la najbara urbo Niterói, kie ĉe la lernejo Spencer oni inaŭguras je la 9-a de Aŭgusto 1906 la unuan Esperanto-kurson sub la aŭspicio de Brazila Klubo. Atingis grandan sukceson la 3-a prelego realigita de D-ro Nerval de Gouvêa ĉe la aŭlo de la Asocio de la Komercoficistoj, en Rio de Janeiro, antaŭ 300 personoj. Tamen la plej granda sukceso okazis dum prelego de la verkisto kaj federacia deputito Medeiros e Albuquerque, unu el la fondintoj de Brazila Beletra Akademio, en la sama menciita loko, kaj kiu altiris la atenton de pli ol 800 personoj. La temo estis: “De Babelo ĝis Esperanto”.

En la fino de 1906 sennombraj esperantaj kluboj funkciis en la urbo kaj en la najbararoj, sub la aŭspicioj de Brazila Klubo: en la Nacia Gimnazio (estonta Kolegio Colégio Petro la Dua) kaj en la Lernejo Spencer (D-ro Everardo Backheuser); en ‘’Pedagogium’’ (D-ro Nuno Baena); ‘’Colomy-Club’’ (D-ro Couto Fernandes); Asocio de la Komercoficistoj (S-roHernani Mendes); du kursoj en la Militista Kolegio (Daltro Santos); Lernejo Cayrú (Lauriano das Trinas); kurso en Niterói (Francisco Almeida Júnior); Liceo pri Artoj kaj Oficoj kaj Lernejo Alfredo Gomes (D-ro Leonel Fonseca).

Tiu intensa instrua aktiveco rezultis, ankoraŭ en 1906, en la fondiĝo de aliaj esperantaj grupoj krom ankaŭ la menciita Brazila Klubo, tio estas: Grupo Verda Stelo, Laboristara Grupo Esperantista kaj la Societo Brazila Esperantista, krom klubo en la najbara urbo Niterói aliĝinta al Brazila Klubo Esperanto (Niteroja Grupo).

La granda evento de la jaro 1907 estis la realigo en Rio de Janeiro de la Unua Kongreso de Esperanto okazinta de la 12-a ĝis la 21-a de Julio, kiu kulminis kun la fondiĝo de Brazila Ligo Esperantista (poste, Brazila Esperanto-Ligo).

Ekde tiam, la loka movado dividiĝas inter kunordigi la disvastigon de la nacia movado per Brazila Esperanto-Ligo, kaj batali por la disvastigo de Esperanto en la urbo per la realigo de kursoj en diversaj lernejoj kaj institucioj, kiel ankaŭ per la realigo de kulturaj aktivecoj per Brazila Klubo Esperanto.

Tio, kion oni povas konkludi per la legaĵo de Brazila Esperantisto de tiu epoko estas, ke Esperanto ĝuis prestiĝon en la sociala medio de la urbo Rio de Janeiro. La esperantaj eventoj estis ĝenerale amplekse disvastigitaj per la ĉefaj ĵurnaloj (O Paiz, A Noite, Jornal do Brasil, Gazeta de Notícias, Revista Fon Fon kaj aliaj). Famaj skribistoj (Sylvio Romero, Coelho Neto, Afonso Celso, Olavo Bilac kaj aliaj) opiniis favore al la lingvo, krom Medeiros e Albuquerque, intelektulo kaj politikisto, kiu per sia ĉeesto briligis la plej signifajn esperantajn eventojn. Alia konstanta ĉeesto en tiuj eventoj estis de la ĵurnalisto kaj profesoro Everardo Backheuser.

En Julio 1912 en la periodo de la 6-a ĝis la 8-a okazis en la urbo ‘’La Unua Brazila Kunveno de UEA (Kongreseto)’’ kun la partopreno de esperantistoj lokaj kaj de aliaj brazilaj Ŝtatoj

En la sekvanta jaro de la 11-a ĝis la 15-a de Decembro 1913 okazis en la urbo la 5-a Brazila Kongreso de Esperanto, organizita de Brazila Esperanto-Ligo.

En la sekvantaj jaroj de tiu jardeko, daŭras la laboro de la lokaj esperantistoj per disvastigo kaj instruado de la lingvo, realigo de prelegoj kaj kursoj en la plej diversaj lokoj kiel lernejoj, kulturaj kaj profesiaj asocioj. Krom tio, la kulturado de la lingvo okazas per la realigo de monataj kunfratiĝoj organizitaj de Brazila Klubo Esperanto. Dum tiu jardeko ekaperis du aliaj grupoj: Brazila Esperantista Klubo, kiu funkciis ĉe Kristana Asocio de Junuloj kaj Virina Klubo, kiu kunigis sinjorinojn kaj fraŭlinojn de tiu epoko ĉefe en beletraj amikaj kunvenoj.

Ankoraŭ en 1913, unu el la stratoj de la kvartalo Realengo ricevis la nomon Esperanto. Alia signifa fakto estas la inaŭguro de la strato Zamenhof okazinta la 21-an de Julio 1918, kies nomo daŭras ĝis hodiaŭ en la kvartalo Estácio.

Dum tiu jardeko entuziasme daŭras la propagando kaj instruo de la lingvo en urbo Rio de Janeiro. Elstaras en tiu laboro la figuroj de Alberto Couto Fernandes, Carlos Domingues, Porto Carreiro Neto kaj, evidente, Everardo Backheuser.

En 1923 okazas en Rio de Janeiro la 7-a Brazila Kongreso de Esperanto, de la 19-a ĝis la 24-a de Aprilo, kun la partopreno de pluraj aŭtoritatoj de la federacia registaro.

Bedaŭrinde estas malmulte da registroj pri la esperantaj aktivecoj en la urbo dum la jardeko 1930-a de 1935 ĝis 1937. Oni ne eldonis regule ‘’Brazila Esperantisto’’n, informa organo pri la movado en la urbo kaj en restanta lando.

Tamen en 1936 okazis en Rio de Janeiro la 9-a Brazila Kongreso de Esperanto, kiu ricevis ampleksan apogon de la registaraj aŭtoritatoj, sed kun partopreno de malmultaj esperantistoj. Kortuŝita antaŭ la situacio, Ismael Gomes Braga, kune kun la prezidanto de la Ligo konstatis, ke la manko de libroj pri Esperanto en la librejoj estis unu el la kialoj de la ŝajna malintereso de la personoj pri la lingvo. Tiam la prezidantoj de ambaŭ institucioj konsentis, ke Brazila Spirita Federacio de tiam komencus eldoni librojn pri Esperanto, kio rezultis en grava rolo pri la disvastigo de Esperanto en Brazilo.

La jardeko 1940-a estas unu el la plej pozitivaj por la Esperanto-movado en la urbo Rio de janeiro. La 30-an de Marto 1942, Délio Pereira de Souza kaj Otaviano da Silva Lopes fondas ‘’Méier Esperanto Asocio’’n (Méier estas kvartalo de Rio de Janeiro). Tiu asocio, du jarojn kaj duono poste, ŝanĝis la nomon al ‘’Esperanta Asocio de Rio de Janeiro’’ (AERJ), pro sugesto de Ismael Gomes Braga. Ĝi realigis gravan rolon en la disvastigo de Esperanto en la urbo, ĉefe ekde 1946, kiam la asocio translokiĝis de la kvartalo Méier al la urbocentro. Per la realigo de kursoj, eldono de oficiala organo kaj la realigo de kulturaj kunsidoj en Esperanto, AERJ alportas novan dinamikon por la Esperanto-movado en la urbo. Unu el la elstaraj punktoj de tiu aktiveco estis la ‘’Unua Metropola Konferenco de Esperanto’’, okazinta en Decembro 1946. En Januaro 1947 ekestis eldonita Informilo, oficiala organo de la asocio, kies nomo, komence de Aprilo de la sama jaro, ŝanĝis al Rio Esperantista. Alia aktiveco, kiu elstarindas, estas la Kampanjo Zamenhof, kiu celis la akiron de nutrado kaj vestoj por esti senditaj al eŭropaj esperantistoj viktimigitaj de la 2-a Granda Mondmilito.

Dum tiu epoko Brazila Klubo Esperanto daŭrigis siajn aktivecojn ĉe la sidejo de la Ligo, kie ĝi realigis prelegojn kaj kursojn. En 1945, de la 14-a ĝis la 22-a de Aprilo, okazis en Rio de Janeiro la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto, kun la partopreno de 592 personoj, estante 54 eksterlandanoj. Dum tiu jardeko Brazila Spirita Federacio realigis regulajn Esperanto-kursojn. La samo okazis pri la Esperanto-klubo ĉe Kristana Asocio de Junuloj, unu el la plej aktivaj en la komenco de la movado.

La panoramo de la Esperanto-movado en Rio de Janeiro en la jardeko 1950 estis tre vigla kaj diversa.

Tiel Brazila Klubo Esperanto kiel Esperanta Asocio de Rio de Janeiro daŭrigis siajn normalajn aktivecojn de disvastigado kaj instruo de la lingvo. Kursoj estis realigitaj ankaŭ ĉe Kristana Asocio de Junuloj kaj Brazila Spirita Asocio.

En 1951, ekaperas pli unu esperanta asocio, kiu ekzercis fundamentan rolon ne nur en la urbo sed en la tuta lando. Ĝi estas nomata Kultura Kooperativo de Esperantistoj, fondita la 14-an de Julio, de grupo da sindonaj esperantistoj, sub la gvido de la paro Braz Cosenza kaj Cedilha Neto, kaj Ismael Gomes Braga, kun la ĉefa celo fariĝi esperanta eldonejo funkcianta komence en la sidejo de Esperanta Asocio de Rio de Janeiro. Poste ĝi akiras propran sidejon en la urbocentro, komencante siajn aktivecojn la 15-an de Decembro 1956. Jam en la antaŭa jaro, la 17-an de Decembro, la Kooperativo instalis en kvartalo São Cristóvão sian propran presejon.

Menciinda evento okazis en la urbo Rio de janeiro. Ĝi estis la 3-a Esperantista Eŭkaristia Mondkunveno realigita de la 17-a ĝis la 24-a de Julio 1955 kun la partopreno de centoj da brazilaj esperantistoj kaj multaj eksterlandanoj. Elstaras en la organizo de tiu grava evento la figuro de la pastro Johano Baptista Cao (Oni pronocas Kaŭ).

Kvankam la 15-a Brazila Kongreso de Esperanto okazis en la najbara urbo Niterói, de la 14-a ĝis la 21-a de Julio 1957, du kunsidoj de tiu evento realiĝis en Rio de Janeiro. La solena malfermo ĉe la Biblioteko de Palaco ‘’Itamarati’’ kaj la fermo ĉe la sidejo de Brazila Esperanto-Ligo, kie estis akceptitaj la kongresistoj*

En 1959, okaze de la memorigaj festoj de la centjaro de Doktoro Zamenhof, la lokaj esperantistoj memorigis per la realigo de pluraj solenaĵoj, pri kiuj la gazetaro disvastigis en la tuta lando.

  • rio_de_janeiro_urbo_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2011/09/18 22:46
  • de avellar