rio_grande_eo

Rio Grande

Verkis D-ro Manoel Torres de Abreu

Esperanto-Societo de Rio Grande estis fondita la 15-an de Decembro 1961. Agnoskita de publika utileco laŭ Municipa Leĝo2694/73; aliĝinta al Gaŭĉa Esperanto-Asocio. La unua estraro estis: Prezidanto, Domingos Caruso; Vicprezidanto, Dirceu Porciúncula; 1-a Sekretario, João Antonio Rodrigues; 2-a sekretario, Maria Helena Chaves Feijó; 1-a Kasisto, Henry Rodolfo Seibel; 2-a Kasisto, Walter Lamberti; Bibliotekistino, Juracy Maria Vasconcelos.

Laŭ informo de S-ano Alberto Flores, la disvastigado de Esperanto en la urbo komenciĝis en la jaro 1904 pere de Christiano Kraemer, Gustavo Pook kaj Arno Ernest. Christiano Kraemer estis ĵurnalisto kaj verkis artikolojn favore al Esperanto en la gazetoj “Correio do Povo” kaj “A Reforma”, de Porto Alegre.

Dum la 60-a kaj 70-a jardekoj tre bone fruktodonis la disvastigadon kaj instruadon de Esperanto ĉiurbe. En 1968 estis aprobita komunuma leĝo kiu nomis “D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof” al iu ĉiurba strato.

De la 17-a ĝis la 22-a de Julio 1978 la societo partoprenis en la 1-a Latina Amerika E-kongreso en Marília – SP.

En 1980 estis starigita Zamenhof-buston en “Campus da Cidade Universitária de Rio Grande”, al la publika okazaĵo ĉeestis elstaraj samideanoj el diversaj brazilaj urboj kaj ankaŭ el Argentino kaj Urugvajo. Por malkovri la buston estis invitita la argentina samideanino Clara de Hess. Krom la rektoro de la universitato, Prof-o Fernando Lopes Pedone, parolis la prezidanto de ESRIG.

Okaze de la 66-a UK, en Brasília 1981, partoprenis la jenaj samideanoj: S-ro Dirceu Porciúncula, S-ino Maria Pereira, S-ro Roberto Valentini da Rosa, S-ino Jaqueline Leal Madruga, D-ro Manoel Torres Abreu kaj familio.

En 1987, okaze de la 72-a UK, okazinta en Varsovio, ESRIG estis reprezentata de Manoel Torres Abreu kaj edzino. Dum la vojaĝo ili estis gastigitaj de diversaj esperantistaj familioj; uzis pasportan servon en Britio, Francio, Germanio, Italio, Luksenburgio, Portugalio kaj Svisio. En la kadro de la kongreso ili vizitis la naskiĝurbon de D-ro Zamenhof, kie ĉeestis ĉarman publikan ceremonion ĉe la busto.

En 1992 Manoel Torres Abreu ĉeestis en Argentino pro la Internacia Konferenco de Roque Saenz Pena, kie reprezentis ESRIG kaj la esperantistaron de Rio Grande do Sul.

En Septembro 1997 Prof-o José Passini, eksrektoro de “Universidade Federal de Juiz de Fora – MG”, prelegis en “Liceu Salesiano Leão XIII” kaj en “Sociedade Espírita Kardecista”. Diversaj eksterlandaj esperantistoj vizitis ESRIG, inter kiuj: Victor Sadler, tiama redaktoro de la revuo Esperanto; Renée Triolle, tiama ĝenerala sekretario de Franca Esperanto-Unuiĝo; Atilio Orellana Rojas, tiama membro de Argentina Esperanto-Asocio; kaj iu esperantisto el Danio.

“Dirceu Porciúncula” estas la nomo de la biblioteko de ESRIG, omaĝe al tiu dediĉa samideano, kiu dum longaj jaroj multe laboris por la societo al kiu lia familio donacis lian esperantan provizon post lia forpaso, la biblioteko havas entute 1078 verkojn.

La diskonigado de Esperanto en la urbo ekkomenciĝis pere de artikoloj skribitaj de la ĵurnalisto Walter Lamberti en la jaro 1960. Inter aliaj kunlaborantoj estis la supera juĝisto Modesto Belmonte de Abreu (el Porto Alegre), Prof-o Jarbas Leone Varanda (el Uberaba – MG) kaj prokuroro D-ro Hugo Fóscolo (el Paraopeba – MG). Nuntempe la ĉefa diskonigado de Esperanto estas pere de kursoj, gazetaro, radiostacioj, publikaj afiŝoj kaj intervjuoj al la loka TV kanalo.

En 2001 la estraro de ESRIG estis: Prezidanto, D-ro Manoel Torres Abreu; Vicprezidanto, S-ro Carlos Augusto de Oliveira Silveira; 1-a Sekretario, Majoro Hélio Beck Leão Filho; Kasistino, S-ino Eliana Castro Almeida; 1-a Bibliotekistino, S-ino Simone Tarouco Przybylski; 2-a Bibliotekistino, S-ino Ivandir Estabel Farias; Direktoroj pri Societa Propraĵo, S-inoj Eliana Castro Almeida, Simone Tarouco Przybylski kaj Marilene Ruiz Elizeche. Departemento pri Diskonigado, D-ro Manoel Torres Abreu, S-roj Carlos Augusto de Oliveira Silveirakaj Edmar Luiz de Castro Gomes. Departemento pri Kulturo, S-ro Carlos Augusto de Oliveira Silveira. Departemento pri Sociaj Aferoj, S-ino Marilene Ruiz Elizeche.


Veja este artigo em português.

  • rio_grande_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 17:24
  • de 127.0.0.1