roberto_da_silva_ribeiro_eo

Roberto da Silva Ribeiro

Roberto da Silva Ribeiro naskiĝis en Santos – SP, kie li konis E-movadon. Diplomita pri Beletro; majstro pri Kampara Sociologio en “Universidade Federal da Paraíba”; doktoro pri Lingvistiko en “Universidade Federal de Pernambuco”; eksprofesoro pri Antropologio en “Universidade Federal do Rio Grande do Norte”; kaj eksprofesoro pri Latina Lingvo en “Universidade Federal de Pernambuco”. Nuntempe li profesoras lingvistikon en Fondaĵo “Francisco Mascarenhas” en la urbo Patos – PB. Lia doktoriga tezo estis Influo de Latinlingvo sur la Vortprovizo de la Nova Testamenta Grekdialekto; komencis la studojn pri historia lingvistiko (Filologio) en Recife.


Veja este artigo em português.

  • roberto_da_silva_ribeiro_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/04 22:40
  • de 127.0.0.1