salto_eo

Salto

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

La gazeto “O Trabalhador” (La Laboristo), de la 23-a de Januaro 1982 anoncas, ke tridek personoj kunvenis ĉe la dua grada lernejo de la urbo Salto – SP, dum kies kunsido estis fondita Salto Esperanto-Klubo. La malferma kunveno estis farita de S-ro Agostinho Rodrigues, kiu elparolis pri la celo de la renkontiĝo kaj prezentis la instruistojn Elu Bueno kaj Lannoy Dovin ambaŭ studemuloj pri la afero. La unua realigis entuziasman prelegon pri Esperanto kaj la avantaĝo lerni ĝin; sinsekve S-ro Agostinho Rodrigues gvidis la unuan E-lecionon, rememorante la personecon de S-ro Renato Cassoni, la pioniro de E-movado en Salto en la malproksima jaro 1940, kiam li gvidis la unuan E-grupon, kies fondinto kaj unua prezidanto li estis.

S-ro Agostinho estis la fondinto kaj unua prezidanto de Salto Esperanto-Klubo.


Veja este artigo em português.

  • salto_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 17:12
  • de 127.0.0.1