salvador_eo

Salvador

Verkis en la portugala D-ro José Siquara da Rocha kaj esperantigis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Datumas de la 7-a de Novembro 1910 la unuaj informoj pri Esperanto en Salvador, Bahia, okaze de la fondiĝo de la unua esperanta grupo en la Ŝtato, Bahia Esperanta Grupo, sub la gvido de Kolonelo Deraldo Dias kune kun Afonso Costa, Sinésio Gotschalk, Gildásio de Oliveira, Francisco da Conceição Menezes, Carlos Amoroso, Jaime Martins de Souza, Magnus Sondhall, Abelardo Rodrigues, José Carlos Farias kaj kelkaj aliaj. Tiu estis la unua esperanta organizo en la Ŝtato, kies evento estis registrita en la revuo Brazila Esperantisto.

En 1911 la bahiano Agenor Miranda, estro de la 9-a Telegrafia Distrikto, estis komisiita de la brazila guberniestro por oficiale reprezenti Brazilon okaze de la 7-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Antverpeno.

En Marto 1912 D-ro Magnus Sondhall fondis, en Salvador, plian esperantan centron, kiu nomiĝis “Ortologa Universitata Rondo”, de kiu li estis elektita prezidanto kaj organizis kursojn. Ekskurse en la internlando li fondis, en la urbo Castro Alves, E-studgrupon.

En 1913, en la urbo Nazaré, Prof. Anísio Melhor, direktoro de la kolegio “Clemente Caldas” kaj de la gazeto “Conservador”, aperigis serion da artikoloj disvastigante Esperanton; kaj en Alagoinhas Prof. Carlos Cunha ekkomencis E-movadon.

Okaze de la 6-a Geografia Kongreso, en Salvador, D-ro José Boiteaux, ĝenerala sekretario de la geografia societo, prezentis projekton favore al Esperanto, unuanime aprobita.

La 12-an de Oktobro 1922, Arsênio Moreira da Silva, kune kun grupo de publikaj funkciuloj, fondis “Bahia Esperanta Societo”.

En 1923 “Liga Fraternista Universal” kaj “Centro Baha’hulla” adoptis Esperanton. De la 19-a ĝis la 24-a de Aprilo de la sama jaro, D-ro Heitor Beltrão reprezentis Bahia en la 7-a Brazila Kongreso de Esperanto okazinta en la Federacia Distrikto.

La 2-an de Januaro 1924 estis fondita “Brazila Interŝanĝa Asocio” sub la gvido de Max Machado, Francisco Borges Portela, Luiz Rogério, Firmino Viana kaj aliaj. En Oktobro aperas la revuo “Bahia Esperantista” sub la gvido de Luiz Rogério.

En 1932 aperas la nomo de la inĝeniero Jaddo Couto Maciel, vigla disvastiganto de Esperanto ĝis 1993, kiam li forpasis.

En 1933 Jaddo Couto Maciel fondas “Paca Centro”, internacia ligilo de amikeco kaj ĝia oficiala organo “Elo Fraternal”, kiu cirkulis dum longa tempo.

En 1934, de Marto ĝis Decembro, la gazetaro de Salvador tre okupiĝis pri Esperanto kaj la ĵurnalo “Estado da Bahia” aperigas E-kurson de Ismael Gomes Braga.

La 12-an de Oktobro 1936 estis fondita Esperanta Grupo de Bahia, kies unua estraro estis la jena: Honoraj Prezidantoj, D-ro Alberto Couto Fernandes kaj S-ro Luiz Porto Carreiro; Patronoj, D-roj Canna Brasil, Arsênio Moreira kaj Carlos de Souza Cunha; Prezidanto, Arkitekto Carlos Sepúlveda; Vicprezidanto, Dentkuracisto Adhemar Senna; 1-a Sekretario, Inĝeniero Cristóvão D’Oliveira Araújo; 2-a Sekretario, D-ro José Nivaldo Allioni; Direktoro pri Korespondado, Bakalaŭro Luiz Soares Rosado; Direktoro de Revuo kaj Propagando, Inĝeniero Jaddo Couto Maciel; Kasisto, Arnon Rodrigues Sandes. En la protokolo estas 16 subskriboj. La 30-an de Oktobro estis organizitaj la statuto.

Per iniciato de D-ro Jaddo Couto Maciel la urbestro de Salvador nomumis la antikvan “Strato de la Kvieteco” “Strato Esperanto”, en la kvartalo “da Graça”.

En 1937 la radiostacio “Rádio Sociedade da Bahia” disradias E-programon kaj la ĵurnalo “Diário de Notícias” dufoje semajne aperigas artikolojn kaj informojn pri Esperanto. La 22-an de Majo Bahia Esperanta Grupo omaĝas la dentkuracistan klason per festo.

La 16-an de Marto 1938 estis elektita kaj enpostenigita la jena estraro de Bahia Esperanta Grupo: Prezidanto, D-ro Adhemar Senna; Vicprezidanto, Cristóvão Araújo; 1-a Sekretario, D-ro José Nivaldo Allioni; 2-a Sekretario, Prof-ino Ernestina Souza da Silva; Kasisto, Prof. Hermes de Deus Pitta; Bibliotekisto, D-ro Luiz Soares Rosado; Direktoro de Propagando kaj Revuo, D-ro Jaddo Couto Maciel. En la dua kunsido de la 20-a de Aprilo estis registrite en la protokolo, ke la Sekretario pri Edukado de la Urbodomo, kaj la Urbestro de la Ĉefurbo, promesis la enkondukon de Esperanto en la urbaj lernejoj. La 30-an de Aŭgusto estis fondita la esperantista biblioteko “Ismael Gomes Braga”.

La 24-an de Marto 1940 estis fondita Esperanto-Klubo de Alagoinhas. Antaŭ la monda milito, la “Esperantista Bahiano” rezignis siajn aktivecojn de 1938 ĝis la 29-a de Septembro 1943. En tiu sama protokolo oni diras, ke Esperanto, en la Ŝtato, troviĝas nepravigeble en la kategorio de la malpermesataj lingvoj de la Poŝta kaj Telegrafa Cenzura Komisiono. La milita periodo malfaciligis la realigon de kunsidoj; ne plu estis ricevitaj ĵurnaloj, revuoj kaj aliaj periodaĵoj. Multaj anoj foriris. Malgraŭ tio ekkomenciĝis biblioteko-aktiveco laŭ la orientado de Ismael Gomes Braga. Inter la elspezoj de la grupo estis la helpo al la zamenhofa familio pere de Brazila Esperanto-Ligo.

Per kunlaboro de IBGE (Brazila Instituto de Geografio kaj Statistiko) estis eldonita, esperante, albumo de la Departemento de Disvastigado kaj Statistiko, de Salvador.

La 29-an de Septembro 1943 estis elektita la jena nova estraro: Prezidanto, Ĵurnalisto Antonio Loureiro de Souza; Vicprezidanto, D-ro José Nivaldo Allioni; Sekretario, Prof. Hermes Pitta; Kasisto, S-ro Ernesto Alvarez; Bibliotekisto, D-ro Luiz Soares Rosado; Direktoro de Propagando kaj Revuo, D-ro Jaddo Couto Maciel.

La 18-an de Majo 1944 estis aprobita la reformo de la statuto de Bahia Esperanta Grupo, kies resumo estis publikigita en la ĉiutaga “Oficiala Gazeto”, kio donis juran personecon al la grupo.

En 1945, partoprenante en la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto, en brazila ĉefurbo, Bahia Esperanto-Grupo sukcesis la duan lokon je nombro de aliĝoj inter dek du E-asocioj. En Septembro ekkomenciĝis la reeldono de “La Esperantista Bahiano”. La 12-an de Oktobro estis elektita nova estraro por la oficperiodo 1946/1947: Prezidanto, D-ro Orlando Borges Bahia; Vicprezidanto, Juĝisto Artur Simas Saraiva; Sekretario, Prof. Hermes Pitta; Kasisto, Ernesto Alvarez; Bibliotekisto, Bakalaŭro Luiz Soares Rosado; Direktoro de Propagando kaj Revuo, D-ro Jaddo Couto Maciel.

De 1946 ĝis 1951 ne estas registro pri esperanta aktiveco.

La 21-an de Aprilo 1952 la sidejo de Bahia Esperanta Grupo ŝanĝiĝas al “Associação Bahiana de Agronomia” kaj D-ro Pedro Brenneisen kaj Edgar Estrela sugestas la renovigon de la estraro, kies oficperiodo delonge jam finiĝis. La prezidanto sugestis inviti la forirantojn kiam oni decidus la daton de la balotado. Tiel oni evitus inter ili iun ajn resenton. La 27-an de Aprilo, kunsido celanta la restrukturiĝon de la grupo estis prezidata de Edgar Estrela laŭ indiko de Prof. Ademar Senna. La 4-an de Majo estis elektita la jena estraro: Prezidanto, S-ro Pedro Brenneisen; Vicprezidanto, S-ro Edgar Estrela; Sekretario, S-ro Hermes Pitta; Kasisto, S-ro Ivan Andrade; Bibliotekisto, S-ro Ademar Senna; Direktoro pri Propagando kaj Revuo, D-ro Jaddo Couto Maciel. En la sama monato, S-ro Elisio Rocha Dórea, funkciulo de “Banco do Brasil”, fondis E-grupon en urbo “Cachoeira”, kies estraro estis: Prezidanto, Guaracy de Carvalho Lima; Vicprezidanto, S-ino Maria de Carvalho Lima; 1-a Sekretario, S-ino Gildete Maciel Souza; 2-a Sekretario, S-ro Felix Brito; 1-a Kasisto, S-ino Janete Dórea; 2-a Kasisto, S-ro Valter de Oliveira; Direktoro pri Disvastigo kaj Propagando, S-ro Elisio da Rocha Dórea. En Septembro, D-ro Jaddo Couto Maciel inaŭguris ekspozicion de libroj kaj E-revuoj. Manoel Borges dos Santos gvidas E-kurson ĉe la Fakultato de Filozofio sub la aŭspicio de ties Akademia Direktorio.

La 12-an de Oktobro – memoriga kunsido de la 16-a fonddatreveno de Bahia Esperanta Grupo. Prelegis la pastro Barros Leal, E-instruisto ĉe la kolegio “Antônio Vieira”, kiu ankaŭ reprezentis la Ŝtaton Bahia okaze de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto, en Recife.

La 18-an de Decembro, ĉe “Rotary Clube de Santo Amaro”, Prof. Gustavo Viana prelegis pri Zamenhof.

1953 – la grupo ekkomencas la kunsidojn ĉe la sidejo de la civilaj inĝenieroj de Bahia, cedita senpage, dank’al D-ro Jaddo Couto Maciel.

La 1-an de Majo 1954 estis malfermataj senpagaj kursoj ĉe la Asocio de la Dungitoj en la Komerco, sub la gvido de la instruistoj Onias Almeida, Vivaldina Magalhães Caymmi kaj Hermes Pitta, kun la partopreno de 37 gelernantoj. Ŝanĝo de la nomo “Grupo Esperantista da Bahia” al Bahia Esperanto-Asocio. En la 14-a Brazila Kongreso de Esperanto, en Curitiba, la prezidanto Brenneisen sugestis al Brazila Esperanto-Ligo kaj aliaj E-asocioj kontakti LABRE, en la ĉefurboj, proponante la realigon de E-kursoj en iliaj sidejoj, afero kiu estis aprobita. Instruistoj en la jaro 1954 – Onias Almeida, Vivaldina M. Caymmi, Hermes de Deus Pitta, Odete Rogério de Andrade kaj Maria José Tinaut. En la sama jaro Prof. Eléus Leonardo de Sá fondis E-grupon de Ilhéus.

La 14-an de Marto 1955, Bahia Esperanto-Asocio translokiĝas al Avenuo “Sete de Setembro”, kie funkciis la lernejo “Mariana Pereira da Silva Viana”. Laŭ permeso de la guberniestro, D-ro Regis Pacheco, per Ofico n-ro 72, de la 9-a de Marto 1955, estis permesata la E-klaso nokte. Dum la jaro laboris sep instruistoj kaj matrikuliĝis 57 lernantoj. La instruistoj estis: Onias Almeida, Vivaldina M. Caymmi, Hermes de Deus Pitta, Edgar Estrela, Leopoldo Knoedt, Odete Rogério de Andrade kaj Maria José Tinaut.

La 31-an de Marto 1956 estis elektita nova estraro por la oficperiodo 1956/1957: Prezidanto, Prof. Onias Almeida; Vicprezidanto, D-ro Jaddo Couto Maciel; 1-a Sekretario, Prof. Hermes Pitta; 2-a Sekretario, Ivo Vivas de Oliveira; 1-a Kasisto, Álvaro Claudiano Carvalhal; 2-a Kasisto, Maria José Tinaut; Bibliotekisto, D-ro José Siquara da Rocha; Socia kaj Arta Departemento, Prof-ino Vivaldina Caymmi; Kultura kaj Propaganda Departemento, D-ro Arlindo Costa Reis; Infanjuneca Departemento, Antonio Carlos Garboggini; Ina Departemento, Inaura Batinga de Mendonça. Prof. Onias Almeida gvidis libertempan E-kurson kun la partopreno de 38 lernantoj. Dum la jaro laboris 15 instruistoj kaj matrikuliĝis 370 lernantoj.

En 1957, okaze de la 15-a Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta en Niterói – RJ, estis elektita la urbo Salvador por realigo de la 16-a en la jaro 1959, centjariĝo de la naskiĝdato de D-ro Zamenhof. Dum la jaro matrikuliĝis 186 lernantoj, kies instruistoj estis: Onias Almeida, Godofredo de Araújo Góes, José Siquara da Rocha, Mariana Cerqueira Lima, Leopoldo Knoedt kaj Wilson Nascimento Carvalho.

La 31-an de Marto 1958 okazis elekto kaj enpostenigo de nova estraro por la oficperiodo 1958/1959: Prezidanto, D-ro José Siquara da Rocha; Vicprezidanto, Inĝ-ro Lauro Sampaio; 1-a Sekretario, Prof. Leopoldo Knoedt; 2-a Sekretario, Prof. Godofredo de Araújo Góes; 1-a Kasisto, Manoel Cavada Duran; 2-a Kasisto, Oscar da Silveira; Direktoro de Kursoj, Prof-ino Vivaldina Caymmi; Departemento de Kulturo kaj Propagando, D-ro Edmilson Moura; Socia kaj Arta Departemento, Angelita da Cunha Dias; Ina Departemento, S-ino Vilma de Lima Cunha; Infanjuneca Departemento, José Carlos Rezende Barbedo. La 7-an de Aprilo okazis la inaŭgura leciono, gvidita de Prof. Godofredo de Araújo Góes. E-kurso en “Rádio Cultura da Bahia”. Radio-programo “Nur por Virinoj” sub la gvido de Prof. Onias Almeida, prezentado de la prezidanto Siquara. Je la unua fojo estis gvidata E-kurso en mezgrada lernejo de Bahia, ĉe la Normala Instituto de Bahia, kiel nedeviga disciplino sub la gvido de Godofredo de Araújo Góes kaj Onias Almeida, kun la daŭro de du monatoj kaj matrikuliĝo de 35 lernantoj. Paroliga kurso sub la gvido de Prof. Leopoldo Knoedt; du aliaj kursoj per radio sub la gvido de Prof. Onias Almeida; kursoj en la lernejo “Prisciliano Leal”, “4 de Dezembro”, “Adventista”, “Israelita” e “Alberto Muylaert”, gviditaj de Wilson Carvalho; prelego de Prof. Edmilson Moura sub la temo “Esperanto, Lingvo Internacia”; prelego de prezidanto Siquara sub la sama temo; kaj alia de la ĵurnalisto Antonio Loureiro de Souza ĉe la Komerca Asocio de Bahia, sub la temo “La Rajtoj de la Homo”; realigita reformo de la statuto kaj enkonduko de la kontrola konsilantaro. La 27-an de Novembro, estis sendita oficiala letero al deputito Valdir Pires petante lian helpon cele al la plenumo de promeso de la guberniestro pri la cedo de konstruaĵo por starigo de la Ŝtata Lernejo de Esperanto. La 13-an de Decembro, Bahia Esperanto-Asocio estas agnoskita kiel Societo de Publika Utileco, sub n-ro 1059. Dum la jaro 1958 matrikuliĝis 615 lernantoj kaj laboris la jenaj instruistoj: Onias Almeida, Edmilson Santana Moura, Vilma Campos, Gilce Ferreira da Silva, Fernando Cerqueira, Leopoldo Knoedt, Godofredo Góes, José Siquara da Rocha, Angelita da Cunha Dias, Marina Cerqueira Lima, Ulisses Balbino Floquet, João Carlos Rezende Barbedo kaj Alberto Maldonado Via.

1959 – Ŝtato Bahia estis elektita kiel sidejo de la 16-a Brazila Kongreso de Esperanto. Granda estis la aktiveco de ABE celante tiun realigon. Pere de unuanima voĉdono Prof-ino Vivaldina Caymmi estis elektita prezidanto de la organiza komitato, kiu invitis plurajn sindediĉajn esperantistojn kaj simpatiantojn de la movado. La 14-an de Oktobro la gazeto “A Tarde” aperigas longan raporton kun la prezidanto Siquara, sub la titolo “Bahia gastigos esperantistojn de la tuta lando”. La organiza komitato de la kongreso okazinta de la 17-a ĝis la 25-a de Oktobro estis la jena: Alta Patrono, Lia Moŝto Prezidento de la Respubliko, D-ro Juscelino Kubitschek de Oliveira; Speciala Omaĝo, Generalo Juracy Magalhães, Guberniestro de la Ŝtato; Honora Prezidanto, Prof. Edgar Rego dos Santos, Rektoro de la Federacia Universitato de Bahia; Prezidanto de la Kongreso, Supera Juĝisto, Jerônimo Albuquerque; Prezidanto de la Organiza Komitato, Prof-ino Vivaldina Caymmi; Prezidanto de ABE, D-ro José Siquara da Rocha; Oficiala Oratoro, Prof. Pedro Calmon, Rektoro de UFRJ (Federacia Universitato de Rio de Janeiro). Ĉeestis la kongreson 51 delegitoj el 13 Ŝtatoj. La solena malfermo estis en la nobla salono de la rektorejo de la Universitato; la kunsidoj de la verkoj okazis en la Asocio de Publikaj Funkciuloj. Kadre de la kongreso estis scenigita la teatraĵo “A Máscara”, de Menoti Del Picchia; estis lanĉita la libro “Elektitaj Poemoj”, de Castro Alves, esperantigita de Prof. Leopoldo Knoedt, membro de Akademio de Esperanto. Krom la arta vespero en la teatro “Oceania”, okazis meso en Esperanto en la preĝejo “Santa Tereza” oficiita de la pastro Francisco Pinheiro Lima; vizito al “Museu do Santíssimo” (Sanktega Muzeo); vizito al petrolaj kampoj; ekskurso al “Itapoan” kaj “Lagoa de Abaeté” kun folkloraj prezentadoj; kaj vizito al historiaj, pitoreskaj lokoj de Salvador, kunlabore de la komunuma estraro de Turismo kaj “Martini & Rossi S/A”, en la “Belvedere da Sé”. La solena ferma kunsido okazis en la nobla salono de la rektorejo de UFBA (Federacia Universitato de Bahia) kun prezentado de la sinfonia orkestro de la Universitato. Brazila Entrepreno pri Poŝtoj kaj Telegrafoj emisiis specialan stampilon memore al la 16-a BKE. La oficiala himno (“Bahia mãe, alecrim dourado, Bahia mais que isso” - Bahia patrino, ora rosmareno, Bahia pli ol tio) estis verko de Prof-ino Mariana A. C. Lima, esperantigita de Prof. Leopoldo Knoedt. Briligis la kongreson la “Orsocieto” de la Gimnazio “Taylor Egidio de Jaguaquara” el internlando de Bahia, sub la direktado de Prof-ino Stela Dubois, pere de prezentado de lernantinoj de tiu edukejo, kiuj kantis portugale kaj esperante. Tiel grava estis la 16-a BKE, ke D-ro Carlos Domingues, BEL-prezidanto, pere de letero sendita al prezidanto de ABE, deklaris, ke ĝi estis la plej bona kaj plej organizita kongreso ĝis tiam. Dum tiu jaro E-kursoj en la sidejo estis vizitataj de 525 lernantoj kun la partopreno de 11 instruistoj. Estis realigitaj specialaj E-kursoj al policistoj; E-kursoj per radio, de Aprilo ĝis Oktobro, gviditaj de Prof. Onias Almeida. La 15-an de Decembro okazis prelego de D-ro Siquara da Rocha omaĝe al la unua centjariĝo de D-ro Zamenhof. La 24-an de Decembro livero de atestoj al 46 kursfinintoj kun solenaĵo gvidita de prezidanto Siquara. La instruistoj de la jaro estis: Onias de Almeida, Leopoldo Knoedt, Godofredo Góes, Wilson Carvalho Nascimento, Edmilson Santana Moura, Ulisses Floquet, Suzete Ferreira Fonseca, Antonio Carlos Garboggini, Rubens Dias, D-ro Etienne kaj Gusmélia Santos.

1960 – La 9-an de Majo elekto de nova estraro: Prezidanto, D-ro José Siquara da Rocha; Vicprezidanto, Prof-ino Vivaldina Caymmi; 1-a Sekretario, Prof. Hermes Pitta; 2-a Sekretario, Godofredo de Araújo Góes; 1-a Kasisto, Álvaro C. Carvalhal; 2-a Kasisto, D-ro Edmilson Moura; Bibliotekisto, Rubens Dias. Kontrola Konsilantaro: D-ro Jaddo Couto Maciel, Inĝ-ro Alexandre Guedes, D-ro Orígenes Calmon Du Pin e Almeida. Disvastiga Departemento, Prof. Leopoldo Knoedt; Socia kaj Arta Departemento, Nair da Costa e Silva; Ina Departemento, Prof-ino Leda Matos; Juneca Departemento, Antonio Carlos Garboggini. La 20-an de Julio, aperigo de artikolo en la gazeto “A Tarde” pri la lanĉo de la libro “Elektitaj Poemoj”, de Castro Alves, esperantigita de Prof. Leopoldo Knoedt kaj antaŭparolo de Prof. Pedro Calmon. La 9-an de Septembro, enposteniga festo de la nova estraro. Dum la jaro vizitadis la E-kursojn 351 lernantoj, kies instruistoj estis: Hermes Pitta, Wilson Nascimento, Rubens Dias, Godofredo Góes, Leopoldo Knoedt, Onias Almeida, Antonio Carlos Garboggini, José Siquara, Délio Souza kaj Edmilson Moura.

1961 – Komenco de la kursoj kun la partopreno de 195 lernantoj kaj 8 instruistoj kiuj estis: Onias Almeida, Godofredo Góes, Délio Souza, Wilson Nascimento, Maria José Cancia, Edmilson Moura, Manoel Souza kaj Antônio Carlos Garboggini.

1962 – La jaro komenciĝis kun matrikuliĝo de 52 lernantoj. La 14-an de Aprilo, datreveno de la forpaso de D-ro Zamenhof, prelegis D-ro Jaddo Couto Maciel.

La 13-an de Marto 1964, elekto de la jena estraro: Prezidanto, D-ro Arlindo Costa Reis; Vicprezidanto, D-ro Edmilson Moura Santana; 1-a Sekretario, Prof. Hermes de Deus Pitta; 2-a Sekretario, Prof. Godofredo de Araújo Góes; 1-a Kasisto, Álvaro Claudino Carvalhal; 2-a Kasisto, Alcides Guimarães; Bibliotekisto, Ereni Pereira. Kontrola Konsilantaro: D-ro Jaddo Couto Maciel, D-ro José Siquara da Rocha kaj Prof. Leopoldo Knoedt. Departemento de Kursoj, Prof-ino Mariana Amélia de Cerqueira Lima; Departemento de Publikaj Rilatoj, Carlos Batista Oliveira; Socia kaj Arta Departemento, Prof. Onias Almeida; Ina Departemento, Romenilza Oliveira.

1965 – La vicprezidanto, D-ro Edmilson Moura, anstataŭas la prezidanton vojaĝantan al Portugalio. En Oktobro, Prof. Godofredo de Araújo Góes reprezentis Bahia E-Asocion okaze de la 19-a Brazila Kongreso de Esperanto, en la Ŝtato “Guanabara”, sub la gvido de Generalo Geraldo Pádua kaj ferma prelego de Prof-o Pedro Calmon, Rektoro de la Universitato de Brazilo.

1966 – En asembleo de la 11-a de Marto, Prof. Leopoldo Knoedt estis aklamita “Bonfaranta Ano” de ABE laŭ propono de D-ro Arlindo Reis. La 15-an de Aprilo, Prof. Onias Almeida prelegis en TV Itapoan. Dum la dua semestro Prof. Godofredo oficis kiel prezidanto.

1967 – Prof. Godofredo de Araújo Góes, vicprezidanto, oficis kiel prezidanto ĝis Junio kiam D-ro Arlindo Costa Reis revenis. En la 2-a Esperanto-Seminario, okazinta en Santos Dumont – MG, Prof. Godofredo reprezentis ABE. Dum tiu jaro enskribiĝis 175 lernantoj el kiuj 15 ricevis atestojn.

La 5-an de Julio 1968, elekto de nova estraro: Prezidanto, Godofredo de Araújo Góes; Vicprezidanto, Vivaldina Magalhães Caymmi; 1-a Sekretario, Hermes de Deus Pitta; 2-a Sekretario, Prof-ino Maria Amélia de Cerqueira Lima; 1-a Kasisto, Álvaro Claudino Carvalhal; 2-a Kasisto, Edson Guimarães Pedra; Bibliotekisto, José Siquara da Rocha. Kontrola Konsilantaro: Prof. Onias Almeida, D-ro Edmilson Moura kaj Prof. Leopoldo Knoedt.

1969 – Godofredo kaj Vivaldina alternis en la prezidanteco.

La 18-an de Marto 1970, elekto de la jena estraro: Prezidanto, D-ro José Siquara da Rocha; Vicprezidanto, Edson Guimarães Pedra; 1-a Sekretario, Prof. Godofredo de Araújo Góes; 2-a Sekretario, S-ino Maria da Conceição Cerqueira Leal; 1-a Kasisto, Álvaro C. Carvalhal; 2-a Kasisto Prof-ino Suzete Maria Fonseca Dias; Bibliotekisto, Prof-ino Floriana Passos de Oliveira. La 18-an de Aprilo “Jornal da Bahia” aperigas raporton sub la titolo “La reva paco tra la lingvo Esperanto”, raporto pri omaĝo al Zamenhof okazinta la 14-an de la sama monato. En Majo estis fondita la Esperanta Muzeo. La 7-an de Oktobro ABE omaĝas Prof. Nelson de Souza Oliveira, unu el la pioniroj de E-movado en Bahia; tiuokaze estis liveritaj diplomoj al kursfinintoj; salutis la lernantojn Prof. Godofredo de Araújo Góes. Dum la jaro prezidanto Siquara realigis 29 prelegojn en pluraj edukejoj kaj kulturaj institucioj; li sukcesis intervjuojn en “Rádio Excelsior” kaj “TV Itapoan”; vizitis la urbestron, Clériston Andrade, kiu apogis la ideon starigi buston de Zamenhof en “Largo São Bento”, ĉe la sidejo de ABE, kaj promesis financan apogon.

1971 – La prezidanto Siquara realigis prelegojn pri Esperanto en “Instituto N. S. Santana”; “Instituto Aderbal de Oliveira”; Beletra Fakultato de la Katolika Universitato; Spiritisma Junularo Manoel Miranda, de Spiritisma Bahia Unio; Ŝtata Kolegio “Duque de Caxias”; Adventista Junularo de la Sepa Tago; kaj intervjuo en “TV Aratú”. Sukcesis kolumnon en la gazeto “Tribuna da Bahia”. Ekkomenciĝis aktiveco de E-junularo sub la gvido de Prof. Henrique Knoedt. La 6-an de Novembro, omaĝo al centjariĝo de la naskiĝo de Inĝeniero Alberto Couto Fernandes, unu el la pioniroj de E-movado en Brazilo. La 15-an de Decembro, inaŭguro de la busto de D-ro Zamenhof, kun la partopreno de la muzikistaro de la Fajrobrigado; Prof. Adroaldo Ribeiro Costa reprezentis la urbestron, D-ro Clériston Andrade, kiu estis vojaĝanta; Prof. Manoel Borges dos Santos legis mesaĝon de D-ro Joaquim do Couto, gratulanta la urbestron pro la evento. Je la nomo de la esperantistoj parolis D-ro José Siquara da Rocha kaj Prof. Pedro Ferreira de Brito. Ĉeestis la inaŭguron la Episkopo Jerônimo de Sá Cavalcanti, estraranoj de ABE, esperantistoj kaj granda nombro da personoj. La 16-an de Decembro la gazetoj “Tribuna da Bahia” kaj “A Tarde” anoncis la inaŭguron. La prezidanto Siquara sendis projekton al la Ministro pri Edukado, Ney Braga, proponante la instruon de Esperanto en la Fakultato de Filozofio, celante la estigon de instruistoj por la mezgradaj lernejoj. Bedaŭrinde ne alvenis respondo.

1972/1975 – En Marto 1972 ABE aljuĝis al la urbestro Bonfaranto-Diplomon kaj liveris al li ekzempleron de “La Sankta Biblio”, esperantigita de D-ro Zamenhof, kaj aŭtentikan kopion de la protokolo, kiu aprobis tiun bonfaron. Por la oficperiodo 1972/1974 estis reelektita la estraro krom la 2-a Kasisto, kiu estis anstataŭita de Prof. José Saraiva Matos. Realigitaj ekspozicioj en la Ŝtata Publika Biblioteko kaj tri prelegoj de S-roj Henrique Knoedt, Eduardo Almeida kaj Ricardo Pereira. Du kursoj malfermitaj al la publiko: “La Sociologio de la Nuntempa Mondo” kaj “La Origino de la Vivo”, respektive de profesoroj Ricardo Pereira kaj Isao Noguti. La 19-an de Aprilo 1974, nova estraro por la oficperiodo 1974/1975: Prezidanto, Isao Noguti; Vicprezidanto, Edson Guimarães Pedra; 1-a Sekretario, Adelmar Carneiro Vilela; 2-a Sekretario, José Siquara da Rocha; 1-a Kasisto, José Adson de Almeida; 2-a Kasisto, Maximiano Alfaya Bugarin; Bibliotekisto, Godofredo de Araújo Góes. Akcepto al la esperantistoj de Rio de Janeiro kaj São Paulo, kiuj revenis el Fortaleza kie ili partoprenis en la 9-a Seminario, organizita de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, el Rio de Janeiro.

1976/1977 – Isao Noguti, Prezidanto kaj José Siquara da Rocha, Vicprezidanto. Julio 1976 – Karavano de ABE ĉeestis Seminarion en “Brasília”, kie Prof-ino Vivaldina Caymmi legis mesaĝon de la vicprezidanto Siquara. Februaro 1977 – Siquara, kiel prezidanto, sendas leteron al Prof. Hélio Simões, direktoro de la Beletra Instituto de Federacia Universitato de Bahia, petante la enkondukon de Esperanto en la kursoj de tiu Instituto. Julio 1977 – Grandnombra karavano de ABE partoprenas en Seminario, en Santos–SP, kie pli unufoje Prof-ino Vivaldina Caymmi legis mesaĝon de Siquara. Fondita Esperantista Junularo de Salvador.

1978/1979 – Elektita la jena estraro: Prezidanto, Isao Noguti; Vicprezidanto, José Siquara da Rocha; 1-a Sekretario, D-ro Geraldo Bensabath; 2-a Sekretario, Inĝ-ro Henrique Sólon Knoedt; 1-a Kasisto, José Adson de Almeida; 2-a Kasisto, S-ino Leila Santos Pereira; Bibliotekisto, Godofredo de Araújo Góes. La 28-an de Aprilo 1978 la gazeto “Tribuna da Bahia” publikigas tutpaĝan raporton sub la titolo “Esperanto – nova solvo por antikva problemo”, de Manoel Borges dos Santos. ABE partoprenis en la 1-a Latinamerika Esperanto-Kongreso, okazinta en Marília – SP, de la 17-a ĝis la 22-a de Julio. La 27-an de Septembro, per interkonsento kun Sekretariejo de Edukado de la Guberniestro, Prof. Roberto dos Santos kaj Sekretario Prof. Carlos Corrêa de Menezes Sant’Ana, ABE, kiu uzis lernejon “Mariana Viana” nur nokte komencis uzi ĝin ankaŭ vespere kaj tio ampleksis la nombron de la kursoj. En Decembro estis eldonita “Bahia Esperantisto”, 14 x 21cm, ok folioj, kies kovrilo havis la foton de D-ro Zamenhof, aperigante inter aliaj informoj la interkonsenton kun la Sekretariejo de Edukado, kaj omaĝante D-ron Carlos Corrêa de Menezes Sant’Ana, estro de la Sekretariejo. D-ro Helmar Frank, germana sciencisto de la Universitato de Paderbom, realigis prelegon dum kiu li deklaris, ke li ellernis Esperanton en dudek kvar horoj kaj opinias, ke iu ajn persono kapablas lerni ĝin en nur sesdek horoj. En 1979 Prof Manoel Borges dos Santos gvidis E-kurson en Santo Estevão, internlando de la Ŝtato.

La 15-an de Oktobro 1980 estis fondita Studgrupo Zamenhof celante la disvastigon kaj instruon de Esperanto ĉe la spiritismaj domoj de Salvador kaj internlando de la Ŝtato kiel ĝi estus departemento de Spiritisma Federacio de Ŝtato “Bahia”. Prof. José Saraiva Matos sukcesis apogon por sia projekto kaj komencis instrui, ĉe Spiritisma Federacio, grupon, kiu restis aktiva ĝis 1992, kiam li liveris la valoraĵojn de la grupo al ABE ĉar ne plu estis kondiĉo por la daŭrigo. Dum ĝia periodo de aktiveco la grupo partoprenis en seminarioj kaj kongresoj, inkluzive en la 66-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en “Brasília”, en 1981. Plenumante skribpeton de UEA, dum longa tempo ĝi sendis didaktikajn materialojn al afrikaj landoj. Pere de la eldonejo “Zamenhof Editores”, de Goiânia, ĝi eldonis la verkon “Mi vizitis grandan urbon”, de la togolanda verkisto Gbeglo, kiu jam verkis kvin librojn en Esperanto. Ĉiumonate estis senditaj du aŭ pli da spiritismaj libroj en Esperanto eksterlanden.

Okaze de la 66-a Universala Kongreso de Esperanto, en Brasília, partoprenis granda nombro da bahiaj esperantistoj.

De la 22-a ĝis la 25-a de Julio 1982 ABE ĉeestis en la 15-a Brazila Esperanto-Seminario, en Uberlândia – MG, sub la gvido de Kultura Kooperativo de Esperantistoj.

1983 – De la 21-a ĝis la 24-a de Julio ABE partoprenis en la 16-a Brazila Seminario de Esperanto, en Ouro Preto – MG. Dum tri jaroj Prof. José Siquara da Rocha gvidis E-kursojn en la “Spiritisma Instituto” de Bahia. La 5-an de Julio 1983 estis fondita, en Salvador, “Sociedade Esperantista de Salvador” – SES, kiu havis gravan rolon en la E-movado de Bahia, dum malfacila periodo de nia historio. Ĝi starigis bazajn kursojn; realigis eksteran disvastigon per regionaj renkontiĝoj en Muritiba, Cruz das Almas, Itabuna, Candeias, Serrinha kaj Salvador, inter kiuj elstaras la 26-a Brazila Kongreso de Esperanto en 1990. SES ekspoziciis librojn kaj eldonis la bultenon “Salvador Informas”; per donaco de dediĉaj esperantistoj SES organizis malgrandan bibliotekon kun proksimume 150 titoloj; SES-fondintoj estis: Marcelo Figueiredo Rocha, José Saraiva Matos, Ronilson Menezes Mota. Yvete Menezes Queiroz, Leopoldo Knoedt, Iracema Brandão Knoedt, Manoel Borges dos Santos kaj aliaj; estis ĝiaj prezidantoj: Marcelo Figueiredo Rocha, Yvete Menezes Queiroz kaj Ronilson Menezes Mota; bedaŭrinde, post la kongreso, la societo malaperis.

1987 – La gazeto “Encontro”, de la urbo Cambuquira – MG, aperigas intervjuon de D-ro José Siquara da Rocha sub la titolo “Esperanto – propono de unuiĝo inter la popoloj”.

1988 – En Majo, prezidanto Siquara prelegis en la lernejo “Bom Jesus dos Milagres” kaj en Junio en la kolegioj “Anchieta” kaj “La Salle”, al 270 lernantoj.

1989 – Prelegoj en la kolegioj “Tomaz de Aquino”, “Anchieta”, “Maristas” kaj “2 de Julho”.

1990 – Intervjuo de prezidanto Siquara al la gazeto “Tribuna da Bahia”. La 5-an de Majo granda perdo por ABE kaj E-movado en Bahia: la forpaso de Prof-ino Vivaldina Magalhães Caymmi. Tiuokaze paroladis prezidanto Siquara.

1991 – 109 matrikuloj en E-kursoj.

1992 – Prelegoj de prezidanto Siquara en la “Gimnazio Ipiranga”.

1993 – 14 prelegoj en: “Kolegio Antônio Vieira”; “Beletra Instituto de UFBA”; “Federacia Teknika Lernejo”; kaj “Kolegio Salesianos”. La 11-an de Decembro, fermo de la kursoj.

1994 – D-ro Siquara, per interkonsento kun Sekretariejo de Edukado, sukcesis 60 pupitrojn, 32 seĝojn, 2 skribtablojn kaj skribmaŝinon krom oficejajn materialojn kaj purigmaterialojn. 10 prelegoj de Siquara en pluraj edukaj institucioj. En Novembro la urbodomo ekkomencis la reformon de la placo “São Bento” kaj la forpreno de la busto de Zamenhof, kiu kaŭzis grandan malkontenton inter la esperantistoj kiuj skribis al la gazetaro cele aperigi raporton kontraŭ la forprenon de la busto, kio devigis la urbodomon remeti ĝin en la antikvan lokon. Decembre, fermo de la kursoj de la jaro kun manifestiĝo ĉe la busto de Zamenhof en la placo “São Bento”.

1995 – En Junio, renovigo de la estraro de ABE, Siquara, prezidanto; kaj Cícero Ribeiro de Araújo, vicprezidanto; en la aliaj postenoj novaj kunlaborantoj: Disvastiga Departemento, Paulo Rodrigues; Kursoj, Inácio Bezerra de Araújo; Ina Departemento, Marilene Correia de Melo; Socia kaj Arta Departemento, Hildemar de Oliveira Souza; kaj Infanjuneca Departemento, Júlio Nessin Brito. En Julio, intervjuo kun la Sekretario pri Edukado kaj aliĝo de ABE al Brazila Esperanto-Ligo okaze de la 31-a Brazila Kongreso de Esperanto okazinta en “Juiz de Fora”, ĉesante la izoleco de kelkaj jaroj. En tiu sama okazo oni decidis, ke la 32-a BKE okazos en “Ribeirão Preto”, en 1996; la 33-a BKE en “Recife”, en 1997; kaj la 34-a BKE okazos en Salvador, en 1998. En Aŭgusto, 6 prelegoj de prezidanto Siquara en la Kolegio “Anchieta”; aŭdienco kun la Sekretario pri Edukado de la urbodomo, pri aferoj rilataj al la BKE-98 kaj restaŭrigo de la busto de Zamenhof; Esperanto en la lernejoj; kaj financa monhelpo. Septembre, 8 prelegoj de prezidanto Siquara en la Kolegio “Anchieta”. Oktobre, 3 prelegoj en la Kolegio “Serravale”. Novembre, prelego de Siquara en la Federacia Teknika Lernejo kaj nova aŭdienco kun la Sekretario pri Edukado.

1996/1997 – En Aprilo prezidanto Siquara malsaniĝas kaj la vicprezidanto anstataŭas lin.

1998 – D-ro Siquara ekprezidas ABE. Komenciĝas la preparoj cele la 34-a BKE kaj D-ro Josenilton Passos do Nascimento elektiĝas prezidanto de la Organiza Komitato. Aprilo – Josenilton Passos kaj Osvaldo Fonseca da Ponte partoprenis en la Sudorienta E-Renkontiĝo, en Rio de Janeiro. 23-an de Majo, reformo de la statuto de ABE, kies gvido estos kolegiita. Junio – disdono de afiŝoj pri la kongreso en pluraj lokoj de la urbo. Julio – de la 19-a ĝis la 24-a, realigo de la 34-a BKE, kun la partopreno de la prezidanto de BEL, S-ino Symilde Schenk Ledon. Elekto de nova BEL-estraro; Osvaldo Pires de Holanda fariĝis prezidanto. En la malfermo de la kongreso paroladis la prezidanto Siquara kaj Manoel Borges dos Santos; prezentado de muzik-ensemblo; kaj malferma koktelo. La 1-an de Aŭgusto elekto kaj enpostenigo de la unua kolegiita estraro por la oficperiodo 1998-2001, kies membraro estis: Prezidanto, Cícero Ribeiro de Araújo; Direktoro pri Specialaj Aferoj, D-ro Josenilton Passos do Nascimento; Administra Direktoro, Salvador Magalhães Brandão; Financa Direktoro, Inácio Bezerra de Araújo; Direktoro de la Posedaĵo, Osvaldo Fonseca da Ponte; Socia Direktoro, Zuleide da Motta Santos Pereira; Direktoro pri Disvastigado, Paulo Rodrigues de Oliveira; Direktoro pri Instruado, Carlos Henrique Souza Vilas Boas; Arta Direktoro, Prof-ino Iva Maria Santana Santos; Direktoro pri Informadiko, Alexandre Miguel Carneiro; Direktoro pri Sportoj, Everaldo Jesus de Carvalho. Etika Konsilantaro: D-ro Genuíno Pereira de Castro, D-ro José Siquara da Rocha, D-ro Marcelo Figueiredo Correia da Rocha kaj Prof. Ronilson Menezes Mota (anstataŭanto).

1999 – ABE plenumis intensigan programon de disvastigo de Esperanto: realigis bonfarantajn serenadojn en “Clube Fantoche”; partoprenis en E-Renkontiĝo de Nordoriento, en “João Pessoa”; organizis raporton en “TV Bandeirantes”; sukcesis intervjuon en “Radio Kristalo”, de Legio de Bona Volo; ĉeestis en la 7-a Renkontiĝo de Studentoj de Beletristiko, de la Katolika Universitato de Salvador, kun la partopreno de profesoroj Leopoldo Knoedt, Manoel Borges dos Santos kaj José Passini; La ensemblo Esperanto prezentiĝis en la aŭlo de “Instituto Roerich” kaj de la regiona “Delegitejo de la Laboro”; Kristnaska Festo de la Kolegio “AGABE”; Je la sabatoj, estrarkunsido matene kaj sekve tagmanĝo, kies profito celis eldoni la unuan KD de la ensemblo Esperanto. En Majo, Inácio B. de Araújo, Financa Direktoro, eldonas “Historio de Tarzan”, de Edgar Rice Borroughs, esperantigita de li. En Junio apero de la unua numero de “Bahia Informilo”. Septembre D-ro Genuíno Pereira de Castro prelegis en la asocio “Amigos do Pacto Roerich”, sub la temo “Esperanto Sen Landlimoj”. La 15-an de Oktobro, skribpeto de la Ŝtata Administra Sekretariejo celante la malokupon de ABE-sidejo. La 26-an malpermeso de la uzo de la konstruaĵo fare de la Urbodomo de Salvador. La 6-an de Novembro ABE-sidejo translokiĝas al la domo de samideanino Elisa Martins, Administra Direktoro, kiu antataŭis Salvador de Magalhães Brandão. La 10-an de Novembro lanĉo de la KD “Bahia de ĉiuj Sanktuloj”, en la biblioteko “Central dos Barris”. La 24-an de Novembro, livero de la ŝlosiloj de ABE-sidejo al la Administra Sekretariejo, kie restis granda parto de la posedaĵoj de la asocio. Vizito kaj prelego de samideano Eduardo Soreio, loĝanta en Germanio, kiu parolis pri “Esperanto en la Eŭropa Unuiĝo”. La malpermeso de uzo de la sidejo de ABE estis strangaĵo, malrespekta kaj kontraŭkultura ago de Sekretariejo pri Kulturo kune kun Sekretariejo pri Sekureco, kun granda malprofito por ABE kaj disvastigo de Esperanto en Salvador.

2000 – Marto – ekkomenco de mezgrada kurso gvidata de Prof. Josenilton Passos ĉe “Lar Franco Belcaro”.

En Aprilo, Prof. Josenilton reprezentis ABE en Brasília okaze de la vizito de la nepo de D-ro L. L. Zamenhof, D-ro Louis Zaleski Zamenhof.

Majo – E-kursoj en la spiritisma domo “Jesuo la Savanto”, partoprenis 18 lernantoj.

Junio – kantistara renkontiĝo en “Gabinete Português de Leitura” kun la partopreno de la kantistaro de ABE.

La 24-an de Julio entombigo de Prof. Leopoldo Knoedt dum kies okazo prelegis D-ro José Siquara da Rocha.

Aŭgusto – E-kurso en Spiritisma Federacio de Bahia.

Septembro - Prezentado de ensemblo en Fonduso “Visconde de Cairu” kaj en urbo Feira de Santana.

Oktobro – intervjuo en Radio Kristalo pri la 64-a Fonddatreveno de ABE.

Decembro – vizito de la portugala esperantisto Manoel Luís Alves Pedrosa kaj de la franca paro Gerard kaj Henrike. Kunfratiĝa Jarfino kaj omaĝo al Zamenhof en la domo de samideanino Liana Fernandes Dias. Partopreno de ABE en “Paca Marŝado”, en Campo Grande, portante la E-flagon.

La 25-an de Majo 2001 prezentado de ABE-kantistaro en Fonduso “João Fernandes da Cu nha”, okaze de datrevena festo de D-ro José Siquara da Rocha, prezidanto kaj fondinto de la fonduso, kaj inaŭguro de ĝia nova sidejo.

Aŭgusto – Prof Manoel Borges dos Santos gvidas E-kurson per Interreto. Donaco al ABE de tereno je 5.220m² en “Jóia de Itacimirim”, urbo “Camaçari”, donace de D-ro José Siquara da Rocha. La 4-an de Aŭgusto elekto de nova estraro por la oficperiodo 2001 - 2004: Prezidanto, Vandilson da Silva Trindade; Administra Direktoro, Elisia Martins de Oliveira; Financa Direktoro, Floriana Passos de Oliveira; Direktoro de la Posedaĵo, Osvaldo Fonseca da Ponte; Direktoro de Disvastigado, Inácio Bezerra de Araújo; Direktoro de Instruado, Paulo Rodrigues de Oliveira; Arta Direktoro, Iva Maria de Santana Santos; Direktoro de Sportoj, Edson de Jesus Ribeiro; Socia Direktoro, Maria de Lourdes Pinheiro do Carmo; Direktoro de Informadiko, Josenilton Passos do Nascimento; Direktoro de Specialaj Aferoj, José Siquara da Rocha. Etika Konsilantaro: Mércia dos Santos Knoedt, Ronilson Menezes Mota, Luiz de Castro Matos, kaj Cícero Ribeiro de Araújo (anstataŭanto).

La 28-an de Januaro 2002, vizito de ABE-estraranoj al la centjarulo, instruisto Ademar Sena, kiu multe disvastigis Esperanton en Bahia.

Marto – lanĉo de la libro de D-ro José Siquara da Rocha, “La Siquaraj en tri generacioj” kaj festo pri lia datreveno ĉe Fonduso João Fernandes da Cunha.

Julio – Universala Kongreso de Esperanto, en Fortaleza, kun la partopreno de pluraj samideanoj kaj familianoj.

Julio 2003 – Brazila Kongreso de Esperanto en Belo Horizonte; partopreno de kelkaj samideanoj el Salvador; la prezidanto de ABE, Vandilson Trindade estis elektita prezidanto de Brazila Federacia Konsilantaro.

Veja este artigo em português.

  • salvador_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:20
  • de zehanonimo