santa_maria_eo

Santa Maria

Verkis Inĝ-roj Alberto Flores kaj Ivo Sanguinetti.

La 21-an de Novembro 1959 estis fondita “Esperantista Societo de Santa Maria”, kies unua estraro estis:

Prezidanto: D-ro Modesto Belmonte de Abreu; Vicprezidanto: S-ro Jacy Beck Leite; 1-a Sekretario: D-ro Vitor Hugo da Silva e Souza; 2-a Sekretario: S-ro Tolentino Lopes.

En 1963, la nova prezidanto de Esperantista Societo de Santa Maria estis profesoro Vitor Francisco Schuch. Tiam Enio Toledo gvidis du E-kursojn kun ĉirkaŭ 30 gelernantoj.

En 1966, iniciate de S-ro Oscar Willybaldo Einloft kaj sub la gvido de S-ro Carlos Henrique Dionísio (el São Leopoldo), efektiviĝis Esperanto-kurso ĉe Santamaria Spirita Alianco, kies ekzameno realiĝis la 26-an de Julio 1966 kun la partopreno de 33 gelernantoj. La estraro elektita la 25-an de Aŭgusto 1962 estis la jena:

Prezidanto: D-ro Vítor Francisco Schuch; Vicprezidanto: D-ro Guilherme Groisan; Unua Sekretario: S-ro Ennio Toniolo; Dua Sekretario: S-ro Florinda da Silva e Souza; Kasisto: S-ro Thomé Osório Medeiros; Bibliotekisto: S-ro Wilma B. de Mello


Veja este artigo em português.

  • santa_maria_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 17:25
  • de 127.0.0.1