santarem_eo

Santarém

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Santarém estas prospera brazila urbo kaj municipo de Parao (02º26'35“ Sude; 54º42'30” Okcidente, 51 metroj sur marnivelo). Gxi havas 300 000 loĝantojn kaj 24 422,59 km2. Ĝi estas apud rivero Tapajós.

La urbo estis fondata de Pastro João Felipe Bettendorf en la 22-a de junio de 1661, kaj oni kreis municipon en 1848.

En Santarém oni trovas la “Tapajosan Ceramikon” kiu havas du tipojn de ujoj: la botelkola kaj la kariatida. Tiu ceramiko estas tre malnova kaj tiel perfekta ke oni povas kompari ĝin al ĉina porcelano.

En municipo Santarém ankaŭ estas la vilaĝo Alter-do-Chão.

Laŭ informo aperinta en “Esperanto Notícias” de Aprilo-Junio 1989, Santarém Esperanto-Asocio, sub la prezidanteco de la laborema Prof-ro Valdenir Araújo Pessôa, okazigis en Decembro de tiu jaro, la 3-an Amazonian Esperanto-Renkontiĝon, kies temo estis “Esperanto en Amazonio - Obstakloj kaj Alternativoj”.

Samtempe la Klubo Esperanta Zamenhof, de la ĉefurbo Belém, aperigas semajne en la gazeto “Província do Pará” lecionojn de la baza kaj supera kurso de Esperanto, sub la respondeco de la esperantisto Ramiro Barros de Castro, kies celo estas disvastigi Esperanton en la Amazonia Regiono. La Fonduso aperigas jare amazonian katalogon enhavante la adresojn de asocioj kaj esperantistoj loĝantaj en tiu vastega regiono. Ĝi eldonas ankaŭ Hileon, komuna informilo pri ĉiuj E-asocioj de la regiono nome: Tocantins, Maranhão, Pará, Amapá, Roraima, Amazonas, Acre, Rondônia kaj Mato Grosso.


Veja este artigo em português.

  • santarem_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/10/14 01:54
  • de 127.0.0.1