sao_jose_do_rio_preto_eo

São José do Rio Preto

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Esperanto fariĝis konata en tiu urbo dank’ al Prof. Benedito Silva, kiu loĝanta tie, ekde multaj jaroj disvastigas la lingvon ne nur en São José do Rio Preto sed ankaŭ en multaj aliaj urboj.

Prof. Benedito Silva estas imitinda ekzemplo. Li memlernis la lingvon kaj fariĝis referenco en sia urbo. Lia unua kontakto kun la lingvo estis en 1942 per la libreto “Primeiro Manual de Esperanto” (Unua Lernolibro de Esperanto), kiun li gajnis de S-ro Euclides Ferreira, funkciulo de la lernejo “João Nogueira”, en la urbo Cravinhos. De tiu urbo Prof. Benedito Silva translokiĝis al Ribeirão Preto, kie li intensigis sian agadon por Esperanto.

En 1950 li aliĝis al BEL kaj UEA kaj komencis korespondi kun la karmemora Prof. Ismael Gomes Braga, nomo kiu forte altiris al si la admiron kaj respekton de la esperantistoj, ne nur en nia lando, sed ankaŭ el eksterlando.

En Ribeirão Preto li inaŭguris kurson kun ĉirkaŭ kvindek entuziasmaj gelernantoj.

En 1953 li translokiĝis al «Votuporanga», kie li instruis Esperanton al granda nombro da personoj.

En l954 li kontaktiĝis kun la religia organizaĵo «Oomoto», fondita en 1892 en Japanio, kiu en 1923 adoptis Esperanton kiel unu el siaj lingvoj, flanke de la japana kaj la angla.

La 4an de Januaro 1955 li edziĝis al Maria Stella, kiu eklernis Esperanton kaj sindone kaj pacience helpas lin en la disvastigado de la lingvo.

En 1956 aperis lia unua kontribuaĵo al la revuo Oomoto, artikolo kiu poste inspiris al li verki la libron ‘’Infanoj de la Atombobo’’. En la sekvaj jaroj aperis multaj artikoloj kaj rakontoj el lia plumo.

En 1957 li kaj lia edzino partoprenis en la 15-a Brazila Kongreso de Esperanto okazinta en Niterói de la 14-a ĝis la 21-a de Julio de tiu jaro. Tiu kongreso koincidis kun la 50-jara Jubileo de Brazila Esperanto-Ligo kaj li havis oportunon kontaktiĝi kun la plej eminentaj brazilaj esperantistoj.

1960 - Ekde tiu jaro ĝis 1964 li kontribuis, per artikoloj, al lasemajna gazeto «Oeste Paulista», en Votuporanga-SP.

En 1965 li translokiĝis al ‘’Monte Aprazível’’, kie lia laboro por Esperanto estis fruktoriĉa. En tiu sama jaro li gvidis E-kurson ĉe ‘’Instituto Espírita Nosso Lar» kun ĉirkaŭ 60 lernantoj.

En 1966 li kaj lia edzino partoprenis en la Unua Brazila Kongreso de Esperanto-Lernantoj, en ‘’Uberlândia-MG’’.

En 1970 kune kun la edzino Prof. Benedito Silva partoprenis en la 5-a Brazila Esperanto-Seminario okazinta de la 23-a ĝis la 26-a de Julio en ‘’Belo Horizonte-MG’’.

En 1971, la 27-an de Aprilo, li prelegis pri spiritisma libro en Esperanto, ĉe “Centro Espírita Emmanuel” en “Votuporanga”.

En 1972, kun la helpo de esperantistoj el pluraj landoj, li komencis du kolektojn: la unua el abocolibro en pli ol 70 lingvoj, inkluzive de 14 brazilaj indiĝenaj; kaj la dua el tradukoj de la mondfama libro “Le Petit Prince” (La Eta Princo), de la fama franca verkisto Antoine de Saint-Exupery.

En 1974 lanĉo de lia traduko de la romano “Iracema”, de José de Alencar, okazinta kadre de la 9-a Brazila Esperanto-Seminario, en Fortaleza, de la 21-a ĝis la 26-a de Julio.

En 1975, kune kun la edzino, Prof. Benedito Silva partoprenis en la nomata “Semana Euclidiana”, en “São José do Rio Pardo”, omage al “Euclides da Cunha”, fama aŭtoro de la verko “Os Sertões”. Tiam oni aŭdis prelegojn de instruistoj, universitataj profesoroj kaj verkistoj.

En 1976 Brazila Spiritisma Federacio eldonis lian tradukon “Filigranoj el Lumo”, diktita de la spirito Rabindranah Tagore, psikografiita de la mediumo Divaldo Pereira Franco. En 1977 aperis, el la sama eldonejo, lia traduko “La Konsolanto”, kiun la spirito Emmanuel diktis al la mediumo Francisco Candido Xavier.

En 1978, de la 17-a ĝis la 22-a de Julio, li partoprenis, en “Marilia-SP”, en la Latinamerika Kongreso de Esperanto, organizita de la vigla kaj kompetenta samideano Prof. Wilson Ferreira Martins.

En 1979, kune kun la edzino, li partoprenis en la 14-a Brazila Esperanto-Seminario, okazinta de la 19-a ĝis la 22-a de Julio en “Uberaba-MG”.

En 1981, kune kun la edzino kaj filino, li partoprenis en la Universala Kongreso de Esperanto okazinta en “Brasília-DF”. En la sama jaro eldoniĝis la esperanta traduko de “La Ĉielo kaj la Infero“, de Allan Kardec, kies tradukon li faris partnere kun S-ro Allan Kardec Afonso Costa, el “Belo Horizonte-MG“.

En 1982 li gvidis la unuan kurson al la Oomoto-anoj en “São José do Rio Preto-SP“. La 4-an de Aŭgusto de la sama jaro li partoprenis en ferma solenaĵo de E-kurso, gvidita de S-ro Valdemir Moreira, en la urbo “Promissão-SP“, de kies lernantoj Prof. Benedito Silva estis la patrono.

En 1983 li vizitis Kameoka (Japanio), okaze de la 60-Jara Jubileo de la enkonduko de Esperanto en Oomoto. Tiuokaze li faris salutparoladon kaj poste prelegojn en lokaj E-grupoj, dum tri semajnoj.

En 1984, kune kun junaj esperantistoj el São José do Rio Preto, li partoprenis en la 6-a Kongreso de Brazila Esperantista Junulara Organizo, en “Promissão-SP”. En la sama jaro, Prof. Valdemir Moreira, fondis Rio Preto Esperanto-Klubon, kiu bedaŭrinde mallonge daŭris.

Ankoraŭ en 1984, de 12-a ĝis la 15-a de Julio, okazis la 20-a Brazila Kongreso de Esperanto, en Campinas, dum kies solena malfermo Prof. Benedito Silva estis la ĉefparolanto.

En 1994 aperis lia traduko “Kie La Penso”, verkita de la Oomota pensulo Hidemaru Deguchi.

En 1997, el la eldonejo Fonto, aperis lia traduko de la teatraĵo “La Vulpo kaj la Vinberoj”, de la brazila verkisto Guilherme Figueiredo. En la sama jaro, Federacia Universitato de Ceará lanĉis la duan eldonon de la traduko de la romano “Iracema”, de José de Alencar.

En 1998 Prof. Benedito Silva prelegis en la urbo “Mirassol-SP”.

En 1999 eldoniĝas lia traduko “Diaj Revelacioj” de Nao Deguchi.

En 2000 invitita de Prof. Antonio Carlos Navarro, li ĉeestis la solenan malfermon de E-kurso ĉe “Centro Espírita Amélia Rodrigues”, kun ĉirkaŭ 40 lernantoj.

En 2002 Prof. Antonio Carlos Navarro, pro la sukceso de la antaŭa jaro, gvidis alian E-kurson ĉe “Centro Espírita Francisco Cândido Xavier”, en ”São José do Rio Preto-SP”.


Veja este artigo em português.

  • sao_jose_do_rio_preto_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 17:18
  • de zehanonimo