sao_jose_dos_campos_eo

São José dos Campos

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

La unua informo pri Esperanto-Movado datiĝas de la jaro 1959, kiam la esperantisto el Taubaté, Juvenal Tavares da Silva, ricevis inviton por starigi E-kurson en la urbo; akceptinte la inviton li instruis dum kvar monatoj, post kies periodo liaj ekslernantoj Miguel Rodrigues, Alcyr Guedes de Almeida, Sebastião de Souza, Onésia Lima, Geraldo Alves kaj Francisca Rodrigues, du monatoj poste, fondis “Verda Stelo Esperanto-Societo” kaj tiamaniere, Juvenal kune kun siaj ekslernantoj fariĝis pioniroj de E-Movado en la prospera urbo de la Sudparaiba Valo.

La grupo, sub la gvido de Miguel Rodrigues, multe disvastigis Esperanton ĝis kiam en 1981 li forpasis.

Kvankam la forpaso de Miguel Rodrigues estis granda perdo por la E-Movado en São José dos Campos, la semoj ĵetitaj de li kaj liaj kunuloj ĝermis kaj la sekvantan jaron ili ekkomencis fruktodoni.

La 8-a E-Renkontiĝo de laŜtato San-Paŭlo okazis en São José dos Campos, de la 29-a ĝis la 30-a de Majo 1982. Ĉetable de la solena malfermo estis Carlos Augusto Siqueira da Cunha, prezidanto de Brazila Konsilantaro de Esperanto; Francisco de Souza Almada, honora prezidanto de la sama Konsilantaro; Allan Romero, reprezentanto de Brazila Esperanto-Ligo; Elvira Fontes, prezidanto de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo; kaj Walter Francini, oficiala oratoro de la renkontiĝo.

La urboj kiuj sendis reprezentantojn estis Rio de Janeiro, Petrópolis, Niterói, São Paulo, Mogi das Cruzes, Bauru, Sorocaba, Taubaté, Salto, Tapiraí, Caçapava, Tremembé, Promissão kaj Campinas.

Esperanta Klubo Zamenhof, el São Miguel Paulista, kunlaboris per prezentado de belaj esperantaj kanzonoj fare de la ensemblo “Crisol” kun partopreno de dek kvin gejunuloj. Alia ensemblo, de la “Domo de la Infanoj el Caçapava”, kun dek kvin knabinoj sub la gvido de fratino Silvia, kantadis belajn tradiciajn infanajn kanzonojn.

La programo estis altnivela, kun partopreno de la jenaj eminentaj prelegantoj: Federacia Deputito Freitas Nobre (Leĝaro kaj Esperanto); Profesoro Oswaldo Sangiorgi (Esperanto kaj Komunikado); Manoel Blaz Garcia (La E-Movado en Brazilo kaj en la Mondo); Marija Pozder Almada (La Centjariĝo de Esperanto); Euclydes Giraldis de Carvalho (Esperanto en la Lernejoj); krom Walter Francini, Euclides Carneiro da Silva kaj Paulo Sergio Viana. La kongresejo estis en la kinteatro “Benedito Alves da Silveira” kaj la patrono estis la urbestro de São José dos Campos, Joaquim Ferreira Bevilacqua.

Lastatempe la loka movado gajnis novajn fortojn; tiel, sub la aŭspicioj de Verda Lumo Esperanto-Grupo, de São José dos Campos, la 18-an de Februaro 2001 okazis la 43-a E-Renkontiĝo de Sudparaiba Valo kun la partopreno de sepdek unu esperantistoj de la jenaj urboj: São Paulo, Campinas, Taubaté, Lorena, Caçapava, Campos do Jordão kaj Rondonópolis. Prezidis la eventon Alcyr Guedes de Almeida, helpata de Paulo Sergio Viana. Elstara punkto de la evento estis la reinaŭguro de la monumento omaĝe al D-ro Zamenhof, kiam paroladis D-ro Alcyr Guedes de Almeida, la urba konsilanto Aloísio Petiti kaj Osvaldo Pires de Holanda, tiama prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo. Pri la sukceso de la eventomeritas aplaŭdon la laboro realigita de entuziasmaj junuloj Carlos Pimenta kaj Silvio Cavalcanti.


Veja este artigo em português.

  • sao_jose_dos_campos_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 17:13
  • de 127.0.0.1