sao_luis_eo

São Luís

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Informo pri la E-movado en Ŝtato Maranhão aperas en la raporto do Dr. Milton Serra, de la urbo Lorena, SP, kie li mencias, ke Oswaldo de Freitas, kiu en 1943 loĝis en São Luís, fondis São Luís Esperanto-Klubo. Poste li translokiĝis al Lorena, SP.

Notico aperinta en “Brazila Esperantisto”, de Julio/Septembro 1948, sciigas, ke “Maranhão Esperantista”, oficiala organo de São Luís Esperanto-Klubo, en la ŝtata ĉefurbo São Luís, ekpublikiĝis la 14-an de Julio. La direktoro estis Oziel R. Carneiro; sekretario, Paulo Amorim Cardoso; kaj redaktoro, Olimpio R. Fialho. La notico informas ankaŭ pri la funkciado de tri esperantaj kursoj.

“Brazila Esperantisto”, de Septembro/Oktobro 1951, anoncas la fondiĝon de du E-Asocioj en la ĉefurbo “São Luís”:

“Associação Maranhense de Esperanto”, kies estraro estis: Prezidanto, D-ro João Brito Jorge; 1-a Vicprezidanto, D-ro Olímpio Ribeiro Fialho; 2-a Vicprezidanto, Leŭtenanto Juvenal Nascimento de Araújo; 1-a Sekretario, F-ino Ipatia Damasceno Ferreira; 2-a Sekretario, Fernando da Costa Coelho; 1-a Kasisto, Éder Santos; 2-a Kasisto, Mariano Ferreira Braga; Bibliotekisto, Paulo Kruger de Oliveira. Kiel Patronon la asocio elektis la karmemoran samideanon A Couto Fernandes kaj kiel Honoran Prezidanton, S-ro Plácido José Camões.

“Sankta Ludoviko Esperanto Klubo”, kies estraro estis: Honora Prezidanto, D-ro Francisco Montelo; Prezidanto, D-ro Olímpio Ribeiro Fialho, 1-a Vicprezidanto, Leŭtenanto Juvenal Nascimento de Araújo; 2-a Vicprezidanto, Prof. José Rego; 1-a Sekretario, F-ino Violeta Serra; 2-a Sekretario, F-ino Petronílha de Lima Fialho; 1-a Kasisto, João B. G. Carvalho; 2-a Kasisto, Sanson Alhadef; Bibliotekisto, Prof-ino Luzia D. L. Moreira. La patrono de la klubo estis S-ro Domingos de Castro Perdigão.

Laŭ informo aperinta en la bulteno “Esperanto Notícias”, de Januaro/Februaro 1988, Maranhão Esperanto-Asocio okazigis en São Luís, de la 15-a ĝis la 19-a de Decembro 1987, la 1-an Amazonian Renkontiĝon de Esperanto, sub la temo: La Amazonia Kulturo kaj la Instruo de Esperanto.

La renkontiĝo okazis en la aŭlo de la Federacia Universitato de Maranhão; kaj la alta protektanto de la evento estis la urbestrino de São Luís, S-ino Gardênia Ribeiro Gonçalves.

“Esperanto Notícias”, de Marto/Aprilo 1988, anoncas, ke la ĵurnalo “O Estado do Maranhão”, eldonita en São Luís, periode aperigas artikolojn de Gilson Villas Boas Passos, pri Esperanto.


Veja esta página em português.

  • sao_luis_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:28
  • de 127.0.0.1