sao_paulo_eo

São Paulo (ŝtato kaj ĉefurbo)

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Tri gravaj fontoj de informopri E-Movado en São Paulo estas: la tezo prezentita de Kolonelo Cândido Bravo, iama prezidanto de SPEK – São Paulo Esperanta Klubo, okaze de la 15-a Brazila Kongreso de Esperanto okazinta en Niterói – RJ, en 1957; la Analoj de EASP, eldonita de Gilbert René Ledon por Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, en 1997; kaj “Esperanto Notícias”, de Majoro Gilberto A. Silva Velho, el Caçapava – SP.

Unu el la plej gravaj informoj prezentitaj de Cândido Bravo diras, ke la unua E-Grupo fondita en Brazilo estis en la urbo Campinas – SP, la 17-an de Marto 1906. La pioniraj fondintoj estis Johano Keating kaj Tobias Rabelo Leite, respektive prezidanto kaj vicprezidanto de la tiama Grupo Esperantista Suda Stelaro.

Poste, Cândido Bravo mencias la fondon de Esperanto-Federacio de San-Paŭlo en la 15-a de Decembro 1948 kun la celo arigi ĉiujn E-Grupojn de la Ŝtato, sed la celo de la federacio estis malbonkomprenata kaj eĉ konfliktis kun Brazila Esperanto-Ligo, kaj, kvar jaroj poste, Federacio rezignis ĝiajn aktivecojn kaj kun ĝi preskaŭ malaperis São Paulo Esperanto-Klubo, unu el la plej antikvaj esperantaj grupoj en Brazilo.

De la verko de Kolonelo Cândido Bravo elstaras la oficialigo de la instruado de Esperanto en la komunumo de San-Paŭlo, laŭ leĝo 3580, de la 29-a de Majo 1957, sankciita de la urbestro Adhemar de Barros, simpatianto de E-movado. La Komunuma Kurso, sub la gvido de la Sekretariejo pri Edukado kaj Kulturo, funkciis en la strato José Bonifácio, 24 – 3-a etaĝo, ĝis la fino de la mandato de la urbestro Adhemar de Barros, kio preskaŭ koincidis kun la subita forpaso de Cândido Bravo, la 5-an de Marto 1960.

La 11-an de Junio 1961, la nova urbestro, Francisco Prestes Maia, per Dekreto n-ro 5180 nuligas la municipan E-kurson.

São Paulo Esperanta Klubo estis fondita de Oswaldo Leite de Moraes, la 29-an de Marto 1937, kun la jena membraro kaj estraro: Alcindo Brito, Oswaldo Leite de Moraes, Fanny Luisa Dupré, Azália Machado Dias, Rafaela Câncer, Ermínia Scatena kaj Mathilde Cordes Berreta.

La oficiala registro de la Klubo okazis nur la 19-an de Julio 1945. Oswaldo Leite de Moraes restis kiel ĉefa aganto de 1937 ĝis 1952.

Kvankam en la “Analoj” (paĝo 10-a) oni legas, ke “EASP estis agnoskita kiel asocio de publika utileco laŭ Ŝtata Leĝo n-ro 10153, de la 28-a de Junio 1968, kaj Municipa Dekreto n-ro 9284, de la 30-a de Januaro 1971”; kurioze oni ne trovas en la “Analoj” la ŝanĝon de San-Paŭlo Esperanta Klubo al Esperanto-Asocio de San-Paŭlo.

Ekde la fondiĝo de SPEK la disvastigo de Esperanto en San-Paŭlo ne ĉesis, kaj eĉ antaŭ la fondiĝo de EASP oni scias, ke la 2-a Brazila Kongreso de Esperanto okazis en San-Paŭlo. Pri tiu evento ĝis nun oni ne trovis pli detalajn informojn.

En 1947, la 11-a Brazila Kongreso de Esperanto okazis en San-Paŭlo kun aliĝo de 463 personoj el dek du ŝtatoj de la federacio; la Organiza Komitato estis: Prezidanto, Alcindo Brito; Ĝenerala Sekretario, Oswaldo Leite de Moraes; 1-a Sekretario, René Ventura Salles; 2-a Sekretario, Geraldo de Azevedo; 3-a Sekretario, Amélia Levy; kaj Kasisto, Azália Machado Dias. Ĉar la prezidanto Alcindo Brito, antaŭ la kongreso, pro persona motivo lasis la postenon, Chiquinha Rodrigues bonvole akceptis ĝin; ŝi estis tre konata kaj influa persono, kvankam ŝi ne parolis Esperanton ŝi sukcesis apogon de oficialaj instancoj kaj eĉ IBGE – Instituto Brazila pri Geografio kaj Statistiko aliĝis al la evento kaj eldonis belan turisman broŝuron nomatan “Urbo San-Paŭlo”. La Polico disponigis tri busojn por ekskursoj al Santos kaj Campinas; la Poŝto instalis servon kun specialaj stampoj en la kongresejo; ĉe galerio Prestes Maia estis malfermita ekspozicio, kiu dum dudek du tagoj estis vizitata de proksimume 10.000 personoj.

Ĝi okazis de la 12-a ĝis la 17-a de Julio 1993 ĉe la Universitato Mackenzie, dank’al la kunlaboro de Genildo Martins Coelho, dediĉa esperantisto kaj profesoro pri Fiziko en la universitato. La Organiza Komitato konsistis el la jenaj personoj: Gilbert René Ledon, Prezidanto; Symilde Schenk Ledon, Sekretario; kaj José Martins Coelho, Kasisto.

La kongreso estis vere impona kaj en ĝi enskribiĝis 700 personoj el 20 ŝtatoj kaj 5 landoj. Inter la eksterlandanoj indas mencii la ĉeeston de la esperantisto, urbestro de Kaŭnas – Litovio kaj de la pola vickonsulo Leszek Kowalski. Krom dekoj da gazetoj, raportis pri la kongreso ankaŭ la revuo “Esperanto” de la oktobra monato; radiostacio “Bandeirantes”, de San-Paŭlo, elsendis intervjuon dum 30 minutoj pri Esperanto.

Prof-ro José Passini, rektoro de la Federacia Universitato de Juiz de Fora –MG, gvidis la debaton pri la kongresa temo “Homaj Manifestiĝoj Rilataj al Esperanto”.

Atilio Orellana Rojas, el Argentino, gvidis Cseh-Kurson kun la partopreno de 30 lernantoj.

70 infanoj, inter ili 50 skoltoj, ludis, kantis kaj multe aktivis sub la kunordigo de Denise Vaz Bruno, fondinto de SINI (Semado Inter Niaj Infanoj).

Por taksi la eventon sufiĉas la atesto de personoj alkutimiĝintaj partopreni en universalaj kongresoj, kiuj asertis, ke tiu ĉi atingis la saman nivelon.

En 1964 Adolfo Muniz Furtado estis elektita prezidanto de EASP kaj al li oni ŝuldas la aĉeton de la unua propra sidejo ĉe avenuo Senador Queirós, 279, 5-a etaĝo, salono kun 28m² je la prezo de du milionoj da kruzejroj. Ĉar la spaco tago post tago fariĝis pli malgranda, Adolfo batalis kaj sukcesis aĉeti la duan ĉambron en la sama konstruaĵo pligrandigante tiel la sidejon; lia revo estas sukcesi altiri 1.000 lernantojn.

La 26-an de Majo 1967 la ĉambroj de la sidejo estas finpagitaj. La 2-an de Decembro de tiu sama jaro, okaze de ĝenerala asembleo, Adolfo Muniz Furtado transdonis la prezidantecon al Horacio Pereira dos Santos kaj iĝas “Bonfaranta Membro” de EASP, honore kaj omaĝe al la granda laboro farita de li.

Adolfo Muniz Furtado ne estas la nura membro, kiu multe influis la iradon de EASP, laŭ serioza agnosko de Gilbert René Ledon, aperinta ĉe Analoj de EASP. En alfabeta ordo kun resuma biografio, la nomoj de la jenaj personoj: Adolfo Muniz Furtado, Alcindo Brito, Arnaldo Vianna, Astrogilda Guerrini, Azalia Machado Dias, Cândido Bravo, Darcy Pedroso Machado Gaia, Deodato de França Mello, Elvira Fontes, Eurico Antônio Ribeiro, Fanny Luiza Dupré, Francisca Martos, Francisco de Souza Almada, Geraldo Rodrigues Soeira, Gilberto Aquino da Silva Velho, Gilbert René Ledon, Horacio Pereira dos Sannter la esperantaj aktivecoj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, elstaras la Ŝtataj Renkontiĝoj, kies listo estas la jena:

  1. 3/4 Dec 1977 Bauru-SP
  2. 7 Okt 1978 Sorocaba-SP
  3. 26 Nov 1978 São Carlos-SP
  4. 17/18 Mar 1979 Promissão-SP
  5. 25/26 Aug 1979 Rio Claro-SP
  6. 22/23 Nov 1980 Piracicaba-SP
  7. 1/3 Maj 1981 Campinas-SP
  8. 29/30 Maj 1982 São José dos Campos-SP
  9. 21/22 Maj 1983 Jundiaí-SP
  10. 10/12 Okt 1987 Franca-SP
  11. 18 Okt 1988 Sorocaba-SP
  12. 20/21 Maj 1989 Santos-SP
  13. 7/9 Okt 1989 Promissão-SP
  14. 2/4 Nov 1990 Andradina-SP
  15. 15/17 Nov 1991 Ribeirão Preto-SP
  16. 31 Okt gis 2 Nov 1992 Campinas-SP
  17. 26/27 Nov 1994 Lorena-SP
  18. 5/7 Apr 1996 Promissão-SP
  19. 28/30 Mar 1997 Sorocaba-SP
  20. 5/7 Sep 1998 Paulínia-SP
  21. 2/4 Apr 1999 Franca-SP
  22. 14/15 Okt 2000 Araraquara-SP
  23. 12/14 Okt 2001 Barra Bonita-SP
  24. 1/2 Nov 2003 Bauru-SP
  25. 13/15 Nov 2004 Leme-SP
  26. 5/6 Nov 2005 Araras-SP 1)

Inter la gravaj aferoj de EASP elstaras la apero de “La Lampiro” en 1959 sub la zorgo kaj redaktado de Darcy Pedroso Machado Gaia, kiu gvidis ĝin ĝis kiam en 1973 li transdonis la taskon al Elvira Fontes, kiu redaktis ĝin ĝis 1983 kiam Symilde Schenk Ledon prenas sur sin ĝia redaktado ekde la numero 32-a. Symilde redaktis ĝin seninterrompe ĝis la n-ro 101-a kaj depost dek ok jaroj ŝi transdonas la taskon al José Roberto Tenório, kiu multe plibonigis la grafikan aspekton de la oficialaorgano de EASP, unu el la plej konataj kaj longdaŭraj brazilaj esperantaj revuoj.

Jaroj poste la aĉeto de la unua propra sidejo, en konstruaĵo ĉe avenuo Senador Queirós, 279, 5-a etaĝo, ĉambro 58, oni konstatis, ke la elspezoj de kunuzado kaj aliaj aferoj fariĝis neeltenebla, krome la administrejo de la konstruaĵo ne plu permesas aktivecojn post la sepa kaj duono vespere. Tiamaniere, dum eksterordinara asembleo okazinta la 22-an de Februaro 1975, sub la prezido de Deodato de França Melo, kaj sugesto de Elvira Fontes, oni decidis por la vendo de la sidejo kun 16 voĉoj por kaj 6 kontraŭ.

Por ne okazigi malprofiton al la esperantaj aktivecoj la estraro de EASP decidis lupreni salonon en domturo “Martinelli” ĉe avenuo São João, 1333, ĉambro 21, 2-a etaĝo, ĝis la aĉeto de nova domo, la 18-an de Septembro 1980, en strato Fáustolo, 124, kvartalo Lapa.

Post kelke da tempo la konstruaĵo bezonis reformon, realigita de Gilbert René Ledon, kiu malavare prenis sur sin la respondecon financan kaj teknikan. La reformita sidejo kun novaj ĉambroj estis inaŭgurita la 24-an de Aprilo 1988. La elspezo estis proksime je R$ 15.000,00 kaj fariĝis multe pli taŭga por la sociaj kaj instruaj aktivecoj.

Sub historia vidpunkto la aperigo de “Analoj de EASP” estas unu el la plej gravaj realigoj okazintaj dum la periodo 1937 – 1997. Kiam Osvaldo Pires de Holanda estis elektita prezidanto por la periodo 1994 – 1995, unu el siaj unuaj taskoj estis la starigo de komisiono kun la celo aperigi tiujn analojn.

La komisiitoj estis Aparecida de Lurdes de Lucas, Myriam Miralhes kaj Etevaldo de Souza Pereira, kiuj respondecis pri la serĉesploro ĝis la fino de tiu oficperiodo.

Gilbert René Ledon, inteligenta kaj sagaca homo, anstataŭis Osvaldo Pires de Holanda en la prezidanteco de EASP kaj, antaŭ konvinkaj argumentoj de la antaŭulo, komprenis la gravecon de la afero kaj prenis sur sin ĝian eldonon.

Sendube, inter la verkoj de Ledon favore al EASP, la “Analoj” estos la nura neniam forgesita ĉar dum ekzistos unu ekzemplero en iu ajn esperanta biblioteko, lia nomo estos ĉiam memorigata.

Inter ĉiuj esperantaj aktivecoj de EASP elstaras la konstantaj E-ursoj (baza, paroliga kaj supera), krom tio indas mencii dek kvin urbajn E-renkontiĝojn en la ĉefurbo San-Paŭlo kaj dudek tri en diversaj urboj de la ŝtato San-Paŭlo (1976 – 2001).

Brajlo-Departemento de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo estis iniciato de S-ino Márcia Soares de Castro en 1988, post kiam ŝi partoprenis Brazilan Kongreson de Esperanto en 1987, en Rio de Janeiro, okaze de la Centjariĝo de Esperanto. Márcia konstatis la malfacilecon de la blinduloj lerni Esperanton, tiam ŝi decidis preni sur sin tiun taskon. Unue ŝi lernis la brajlan sistemon, kion ŝi scipovis post tri monatoj. Sinsekve ŝi komencis instrui, unue en Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, poste en Praia Grande - SP, al kies urbo ŝi translokiĝis.

La 14-an kaj 15-an de Decembro 2001 ŝi okazigis la unuan semajnfinan renkontiĝon por esperantistaj blinduloj, en la urbo “Bambuí - MG”, sub la temo “Kiel disvastigi Esperanton al blinduloj?”.

Ŝi organizis perkorespondan bazan E-kurson , senpage, kondiĉe, ke la lernanto, post la fino de la kurso, redonus la materialon al la instruistino por ke ĝi estu liverota al alia komencanto.

En 2006, la estraro de EASP por la oficperiodo 2006/2007 estas la jena: Prezidanto, Genildo Martins Coelho; Vicprezidanto, José Roberto Tenório; 1-a Sekretariino, Aparecida de Lurdes de Lucas, 2-a Sekretario, Marcos Zlóv Zlotovich, 1-a Kasisto, José Martins Coelho, 2-a Kasisto, Joel Afonso Francisco, Propaganda Direktorino, Milene Rinaldi; Konsilantaj Membroj: S-ro Marija Pozder Almada, Margarida Antônia de Jesus e Paula Cristina Medve Zulques


1)
Ekde tiu ĉi dato Esperanto Renkontiĝoj de Ŝtato São Paulo fariĝis Kongresoj de Esperanto de Ŝtato São Paulo.
  • sao_paulo_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 17:14
  • de 127.0.0.1