sao_sebastiao_do_cai_eo

São Sebastião do Caí

Verkis S-ro George Otto Vaske

“Post la emeritiĝo mi trovis oportunan terenon apud la urbo Caíkie mi loĝas ekde 1970. Mi tuj provis verdigi la municipon per portebla tolpanelo pri sintezo de la E-gramatiko.

E-pioniroj en urbeto Caí, laŭ mia scio, estis du: Valace Kruze kaj la hungaro Cvitko, ambaŭ iom flue parolis, sed malgraŭ miaj klopodoj restigi ilin fidelaj al nia nobla celo (mi donacis al ili abonon de la revuo El Popola Ĉinio), domaĝe ili kabeiĝis. Miaj argumentoj kaj kapablo revarbi forkurintojn ne sufiĉas. En la jaro 1972 kvin lernantoj finlernis bazan kurson gvidatan de mi, ĉar ili malaperis mi kredas ke estis perdita tempo de lernado. La gaŭĉa movado ankoraŭ atendas la fondon de Kaiurba Esperanto-Grupo”.


Veja este artigo em português.

  • sao_sebastiao_do_cai_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 17:25
  • de zehanonimo