sorocaba_eo

Sorocaba

Verkis S-ro Manoel Blaz Garcia.

En 1965 mi komencis Eelsendojn per “PRD-7 Rádio Clube de Sorocaba”, ĉiudimanĉe, dum tridek minutoj.

En la jaro 1950, pli malpli mi faris la unuajn kontaktojn kun esperantistoj en tiu urbo. Tiam estis grupo da samideanoj kunvenintaj ĉiusemajne en la sidejo de Sorokaba Spiritista Unuiĝo. Kaj invitita de la grupanoj Benedito Barbosa, Jorge Cordeiro kaj S. Toledo, kiuj tiutempe jam mempovis paroli la lingvon, mi estis akceptita por akompani la lecionojn, kondiĉe, ke mi havus tempon.

La instruo baziĝis en la metodoj: Esperanto sem Mestre (Lorenz), Esperanto em 20 Lições (H. Motta), Universala Esperanto-Metodo (D-ro Benson) kaj aliaj. Kelkaj lernantoj jam faradis la perkorespondan kurson de BEL. Sed, post kelke da tempo la grupo ĉesigis sian aktivecon. Nur restis S-ano Barbosa kaj mi.

Foje, konversacie kun S-ro João Câncio Pereira, nobla persono, tre helpema ĉe la filantropia medio, spiritisto, fidela amiko de Esperanto, oni rakontis al ni, ke en 1916, pli malpli, loĝis ĉi tie hispana esperantisto, kiu kredeble estus la unua diskoniganto de la lingvo de Zamenhof en Sorocaba.

Oni ne devas forgesi, ke João Câncio Pereira multe helpis nin en la unuaj jaroj depost la fondiĝo de nia Esperanto-Klubo. Dum kelkaj jaroj la sidejo de Sorokaba Esperanto Klubo restis ĉe mi. Poste ĝi instaliĝis, provizore kaj senpage, en ĉambro de Spiritisma Filantropia Societo Allan Kardec, ĉe strato Penha, 455, Poŝtkodo 18010-001.

Profesorino Olívia Catuzzo, en la Ŝtata Lernejo Antônio Padilha semis Esperanton, ame, dolĉe kaj longatempe inter siaj gelernantoj. Ŝi estis asociano de Kultura Kooperativo de Esperantistoj (Rio de Janeiro) kaj posedis multe da libroj kaj revuoj en Esperanto; multaj el la verkoj de SEK-biblioteko estis donacitaj de ŝi (ĉi-biblioteko jam ampleksas ĉirkaŭ 600 verkojn).

Alia granda disvastiganto de Esperanto en nia urbo estis la leŭtenanto Antônio José Alves, ne nur en la SEK-estraro, sed sammaniere ĉe la soldatoj de la loka Fajrobrigado. Ankaŭ Prof-o Carlos Matos multe laboris por la afero kaj eĉ organizis E-kurson en protestanta preĝejo. En 1957 ni gvidis elementan E-kurson en sidejo de Legio de Bona Volo (LBV).

La familio de Gentil Prestes, S-inoj Isolina kaj Maria Ilza Prestes estis dum longa tempo subtenanta nian E-klubon. Estis same rimarkindaj batalantoj ĉe nia E-movado: Silvestre Bego, José Carlos Dorini Ramos, Manuel T. Garibaldi, Ivan Batista Nogueira kaj Daniel A. Giroto, speciale dum la preparo de la klubo-statuto.

La fondo de Sorokaba Esperanto Klubo (SEK) okazis en la 21-a de Majo 1967. Antaŭ du jaroj (1965) en Majo ni festas la 2-jaran datrevenon de nia ĉiusemajna radio-programo, kiu atingis fruktodonan sukceson.

La plej grava celo de la E-elsendoj estas informi kaj disvastigi en nia regiono la Lingvon Internacian radie. En la unuaj tempoj, la sola parolanto estis Manoel Blaz Garcia. Poste ni ricevis kunlaboron kaj bonegan helpon de la amikoj (parolistoj) Eliseu Pereira, Antônio Almagro, Loredana Trevisan, Maria Ilza kaj Silvestre Bego kaj aliaj.

La radio-programo sukcesis la daŭron de 60 minutoj, kaj la prezentado okazis tiam ĉiudimanĉe, de la 9-a ĝis la 10-a horo vespere, sub la nomo de “Sintezo de Esperanto – Lingvo Internacia”.

En 1977, aniĝis al SEK aliaj lernantoj kaj kuraĝaj semistoj por la esperantista idealo, nome: Afonso Celso de Oliveira, Kantilia de Barros, Eluizio Bueno Rodrigues kaj Ângela B. Del Antônio. Kun la alveno de tiuj agemaj samideanoj, loka E-movado gajnis ja notindan kreskadon: SEK komencis eldoni sian organon “Interna Informilo”, dulingve; nia biblioteko akiris riĉan kvanton da verkoj (vortaroj, metodoj, gramatikoj, kursoj en sondiskoj kaj surbendigitaj por la radio-programo); oni abonis gazetojn, ĵurnalojn el diversaj landoj. E-kursoj estis malfermataj en la sidejo.

La nomo de nia radio-programo estis ŝanĝita al “Klubo de Esperanto” kaj novaj parolantoj sin prezentis. La klubo komencis havi pli aktivan partoprenon en eventoj. Pluraj sorokabanoj partoprenis en la Tutamerika Kongreso de Esperanto en Marilia; poste (en 1981) en la 66-a UK en Braziljo, kaj ekde tiu tempo en preskaŭ ĉiuj naciaj, ŝtataj kaj regionaj eventoj.

La ĉitieaj ĵurnaloj, precipe “Diário de Sorocaba” kaj “Cruzeiro do Sul” ofte anoncas niajn E-eventojn, kursojn kaj novaĵojn.

En la sidejo de Sorokaba Kabineto por Legado, ni jam realigis kun sukceso paroladojn kaj ekspoziciojn de Esperanto. Ankaŭ ĉe la sidejo de ACM (Associação Cris


Veja este artigo em português.

  • sorocaba_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/06 20:44
  • de zehanonimo