torres_eo

Torres

Verkis Inĝ-roj Alberto Flores kaj Ivo Sanguinetti.

Gaŭĉa Esperanto-Asocio (GEA) ĉiam klopodis disvastigi Esperanton en la interno de Sud-Riogrando. Tiel ĝi procedis rilate al la urboj Pelotas, Rio Grande, Torres, ktp., kie oni realigis bazajn kursojn de Esperanto kaj rapidajn kursojn semajnfine sub la gvido de instruistoj de GEA.

En Torres, dank’al klopodoj de Osvaldo Rodrigues Camargo kaj edzino Lea F. Camargo, diversaj eventoj koncerne al Esperanto estis okazigitaj.

En la 4-a de Aprilo 1998, ĉe “Clube Atlântico Caça e Pesca”, la instruistoj César Dornelles Soares kaj Reinaldo Zaghetto prezentis prelegon pri la Internacia Lingvo, kun la ĉeesto de proksimume 70 personoj.

La 7-an de Junio 1998 profesoro César okazigis progresigan kurson en la Lernejo Jorge Lacerda.

La 15-an de Decembro de la sama jaro estis fondita Torres Esperanto-Rondo (TERO). Ĉiusemajne la esperantista grupo kunvenas dum unu horo kaj duono por praktiki la lingvon, kun la konstanta ĉeesto de gesamideanoj Osvaldo Camargo (prezidanto), Lea F. Camargo, Charlene da Silveira Dalberto, Ennio Ferreira Porto, João França Lopes kaj Manoel Ramos Nogueira.


Veja este artigo em português.

  • torres_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 17:25
  • de 127.0.0.1