valenca_eo

Valença

Verkis en la portugala S-ro Rogério de Freitas kaj esperantigis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

  • En la jaro 1913 la gazeto “Aurora” aperigis artikolon pri Esperanto kaj E-movado, kaj en 1917, sub la titolo “La Liberigito”, la sama gazeto aperigis artikolon pri la forpaso de D-ro Zamenhof.
  • Laŭ amaso da informoj senditaj de samideano Rogério de Freitas, el la urbo “Valença”, en la komenco de la jaro 1974, la geinstruistoj Augusto Marques de Freitas kaj Elma do Nascimento starigis E-kurson, sabate, ĉe spiritisma domo de Valença. Aliĝis dudek lernantoj; la instruisto estis Jair Salles kaj Elma do Nascimento, de Kultura Kooperativo deEsperantistoj, el Rio de Janeiro. Alvenis al la fino de la kurso sep lernantoj.

seminario.jpg

X Brazila Seminario
  • En 1975 simila kurso okazis kun la partopreno de tridek lernantoj. Dekdu alvenis al la fino de la kurso. En tiu sama jaro D-ro Braz Cosenza sugestis la realigon de la Deka Brazila Seminario en Valença, kiu okazis de la 10-a ĝis la 13-a de Julio 1975, kune kun la Filozofia Fakultato de Sciencoj kaj Beletroj de Valença.

busto.jpg

  • En ĝi partoprenis 140 brazilaj esperantistoj krom partoprenantoj de Argentino, Ĉilio kaj Urugvajo. La apogeo de la evento estis la inaŭguro de la busto de D-ro Zamenhof ĉe Placo «XV de Novembro», en la urbocentro de Valença, kun la partopreno de la prezidanto de la Beletra Akademio, la urbestro, ĵurnalistoj, skoltistoj, krom la esperantistoj. Poste, okazis kunfratiga tagmanĝo en la klubo «Valenciano».
  • La Deka Brazila Seminario de Esperanto, aŭspiciita de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, similis al brazilaj kongresoj de BEL, kiu antaŭ longe ne realigis ilin. Eventoj de la Seminario: Bunta filmo pri FIAT parolata en Esperanto; prezentado de teatraĵo; meso en la ĉefpreĝejo de la urbo; livero de atestoj al la lernantoj pere de la instruisto Amarílio Carvalho; inaŭguro de la busto de D-ro Zamenhof; kaj kunfratiga tagmanĝo en «Clube Valenciano».

  • En 1976 kaj 1977 okazis kelkaj elementaj E-kursoj.
  • La 17-an de Oktobro 1984 oficiala livero de diplomoj al kursfinintoj de pli ol unu E-kurso ĉe «FAFIVA» - Filozofia Fakultato de Valença. La kurso daŭris ses monatoj kaj la instruisto estis inĝeniero Vicente Paulo Werneck, estrarano de «Volta Redonda Esperanto-Klubo».
  • La 29-an de Septembro 1985 esperanta ekspozicio enhavanta pli ol 800 poŝtkartojn ricevitajn el pluraj landoj, pere de la esperantistino Virgínia Soares, el Valença. La ekspozicio okazis ĉe “CEV” paralele al prelego de la verkisto Celso Martins, el Rio de Janeiro.
  • 1987 - baza kurso ĉe “CEV”, sabate, dum kvar monatoj.
  • 1988 - prelego, pere de volontulo, pri “Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia” ĉe “FAFIVA”; kaj baza kurso de Esperanto ĉe “Grêmio Espírita de Beneficência”, en “Barra do Piraí”, sabate, dum tri monatoj.
  • La 18-an de Marto 1990, 3-a Esperanta Ekspozicio realigita kune kun prelego de S-ro Augusto Marquesde Freitas, en “Rio das Flores”.
  • La 17-an de Aprilo 1994, 4-a Esperanta Ekspozicio enhavanta pli ol 800 poŝtkartojn, el pluraj landoj, de la samideanino Virgínia Soares. Samtempe okazis esperanta prelego de Prof-ro José Passini, el Belo Horizonte - MG.
  • La 7-an de Decembro 1997, krom E-ekspozicion, la esperantistoj el Valença ankaŭ okazigis, en “Rio das Flores”, E-prelegojn pere de la jenaj samideanoj: Givanildo Ramos Costa, Luís Alberto Coelho kaj Marcos Vinícius Telles. En la okazaĵo estis prezentita la teatraĵo “La Kvin Dronintoj”, de Prof-ro Sylla Chaves.
  • 2002 - 11 de Majo - Esperanta Budo de Valença

  • 2003 - 17 kaj 18 de Majo - Okazis 15-a Sxtata Esperanto Renkontigxo - RJ


La Riparado de la Busto de Zamenhof en Valença
  • 2009 - 11 kaj 12 de Julio - La busto de Zamenhof en Valença riparitas danke al laboro kaj organizado de Evandro Freitas.


Veja este artigo em português.—-

  • valenca_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2009/09/17 19:04
  • de avellar