vicosa_do_ceara_eo

Viçosa (CE)

Verkita de D-ro Olintho Franklin Gadelha.

Viçosa Esperanto-Klubo komencis sian movadon pri Esperanto en 1998. VEK ne havis regulan funkciadon, post sia fondiĝo kaj konstanta aktiveco, haltis iom da tempo, sed ĝiaj aktivecoj rekomencis en 2002.

La 2-a Cearaa Esperanto-Renkontiĝo okazis dum la periodo de la 30-a de Oktobro ĝis la 1-a de Novembro 1998, en la hotelo “Complexo de Lazer Rios”, en “Viçosa do Ceará”. Partoprenis en tiu evento esperantistoj el Ceará kaj Piauí. Ĝia temo estis “Strategioj por nterlandiĝo de la Studado de Esperanto en la Ŝtato Ceará”.

Ĉiam, je la sabatoj, okazadis lecionoj de Esperanto en la jura salono de la Forumo “Supera Juĝistino Águeda Passos Rodrigues Martins”. La lecionojn instruadis la profesoroj Paulo Amorim Cardoso kaj D-ro Olintho Franklin Gadelha. Post iom da tempo sen instruado, la lecionoj rekomenciĝis en 2002, jam en propra sidejo en la strato Antônio Feliciano, 937, ĉe la Komerca Centro Adélia Xavier; VEK denove starigis bazajn E-kursojn.

Instruistino Conceição Moura instruadis Esperanton al infanoj inter 7 kaj 12 jaraĝaj, de la kvara kaj duono ĝis la kvina kaj duono, en la strato Prefeito Antônio Gomes, 120, urbocentro. Post la lecionoj al la infanoj oni servadis bongustajn glaciaĵojn.

“Cearaa Samideano” estas trimonata oficiala bulteno de CEA (Ceará Esperanto-Asocio) kaj ekde ĝia unua eldono kalkulis je la kunlaboro de la estraro de VEK en la redaktora laboro.

VEK subtenas konstantajn E-kursojn en urbaj kaj ŝtataj lernejoj. La lecionoj okazas sabate kaj por ĉiu lernejo estas unu responda monitoro.

La sesmonata informilo VEK estas la oficiala bulteno de la esperantista movado de Viçosa de Ceará,. La lanĉo de la informilo okazis en 2003. Ĝia elektronika adreso estas vicosaesperanto ĈE bol.com.br


Veja este artigo em português.

  • vicosa_do_ceara_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/04 22:56
  • de 127.0.0.1