Historio: » macapa_eo
Macapá
Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.
Laŭ informo aperinta en "Esperanto Notícias", de Januaro/Februaro 1988, dank’al la 1-a E-Renkontiĝo okazinta en São Luiz en 1987, kun la partopreno de kvindek du reprezentantoj de societoj de la Amazonia Regiono, Ramiro B. de Castro, de Esperantista Klubo Zamenhof el la ĉefurbo Belém, PA, ricevis inviton de Esperanto-Asocio de Amapá por gvidi E-kurson en la urbo. Li bonvole akceptis la inviton kaj gvidis intensivan kurson, de la 23-a ĝis la 28-a de Novembro 1987. Partoprenis en la kurso tridek du lernantoj. Ĝi okazis en la Ïtata Sekretariejo de Administrado kaj meritis ampleksan disvastigon per la ĵurnaloj kaj televidkanaloj de Macapá.
Veja este artigo em português.