Historio: » translokigxo_de_bel
Historio de la translokiĝo de Brazila Esperanto-Ligo el Rio de Janeiro al Brasília
Verkita de S-ro Onésimo da Costa e Faria portugallingve kaj tradukita esperanten de S-ro Said Pontes de Albuquerque.
En la 29-a de Aŭgusto 1964 mi alvenis al Belo Horizonte, el Rio Verde, Mato Grosso do Sul.
Mi trovis la esperantistan movadon tre malforta en Minas Gerais kaj, pli bone observinte, ĝi estis tia en la tuta lando. Mi esploris la kialon de tio kaj komprenis ke mankis al ni lokigi la estrecon de la movado en Centran Brazilon.
Brasília jam estis la ĉefurbo de la Federacia Respubliko de Brazilo. Tien Brazila Esperanto-Ligo devus translokiĝi, elirante el Rio de Janeiro.
Konvinkita pri tio, mi iris al Rio de Janeiro kun la celo paroli kun Luiz Alberto Martins, prezidanto de Ligo, postsekvinta al la karmemora Carlos Domingues.
Aldemandite pri la temo, Luiz Alberto Martins respondis al mi:
- Ne estas necese al Ligo eliri el Rio de Janeiro, same kiel la estraro de la entrepreno Volkswagen estas en São Paulo.
Mi tiam diris al li:
- Volkswagen estas aŭtomobila industrio, ĝi necesas esti en centro de granda komerca regiono kun facilflua transportado de sia aŭtomobila produktado al aliaj ïtatoj. Kaj ankaŭ por eksporti al aliaj landoj pere de la haveno de Santos. Sed ni bezonas esti proksimaj al la Ministerio de Edukado, ĉar Esperanto estas kulturo, kiu devos esti instruata al la studemuloj kaj ankaŭ apud la ambasadorejoj, tiel ke la ambasadoroj kaj funkciuloj eksciu, ke Esperanto ekzistas.
Elirante el la sidejo de Ligo, mi renkontis Sylla Chaves, estonta prezidanto de Ligo, al kies estreco li konkuris sen oponanto. Mi informis al li la kialon de mia vojaĝo al Rio.
Sciinte pri la afero, Sylla Chaves diris al mi:
- Mi ne translokiĝos al Brasília.
Al tio mi respondis:
- La prezidanto de Ligo ne bezonas loĝi en Brasília, sufiĉas loĝi en Brazilo.
Mi revenis al Belo Horizonte, parolis kun mia amiko, Generalo Geraldo Pádua, tiama prezidanto de Esperanto-Societo de Minas Gerais. Pádua respondis al mi:
- Estus bone havi esperantan ambasadon en Brasília. Nia societo estas asociita al Ligo. Se tiu akceptos la ideon, ni konsentos kun ĝia decido.
Komprenante, ke la forto disvastiĝanta de Esperanto ne estis en Centra Brazilo, mi venis al konkludo, ke la tradiciaj procedoj de la hierarkia disciplino malvenkis; mi decidis konduki la aferon pri translokiĝo en revolucia agmaniero, ĉar mi estis certa pri mia ideo.
Instituto Esperanto de Edukado havis asociitojn en multaj urboj de Brazilo. Kiel ĝia ĝenerala direktoro, mi kunvokis ĝeneralan eksterordinaran asembleon en Brasília. Ĉeestis al ĝi multe pli ol duono de la membroj de Instituto, kio fariĝis surprizo al ĉiuj.
En la asembleo ĉeestis la prezidanto de Esperanto-Societo de Rio Grande do Sul, la prezidantoj de la Societoj de Alagoas, de Goiás, de Brasília, la ĝenerala direktoro de Instituto, reprezentanta la esperantistojn el Belo Horizonte, kaj la prezidanto de la Esperantista Societo de São Paulo.
Onésimo da Costa e Faria kaj Nelson Pereira de Souza proponis la kreadon de Brazila Konsilantaro de Esperanto, kun sidejo en Brasília, celanta la translokiĝon de Ligo. La ideo estis unuvoĉe aprobita de la asembleo.
Tuj poste, oni interkonsentis pri la realigo de la unua kunveno en São Paulo, por ekfari la statuton, kaj de la dua kunveno en Belo Horizonte por fini ĝin kaj elekti la unuan estraron de Brazila Konsilantaro de Esperanto.
En Belo Horizonte la kunveno okazis en la ĉambro 809, propraĵo de Esperanto-Instituto de Edukado, en la konstruaĵo Rotary, ĉe strato Guajajaras, 410.
Post la aprobo de la statuto tiel konstituiĝis la direktoraro: Onésimo Faria indikis Francisco de Souza Almada kiel Prezidanton kaj Nelson Pereira de Souza indikis Elvira Fontes kiel Vicprezidanton. Ĉeestantaj esperantistoj indikis aliajn kunulojn por kompletigi la direktoraron.
Onésimo Farias petis al la ĵus elektita prezidanto Almada, ke li indiku la kasiston laŭ sia bontrovo. Tiu indikis Carlos Augusto Siqueira da Cunha.
Ĉi tiu estis tiel kompetenta ĉe la kaskontrolo, ke li eĉ fariĝis kasisto de la Universala Kongreso realigita en Brasília en la jaro 1981. Ĝi estis la unua universala kongreso realigita en la Suda Hemisfero.
La prezidanto Almada nomumis sian edzinon, Marija Pozder Almada, por redakti kaj publikigi la monatan inform-bultenon de la Konsilantaro. Tiu bulteno tiel bone konkeris la konfidon de la esperantistoj en Brazilo, ke la Konsilantaro propranome aĉetis grandan ĉambron ĉe konstruaĵo Jockey Clube de Brasília.
Brazila Esperanto-Ligo translokiĝis al Brasília en la 31-a de Julio 1986.
Mi estas tre kontenta ĉar mi plenumis mian mision en la esperantista movado kaj Brazila Esperanto-Ligo plenumas sian historian devon reliefigi Brazilon en la monda esperantista komunumo.
Zamenhof kreis Esperanton enla 19-a jarcento kaj la interreto estas kreita en la 20-a jarcento: tio igos la popolojn uzi Esperanton kiel vivantan internacian lingvon.
Dum la tuta antaŭmenciita laborperiodo mi ricevis multajn leterojn por ke mi rezignu pri la ideo translokigi Ligon al Brasília. Neniu povas rezigni la ideojn kiam ili estas absolute pravaj. Tiel estis la ekzemplo de Koperniko, kiu diris, ke ja la Tero rondiras ĉirkaŭ la suno, post kiam pasis 150 jaroj por ke la scienculoj de la mondo estu komprenintaj la veron.
Veja este artigo em português.
Vi estas ĉi tie: Kovrilo » translokigxo_de_bel