Enhavtabelo

Belo Horizonte

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Malfacile iu povos prezenti pli detalan verkon ol tiu de D-ro Wilson Veado kaj prezentita de D-ro Luís Azeredo Coutinho, en la 15-a Brazila Kongreso de Esperanto okazinta en Niterói, Rio de Janeiro, de la 14-a ĝis la 21-a de Julio 1957, de kies analoj ni rikoltis la sekvantajn informojn el kiuj ni klopodis eltiri sintezon pri la faktoj pli gravaj laŭ nia vidpunkto kvankam konvinkitaj pri evidenta malprofito de belegaj beletraj paĝoj, sed ĉiam pli atentaj al la historiaj informoj pri la Esperanto-Movado dum la tri periodoj en kiu ĝi estas dividita en Minas Gerais.

Komence ni parolos pri la ĉefurbo, Belo Horizonte, kun rapidaj informoj pri la internlandaj urboj.

Unua Periodo

La unua periodo komenciĝis en Aprilo 1898 kiam la tiama junulo, studento, Antônio Caetano Coutinho enlistiĝas spontanee en la vico de Esperanto-Movado, nur je dek-unu jaroj post la eldono de la unua gramatiko de la nova lingvo; enskribita en la adresaro de D-ro Zamenhof sub la numero 4.576. Tiun epokon li loĝis en la urbo “Sete Lagoas”; pri lia dediĉo al Esperanto ni ankoraŭ multe parolos.

La dua periodo komenciĝis kun la fondiĝo de “Esperantista Klubo”, en Belo Horizonte, laŭ raporteto aperinta en la ĵurnalo “Minas Gerais”, de la 13-a de Aprilo 1907; post tio, dum tridek-unu jaroj ne estas registro pri iu ajn elstara evento movada en la Ŝtato, ĝis kiam en 1938 “Rádio Sociedade de Minas”, PRC-7 de Belo Horizonte, disradias programon sub la titolo “Momento de Esperanto”, per kiu ekkomenciĝas la tria aŭ nuntempa periodo de la Minasa Movado.

Ni revenas al la unua periodo kaj trovas la junulon Caetano Coutinho plena de entuziasmo, laŭ letero sendita de li al Artur de Azevedo, petante informojn pri la fondiĝo de “Societé pour la propagation de L´Esperanto en France” anoncita en la kolumno gvidita de iu ĵurnalisto en Rio de Janeiro.

La franca societo jam kalkulis je multaj adeptoj en pluraj landoj, inter kiuj Brazilo, kie aperas la jenaj nomoj: en Petrópolis, Jacomo Martins Baggi de Araújo; en Sete Lagoas, Caetano Coutinho kaj João Avelar; en Goiás, Guimarães Natal kaj Matias da Gama; kaj en Rio de Janeiro, Fernando Montenegro Júnior.

En Sete Lagoas, Caetano Coutinho daŭrigas sian ardan pioniran taskon pri la disvastigo de la nova ideo. Jam en la 25-a de Aŭgusto 1901 la fama brazila poeto, Olavo Bilac, en la ĵurnalo “Gazeta de Notícias” skribas la jenon: (…) eĉ ĉi tie ni jam havas multajn esperantistojn inter kiuj menciindas unue Caetano Coutinho, de Sete Lagoas, kiu estas fervora propagandisto de la lingvo internacia (tiel). Elmontrante simpation al Esperanto, Bilac aldonas: “Esperanto estas lingvo simpla, harmonia kaj duktila”.

En Sete Lagoas, Matosinhos kaj Juiz de Fora, Caetano Coutinho ofte disdonadas kajeretojn de esperantista propagando. En 1902 la almanako de memoraĵoj Portugal-Brazila aperigas mallongan klarigan noton pri la strukturo de la lingvo, subskribita de Caetano Coutinho, kiu finas tiamaniere: plej bonvole mi transdonos al ĉiuj interesatoj informojn pri la admirinda lingvo de D-ro Zamenhof.

En 1906 Everardo Backheuser publikigis en la ĵurnalo “O País”: Jam troviĝas en la librejo Briguiet, vojeto de strato Ouvidor, n-ro 16, kelkaj ekzempleroj de la unuaj lecionoj de Esperanto, de T. H. Cart, traduko de Caetano Coutinho al la portugala lingvo. Li estas do la unua brazilano kiu eldonas verkon pri Esperanto.

Okaze de la 2-a Universala Kongreso de Esperanto, en Ĝenevo, estis elektita lingvistika komisiono sub la prezido de D-ro Zamenhof, kaj inter proksimume sesdek elstaraj esperantistoj, meritplene estis invitita reprezenti Brazilon, Caetano Coutinho.

Dua periodo (1907 – 1938)

Krom en la ĉefurbo ekaperis kluboj en pluraj urboj de la Ŝtato.

La 22-an de Majo 1910 la ĵurnalo “A Época”, de la urbo Cataguases, anoncis la fondiĝon de esperantista klubo. Estas menciinde, ke en la sama jaro, “A Gazeta de Notícias” de Rio de Janeiro, anoncis la fondiĝon de “Uberaba Stelo” en la urbo Uberaba.

Ni estas en la jaro 1913. Caetano Coutinho eldonas serion da artikoloj pri Esperanto en la ĵurnalo “O Correio de Araxá”, semo de la sama idealo, kiun li dissemas ankaŭ en Uberaba kaj pluraj aliaj urboj de Minas Gerais.

En Belo Horizonte, José Felipe de Azeredo Coutinho estas la unua referenco pri Esperanto-Movado en la ĉefurbo de la Ŝtato. Tiu referenco aperas en la ĵurnalo “Minas Gerais” la 26-an de Februaro 1914. Oni legu sinteze kion skribis lia filo, la nelacigebla esperantisto Luís de Azeredo Coutinho, en “A PoliantéiaEsperantista”, memorigante la Unuan Minasan Konvencion de Esperanto: “En Belo Horizonte Esperanto estis disvastigita de José Felipe de Azeredo Coutinho ekde lia alveno en tiu ĉi ĉefurbo en 1910. Li propagandis unue inter la klasoj de la latina lingvo, muziko kaj itala lingvo, kiujn li subtenis ĉe la privata kolegio Azeredo”.

En 1925 kun la helpo de pluraj lernantoj kaj bone enkondukita propagando en gazetoj, sub lia inspiro oni fondis, la 17-an de Julio 1927, la unuan esperantistan klubon de la ĉefurbo, kiu prenis la allogan nomon Montara Esperanto-Klubo.

Ekkomenciĝis kaj marŝis la afero kiam en Novembro de la sama jaro mortis ĝia fondinto kaj unua prezidanto, kiu dum preskaŭ tridek jaroj disvastigis entuziasme Esperanton en Belo Horizonte.

Ismael Gomes Braga – Tiu ĉi nomo ekaperas unuafoje en la internlanda minasa gazetaro en la ĵurnalo “Alavanca”, de Santa Maria la 23-an de Aŭgusto 1914, post kio li fariĝis unu el la plej grandaj disvastigantoj de Esperanto de nordo al sudo de la lando. Tiutempe Ismael loĝis en la urbo “Teixeira”, Minas Gerais.

Dank’al la klopodoj de Ademar de Andrade Câmara kaj Geraldo Pádua, Majoro de la Armeo kaj estrarano de Brazila Esperanto-Klubo, organizaĵo jam kvindekjara, fondiĝas, la 26-an de Majo 1930, ĉe la honora salono de la minasa komerca fakultato, Junulara Esperantista Societo, kies protokolo-libron subskribis dudek-kvin ĉeestantoj. La unua estraro estis la jena: Prezidanto: Geraldo Pádua; Vicprezidanto: Milton Dias; Sekretario: Levi Coelho da Rocha Filho; Kasisto: Aldemar de Andrade Câmara; Bibliotekisto: Argemiro Leite.

Postvenas kunsidoj kaj la ĵurnalisto Newton Prates, direktoro de la ĵurnalo “Estado de Minas” invitas ilin subteni kolumnon pri Esperanto en tiu matena gazeto.

Tri jaroj poste la Centra Studenta Direktorio, de la minasa universitato, malfermas siajn pordojn por Esperanto-kurso; tiu apogo etendiĝis dum pluraj jaroj.

Tamen, spite al la bonegaj rezultoj, Montara Esperanto-Klubo kaj Junulara Esperantista Societo malaperis. Konsistantaj ambaŭ el universitataj studentoj, post la fino de ties kursoj ili revenis al siaj urboj aŭ devis komenci siajn oficojn aliloke; multaj portis en la brusto la esperantan idealon kaj fariĝisnovaj disvastigantoj de Esperanto.

Tiel brazila Esperanto-Movado multe ŝuldas al Montara Esperanto-Klubo kaj al Junulara Esperantista Societo. Sed, bedaŭrinde, post ilia malapero E-Movado en Belo Horizonte stagnis.

La tria periodo estas la plej longa kaj kredeble la plej grava; en ĝi oni konstatas ne nur pli grandan atenton de la ŝtataj aŭtoritatuloj, sed ankaŭ pli da apogo de privataj kaj publikaj institucioj, krom la aprobo de pli granda nombro da saĝuloj al E-Movado.

En “Minas” la tiama junulo Wilson Veado ekaperas kiel la unua minasa esperantisto disvastigi Esperanton per radistacio. Studento, advokato, juĝisto, Wilson Veado neniam forlasis Esperanton. Per la apogo de D-ro Couto Fernandes, la 6-an de Marto 1938, per la mikrofono de “PRC-7 Sociedade Rádio Mineira de Belo Horizonte”, li ekkomencas, dimanĉe, dekkvinminutan, unufoje semajnan programon, cele al propagando pri ĉio, kio rilatas al Esperanto.

Post kiam malaperis Montara Esperanto-Klubo kaj Junulara Esperantista Societo oni ne plu aŭdis paroli pri Esperanto; tiel la ekapero de la radio-programo “Momento de Esperanto” fariĝis historia fakto, deirpunkto al la tria periodo de E-Movado en Belo Horizonte.

Tria Periodo

Tiu ĉi tria periodo estis tre fekunda ne nur en Belo Horizonte sed en pluraj aliaj urboj de la Ŝtato. Tiel en Uberaba funkcias Esperanto-Kurso ĉe la kolegio “Souza Novaes” sub la gvido de la veterana esperantisto Alceu de Souza Novaes. En Ubá, Ismael Gomes Braga aperigas artikolojn en pluraj gazetoj. En Januária, Antônio Rabelo de Souza realigas intensan propagandon. En Juiz de Fora, la spiritisma domo “Venâncio Café” eldonas broŝureton enhavantan rezolucion de la ĝenerala konsilio kiu ankaŭ apogas Esperanton. En Belo Horizonte, la juna studento Clodovino de Carvalho Júnior realigas entuziasman esperantan propagandon ĉe “Baptista Kolegio”, kie li studas. En Araguari, je la fino de 1938, Otílio Neves fariĝis delegito de Internacia Esperantista Ligo, kaj en 1939 fondiĝas Esperantista Grupo de Araguari, kies unua estraro estas: Prezidanto: Álvaro Teixeira; Vicprezidanto: Patrocínio Valverde de Moraes; 1-a Sekretario: Antônio Severino Coelho; 2-a Sekretario: Alfeu de Medeiros; Kasisto: Otacílio Novaes. En 1940 Ismael Gomes Braga vizitas Belo Horizonte(n) kie li ricevas meritplenajn omaĝojn. Dum la vizito li realigis prelegon pri Esperanto kaj Zamenhof; je la fino de la parolado, Cícero Pereira, konata edukisto de la ĉefurbo, sugestis la fondon de societo celante la propagandon de Esperanto kaj tiel, la 20-an de Januaro de la sama jaro estis fondita la esperantista grupo “Humberto de Campos”. Reveninte al Ubá, Ismael Gomes Braga daŭrigas la disvastigadon de Esperanto per la lokaj gazetoj “Cidade de Ubá”, “Jornal do Povo” kaj “Gazeta do Povo”.

En Belo Horizonte, Aristóteles Juvenal de Faria Alvim entuziasme gvidas E-kurson ĉe “União Espírita Mineira” (Minasa Spiritisma Unuiĝo) kaj Wilson Veado daŭre aperigas abundajn noticojn en ĉiuj gazetoj de la ĉefurbo kaj pere de radistacioj “Mineira” kaj “Inconfidência”.

En Carangola, fondiĝas, la 2-an de Aprilo 1940, la esperantista grupo “Carangola”, en kiu Braz Cosenza gvidas E-kurson.

En Juiz de Fora, la 4-an de Majo 1940, la rektoro de la fama “Instituto Grambery”, Irineu Guimarães, antaŭ instruistoj kaj proksimume okcent lernantoj anoncas la kreadon de “Espertantista Centro Gramberiense”. Sekve li prezentis al la ĉeestantoj Ismael Gomes Braga, speciale invitita esti la oratoro de la solenaĵo, kiu estis arde aplaŭdita de la distinginda ĉeestantaro.

São Sebastião do Paraíso – la tago dek-dua de Aŭgusto registras la daton de la naskiĝo de la franca esperantisto Karlo Bourlet, okaze de la omaĝo fondiĝas Esperanto-Grupo Karlo Bourlet, kies unua estraro estis: Prezidanto: S-ro Nestor Lacerda; Vicprezidanto: S-ro Vicente de Paula Araújo; 1-a Sekretario: S-ro Luís Anacleto Silos; 2-a Sekretario: S-ro Nelson Lacerda; 1-a Kasisto: S-ro Walter Braghini; 2-a Kasisto: S-ro Alaor Ribeiro; Bibliotekisto: S-ro Antônio Roque Martins; Konsilantoj: S-roj Píndora de Carvalho, Ely de Lins kaj Osvaldo Gaspar.

Belo Horizonte – de la 14-a ĝis la 21-a de Julio 1940, omaĝe al la centjariĝo de la poŝtmarko, realiĝis la 1-a Regiona Filatela Ekspozicio, organizita de la Filatela Societo de Minas Gerais, dum kiu oni uzis verdan stampilon enhavanta la skribaĵon: 1840–1940 Jarcento de la Poŝtmarko - Filatela Ekspozicio - Minas Gerais - Brazilo. En la supera maldekstra ângulo oni vidas verdan stelon. En la sama jaro oni spektis, en Belo Horizonte, la filmon “Road to Singapura” (Vojoal Singapuro) en kiu rolis la famaj usonaj aktoroj Bing Crosby, Bob Hope kaj Dorothy Lamour. En tiu filmo ducent figurantoj kantas muzikon kun teksto en Esperanto.

Komence de la jaro 1941 estas granda disvastigo de Esperanto en pluraj urboj de la Ŝtato Minas Gerais, tiel en Juiz de Fora fondiĝis la esperanta grupo “Abel Gomes”, kies E-kurson gvidis la klera, entuziasma kaj sindediĉa esperantisto Jorge Firmino de Sant’Ana. Ĝia unua estraro estis: Prezidanto: Armindo Cunha; Vicprezidanto: Celina Machado; 1-a Sekretario: Josino Gomes; 2-a Sekretario: Braz Ítalo Pagano; Kasisto: Manoel Gonçalves Ramos; Bibliotekisto: Kruger Matos; Domzorganto: Rosaura Mateus.

En Carangola, fraŭlino Cedilha Neto, 1-a Sekretariino de la E-Grupo, daŭrigas siajn aktivecojn favore al la elvolviĝado de Esperanto en ĉi tiu prospera minasa urbo.

En São Sebastião do Paraíso, la loka E-Grupo daŭrigas aktive la disvastigon de Esperanto sub la gvido de samideano Luís Anacleto Silos, kiu per la gazeto “O Liberal” alparolas la aferon je la plej variaj aspektoj. La 3-an de Februaro de la sama jaro samideano Luís Anacleto Silos translokiĝis al Belo Horizonte, kie li daŭre laboras kun arda entuziasmo de idealista junulo.

En São Manoel fondiĝas la esperantista grupo de la urbo, kies unua estraro estis: Prezidanto: Roldão de Moraes Segundo; 1-a Sekretario: Antônio Soares Ramos; 2-a Sekretario: Boanerges Vieira Folly; Kasisto: Reclínio Pires Teixeira.

En Belo Horizonte, la 4-an de Majo 1941, la tiama studento Wilson Veado, kune kun kolegoj de la Jura Fakultato kaj de aliaj superaj lernejoj de Minas Gerais, fondas “Tutamerika Klubo de Universitata Interŝanĝo” celante kulturajn rilatojn de amikeco inter studentoj de superaj kursoj en ĉiuj landoj de la Amerika Kontinento, uzante Esperanton kiel oficialan lingvon. La dato de la fondiĝo de la klubo estas la 4-a de Majo 1941. Oni elstaras, ke la klubo subtenis kulturan interŝanĝon inter studentoj individue, kaj inter universitataj centroj de la tri Amerikoj.

Unua Esperantista Semajno de Belo Horizonte – omaĝo de la urbaj esperantistoj por memorigi plian datrevenon de la forpaso de D-ro Zamenhof, iniciato de Aristóteles Juvenal de Faria Alvim, kun la plej entuziasma akcepto de ĉiuj esperantistoj de la minasa ĉefurbo. La evento, de la22-a ĝis la 26-a de Aprilo 1941, okazis en la Minasa Societo pri Agrikulturo kaj la lokaj gazetoj amplekse anoncis ĉion, kio okazis dum la tuta semajno de la grava evento.

La 14-an de Decembro 1941, alvokitaj pere de la tuta gazetaro de la ĉefurbo, kunsidis la esperantistoj de Belo Horizonte en sidejo de Minasa Societo pri Agrikulturo, celante la reaperigon de la mortinta Montara Esperanto-Klubo, kies asembleo elektis la jenan estraron: Honora Prezidanto: Alberto Couto Fernandes; Prezidanto: Aristóteles Juvenal de Faria Alvim; Vicprezidanto: Luís de Azeredo Coutinho; 1-a Sekretario: Wilson Veado; 2-a Sekretario: Luís Anacleto Silos; Kasisto: Ozanan Gomes; Bibliotekistino: Maria José de Azeredo Pena.

De tiam, Belo Horizonte komencis kalkuki je du esperantaj societoj, Esperanta Grupo Humberto de Campos kaj Montara Esperanto-Klubo.

La sekvantan tagon, en la sama loko de la asembleo, kiu reativigis Montaran Esperanto-Klubon, estis solene memorigita la naskiĝtago de D-ro Zamenhof.

Ari Teodolino – Neniam estas tro multe elstari la memoron de tiuj, kiuj postlasis luman spuron sur la tersurfaco, frukto de idealo, kiu akompanis ilin dum la vivo; tiel estas, ke forpasinte la 17-an de Aŭgusto 1941, nur tridekkvinjara, Ari Teodolindo da Cunha lasis, kiel ekzemplon, la grandan amon, kiun li dediĉis al Esperanto. Malgraŭ la malapero de la sindona batalanto, E-Movado antaŭen iras lante sed seninterrompe de la jaroj 1942 ĝis 1944.

En 1945 okazis du gravaj eventoj en Belo Horizonte: la “Dua Esperantista Semajno” kaj starigo de la radio-programo “Brazila Kroniko”, ambaŭ rezultis de intensa preparado de la popolo, intelektuloj, ŝtataj instancoj kaj de la gazetaro, kio ebligis tre favoran etoson al ĉiuj E-aktivecoj.

Kadre de la “Dua Esperantista Semajno”, por festi la 86-an naskiĝtagon de D-ro Zamenhof, la 15-an de Decembro 1945, la esperantistoj de Belo Horizonte organizis tre interesan programon, kiu okazis ĉe la nobla salono de “Institituto de Blinduloj Sankta Rafaelo”; ĉeestis la eventon krom granda nombro da personoj de la belhorizonta socio ankaŭ ŝtataj reprezentantoj. La programo konsistis el vizito al radistacio “Inconfidência” cele al rigardo de speciala elsendo, ero de tiu grava kultura evento. La gazetoj de la ĉefurbo aperigis abunde informojn pri la okazaĵo.

En 1946, pro la sukceso dela antaŭa jaro, la esperantistoj de Belo Horizonte decidis okazigi la “Zamenhofan Semajnon”, kiu komenciĝis la 8-an de Decembro ĉe la “Minasa Spiritisma Unuiĝo” kaj finiĝis la 15-an de Decembro ĉe la “Minasa Societo pri Agrikulturo”. Tiam, pluraj prelegantoj tuŝis temojn de ĝenerala intereso pri la E-Movado.

En la urbo Barbacena, fraŭlino Yolanda de Araújo Costa aperigas diversajn priesperantajn verkojn per la gazeto “Cidade de Barbacena”. La 15-an de Decembro 1946 fondiĝas “Uberlândia Esperanta Klubo”, kies statuto sciigas, ke ĉiu membro de la klubo estas samtempe membro de Brazila Esperanto-Ligo.

La 1-a Minasa Konvencio de Esperanto, sendube la plej grava evento de la jaro 1947, en Belo Horizonte, rezultis de propono farita de la delegito de Internacia Ligo de Esperanto, nuntempe Universala Esperanto-Asocio, ankaŭ delegito de Brazila Esperanto-Asocio, Wilson Veado, kaj realigita okaze de la memoriga festo de kvindekjariĝo de la urbo. La propono estis bonakceptita kaj estis elektita la jena organiza komisiono: Prezidanto: Aristóteles Juvenal de Faria Alvim; Vicprezidanto: Luís de Azeredo Coutinho; Ĝenerala Sekretario: Wilson Veado; 1-a Sekretario: Onésimo Faria; 2-a Sekretario: José de Barros Moreira; 1-a Kasisto: Oscar Coelho dos Santos; 2-a Kasisto: Josefina Schembri.

La evento estis fruktodona; oni sukcesis inkludi la konvencion kadre de la festo de la kvindekjariĝo de la urbo, krome estis eldonita la albumo “Urbo Belo Horizonte” pere de IBGE (Brazila Instituto de Geografio kaj Statistiko) en Esperanto.

Ĉeestis la konvencion esperantistoj el pluraj lokoj de la lando, inter ili citindas João Batista de Melo Souza, Mario Riter Nunes, speciala komisiito de IBGE, Benjamin Colucci kaj Jorge Firmino de Sant’Ana. La ĉefurba gazetaro raportis pri la evento.

La konvencio estis malfermita la 26-an de Novembro kaj je la naŭa matene de la sekvanta tago la kunvenantoj ĉeestis inaŭguron de bela promenejo, “Placo Esperanto”, komplezo de la tiama urbestro João Franzon de Lima, kiu disponigis aŭtobusojn al la kunvenantoj.

La 29-an de Novembro, la guberniestro Milton Campos akceptis la kunvenantojn en speciala aŭdienco ĉe la nobla salono de la “Palaco de la Libereco”. Solena fermo okazis je la oka vespere de la 29-a de Novembro 1947; tiuokaze uzis la parolon Mario Riter Nunes, Luís de Azeredo Coutinho, Colombo Etienne Arreluy, Aristóteles Juvenal de Faria Alvim, João Viana, Benedito Colucci, Jorge Firmino de Sant’Ana kaj Cícero Pereira.

Wilson Veado, redaktoro de la ĵurnalo “Estado de Minas”, prezentis kortuŝan omaĝon al la memoro de la ĵurnalisto Ari Teodolino, unu el la pioniroj de E-Movado en Belo Horizonte. Fine, kiel oficiala oratoro, en la nomo de Gregoriano Canedo, Ĝenerala Direktoro de “Diários Associados”, prelegis Pedro Arnaldo Fulgêncio, Ŝtata Sekretario, kiu konsideris Esperanton kiel altvaloran elementon por la proksimiĝo inter la homoj.

En 1948 ĉiuj klopodoj de la minasaj esperantistoj koncentriĝis en la preparoj por la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto, okazonta la sekvantan jaron en Belo Horizonte.

Du rimarkindaj aferoj okazis en la jaro 1949 al la E-Movado de Minas Gerais; la unua estis la transformiĝo de “Esperanto-Klubo Azeredo Coutinho” en “Minasa Esperanto-Societo” kaj la dua estis la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto, kiu ricevis plenan apogon de la Guberniestro de la Ŝtato, Milton Campos, kaj de la urbestro de Belo Horizonte, Otacílio Negrão de Lima.

La unua estraro de “Minasa Esperanto-Societo”, elektita la 24-an de Februaro 1949, estis: Prezidanto: D-ro Carlos Resende; Ĝenerala Sekretario: S-ro Manoel Rodrigues de Carvalho; 1-a Sekretario: S-ro Pery de Castro; 2-a Sekretario: S-ro Waldir Rolim; Kasisto: S-ro Wander Manoel Moreira.

Post kiam realiĝis la 11-a Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta en San-Paŭlo, kun escepta brilo, la indiko de Belo Horizonte por la 12-a BKE komence postulis la starigon de altnivela komisiono, inda je la tradicioj de la Ŝtato Minas Gerais. Tiel, en Novembro 1948 estis elektita la jena Organiza Kongresa Komisiono: Prezidanto: S-ro Arnaldo Alencar Araripe; Vicprezidanto: D-ro Luís Azeredo Coutinho; Ĝenerala Sekretario: Wilson Veado; 1-a Sekretario: S-ro José Maurício da Silva; 2-a Sekretario: S-ro Allan Kardec Afonso Costa; 3-a Sekretario: S-ino Lígia Agrícola Nogueira; 1-a Kasisto: S-ro Misael Alves Mendes; 2-a Kasisto: S-ro José de Barros Moreira.

La kongreso estis bonega; krom esperantistoj de preskaŭ la tuta lando ĉeestis ĝin ankaŭ du argentinaj samideanoj, kaj ĉiuj unuanime asertis, ke ĝi estis la plej brila BKE ĝis tiamokazinta. Resume, jen la plej gravaj okazaĵoj de la kongreso:

  1. Ĉeesto kaj prelego de la Ŝtata Guberniestro, Milton Campos, okaze de la solena malfermo;
  2. La erudicia parolado de Abner Renault, Ŝtata Sekretario pri Edukado;
  3. Bankedo, kiun la urbestro oferdonis al la esperantistoj en la luksa kaj impona jakto “Pampulha”;
  4. La mirinda parolado de Mário Matos, prezidanto de la Kongreso;
  5. Radio-elsendado dum unu horo de la programo “Brazila Kroniko”;
  6. Vizito de esperantistoj al la guberniestro ĉe “Palaco de la Libereco”;
  7. Kora akcepto al esperantistoj pere de Otávio Magalhães, rektoro de Minasa Universitato;
  8. Vizito al la Urbodomo de la ĉefurbo, kies konsilantoj aprobis, per urĝa reĝimo, projekton liverante tridek mil kruzerojn al la kongreso;
  9. Oficialigo de “Placo Esperanto”;
  10. IBGE-eldono de “Historia Skizo de Belo Horizonte”, aŭtoreco de Abílio Barreto, konata historiisto de la urbo, traduko al Esperanto de Antônio Caetano Coutinho; kaj
  11. La ferma parolado de Otacílio Negrão de Lima, urbestro de Belo Horizonte.

Ĉar ne eblis inaŭguri statuon omaĝe al la kreinto de Esperanto okaze de la 12-a BKE, kion oni intencis ekde la 1-a Minasa Konvencio de Esperanto, fine, la 15-an de Decembro 1950 oni sukcesis realigi unu el la grandaj aspiroj de la minasaj esperantistoj: ĝi estas la unua omaĝo, kiu memorigas la unuan esperantiston de la mondo en Sudameriko kaj Belo Horizonte tre orgojlas pri tio.

La 15-an de Marto 1951 enposteniĝis la nova estraro de Minasa Esperanto-Societo, kies membroj estis: Prezidanto: Carlos Resende; Ĝenerala Sekretario: Aldino de Freitas; 1-a Sekretario: Irene Sandra Pereira de Andrade; 2-a Sekretario: José C. E. Jaude; Kasisto: Paulo Ribeiro de Almeida.

Dum la tuta jaro 1951 Minasa Esperanto-Societo sin dediĉas al la instruado de Esperanto, ĉefe per la Cseh-Metodo. La 14-an de Julio, memorige al la 64-a datreveno de la apero de la unua E-gramatiko, diplomiĝis tridek-tri lernantoj.

En 1952, dank’al klopodoj de Carlos Resende kaj Luís Azeredo Coutinho, oni sukcesis la enkondukon de Esperanto kiel devigan lernobjekton instruatan dumla feria kurso, nur por instruistoj, subtenata de Minasa Sekretariejo pri Edukado de Minas Gerais. Por gvidi la E-kurson restis en Belo Horizonte, dum unu monato, Prof-o J. B. de Melo Souza.

Ekeldoniĝas “Esperanto Triumfanta”, oficiala organo de Minasa Esperanto-Societo, sub la gvido de sindediĉaj esperantistoj inter kiuj elstaras, pro lia granda amo al Esperanto, samideano Allan Kardec Afonso Costa.

Por la periodo 1953–1954 estis elektita la jena estraro de Minasa E-Societo: Prezidanto: D-ro Carlos Resende; Ĝenerala Sekretario: S-ro Aldino de Freitas; 1-a Sekretario: S-ro Allan Kardec Afonso Costa; 2-a Sekretario: S-ino Ligia Agrícola Nogueira; Kasisto: S-ro J. Caram Elias.

Tiel bonaŭgura estas la kresko de Minasa Esperanto-Societo, ke ĝia estraro decidis lui alian ĉambron en la strato Timbiras, 611 - 2-a etaĝo, domturo de la sindikato de bankoficistoj, kie instaliĝis la sekretariejo kaj E-kursoj. Oni aĉetis meblojn kaj la societo gajnis belan pianon, donaco de S-ino Sarah Lemos Kubistchek, edzino de la tiama Guberniestro de la Ŝtato, Juscelino Kubistchek de Oliveira. La sindikato disponigis sian ampleksan festsalonon por realigo de la solenaĵoj.

La 18-an de Marto 1954 la Ŝtata Guberniestro, Juscelino Kubistchek de Oliveira, sankciis la leĝon 1079, kiu agnoskas Minasan Esperanto-Societon kiel societon de publika utileco. En la sama jaro Luís de Azeredo Coutinho, Carlos Domingues kaj Miguel Timponi estis indikitaj fariĝi komitatanoj de UEA, ne nur dank’al ties meritoj kiel sindonemaj esperantistoj sed pro la fakto, ke ĉi tiun jaron Brazilo sukcesis anigi pli ol du mil membrojn, kun granda partopreno de Minas Gerais.

Pri la aktivecoj de la Movado en 1955 oni havas registron nur de la preparaj laboroj cele al la “Dua Minasa Konvencio”, okazonta la postan jaron.

Wilson Veado tiel finas sian raporton, kontribue al la Historio de Brazila E-Movado: “Oni memoru ĉiam, ke la venko de iu ajn izolita esperantisto ne estas venko nur lia, sed triumfo de la tuta Movado, ĉar oni nur sukcesis tion dank’al la laboro de la pasintaj generacioj”. “Farante historion, ni rigardu la pasintecon kaj, ĉefe por la esperantisto, la historio de lia movado estas serĉi en la ekzemploj de la pasinteco la stimulon por la nuntempaj bataloj kaj naturinklinon por la estontaj venkoj”.

Dum la periodo 1955-196oni ne sukcesis informojn pri la movado en tiu urbo, sed laŭ artikolo aperinta en “Esperanto Notícias”, de Majoro Gilberto A. Silva Velho, dum la jardeko 1970-1980 funkciis tie la jenaj E-societoj:

De la 9-a ĝis la 11-a de Decembro 1977 estis realigita en Belo Horizonte la Unua Konvencio de la Delegitoj de UEA, sub la gvido de la tiama ĝenerala brazila delegito, Giuseppe Grattapaglia. Partoprenis en la evento: Kultura Kooperativo de Esperantistoj, Brazila Konsilantaro de Esperanto, Esperanta Instituto pri Edukado kaj la Departemento de Esperanto de Minasa Spiritisma Unuiĝo.

En 1986, D-ro Hélio Fontoura Aderne fondis malgrandan E-muzeon per materialo kolektita de li veninta el 13 landoj kaj 21 brazilaj ŝtatoj.

Dum la tuta jaro 1993 funkciis en la ŝtata lernejo Barão de Macaúbas, kun la apogo de la Sekretariejo pri Edukado, E-kurson sub la gvido de Alberto Luiz M. Chueiri.

La 10-an de Decembro 1995 Disvastiga E-Grupo, sub la gvido de Alberto M. Chueiri, liveris diplomon al 16 lernantoj de la baza kaj daŭriga kursoj.

En 1996, dudek unu lernantoj ricevis atestilojn de la baza kurso de Esperanto, liveritaj de Minasa Spritisma Unuiĝo. La notico aperis en la ĵurnalo “O Espírita Mineiro” (La Minasa Spiritisto).

En la sama jaro Disvastiga E-Grupo okazigis feston honore al la naskiĝdato de D-ro Zamenhof.

En la kvartalo “Venda Nova” D-ro Hélio Fontoura Aderne okazigis de la 13-a ĝis la 18-a de Decembro 1998 esperantan ekspozicion omaĝe al Esperanto-Tago.

La 4-a Simpozio de Esperanto de Minas Gerais okazis la 22-an de Aprilo 2000.


Veja este artigo em português.