Verkis D-ro Maurício Monken Gomes.
Pozder Almada, kiu tiamaniere ŝin priskribas:
“Ŝi estis aŭstrino, kune kun la edzo, kiu laboris je medicina kampo; enmigris antaŭ longa tempo (ŝajne antaŭ 50 jaroj). Havis filon kaj post la morto de la edzo ŝi mem subtenis la vivon de la filo, kiu estis malsana pro epilepsio, kaj ŝi havis budon ĉemare por vendi maizaĵon kaj aliajn dolĉaĵojn. Ŝi estis vigla esperantistino; en la urbo, instruis Esperanton sola. Partoprenis ĉiujn E-renkontiĝojn kaj verkis lernolibron por la instruo de Esperanto al infanoj. Tiam ŝi serĉis eldonanton por la libro, ĉar ŝi ne havis monon por tion fari. Mi ne scias kio okazis al tiu manuskripto. Subite, en la sepdekaj jaroj, ŝia filo mortis. Estante tute sola ŝi decidis reiri al Aŭstrio, kie ŝi havis fraton, sed ŝi loĝis sola en Vieno. Mi renkontis ŝin lastfoje en Svislando dum la UK en la jaro 1979. Ŝi, malgraŭ ŝia aĝo (ĉirkaŭ 90 jaroj) sola vojaĝis al UK. Post kelkaj jaroj ŝi mortis en Vieno”.
Aliaj antaŭuloj estis Francisco D’ Onófrio (05/04/1895 – 22/10/1992) domkonstruanto kaj D-ro Luiz Ribeiro Muniz (27/04/1914 – 21/07/1996) advokato, poeto, instruisto pri la portugala kaj eksdirektoro de ŝtata lernejo. Ili ekkonis kaj studis Esperanton, sed ne havis oportunon fari ion konkretan por la movado. Maurício Monken Gomes daŭre raportas: “Mi alvenis en la urbon Karagŭatatubo komence de 1996, transloĝinte el Volta Redonda, provinco Rio de Janeiro. Tiuepoke, ĉi tie jam loĝis ekde 1992 Edson Pereira de Oliveira, kiu esperantistiĝis ĉe la kompetenta Osvaldo Pires de Holanda. Kiel eble plej frue mi deziris fari ion, laŭ mia modesta kapablo, favore al nia movado. Mi iris rekte al Pedro Norberto dos Santos, urba infankuracisto kaj prezidanto de Kultura Fondaĵo de Karagŭatatubo (Fundakk), kiu afable kaj entuziasme apogis min. Li ebligis al mi prelegon pri la Internacia Lingvo (27/03/96) en sia organizo kaj tujan kurson dum la monatoj Majo-Junio. Eĉ li mem iĝis lernanto de la unua kurso kaj pli poste partoprenanto en la estraro de nia fondota Karagŭatatuba Esperanto-Grupo. Tiujare ni publikigis kelkajn artikolojn en la gazetaro.
Turismema urbo, Karagŭa’ (kiel kareseme ĝi estas nomata) allogis mian atenton al ideo esperantigi retpaĝon de la Urbodomo, pri la ĉefaj regionaj vidindaĵoj. Tiu projekto efektiviĝis dank’al helpo de Paulo Marcio Baptista Magalhães Noronha, tiama sekretario pri turismo kaj Salim Burhian, asesoro pri komunikado de la urbestro, Antonio Carlos da Silva. Tiu paĝo ankoraŭ estas trovata ĉe jena adreso: http://www.caraguatatuba.sp.gov.br/
Dum la jaro 1997, antaŭ baza kurso, mi publikigis artikolon en la gazetaro, fiksis stratafiŝojn kaj prelegis ĉe tri diversaj asocioj. La programo de Rádio Oceânica (Oceana Radio) “La urbo komunikiĝas”, prezentita de João Roberto Forlim, intervjue ricevis min por klarigi la aŭdantaron pri la lingvo de D-ro Zamenhof.
En la dua semestro mi paroladis ĉe Kultura Sekretariejo de la najbara urbo São Sebastião kaj la 24-an de Junio mi denove prelegis tie, ĉe spiritisma domo “Mealheiros da Luz”, en strateto Batuíra, 55, kvartalo São Francisco; tuj poste, ĉe ĝia sidejo, mi gvidis sesmonatan kurson. Oni ne povas forgesi du nomojn de la tiea E-movado: Irene Romeiro kaj Antonio Carlos Pinto.
La 14-an de Aprilo 1997 Karagŭatatuba Esperanto-Grupo estas fondita. La unua administra estraro konsistis el – Prezidanto: Maurício Monken Gomes; Vicprezidanto: Cezar Olegário; 1-a Sekretario: José Leonardo Angerami; 2-a Sekretario: Valdira Freymuller Rizzo; 1-a Kasisto: Arnaldo Pereira; 2-a Kasisto: Hélio Válio; Bibliotekisto: Alcione Ramos da Silva. Kontrolkomisiono – Prezidanto: Pedro Norberto dos Santos; Anoj: Beatriz IzabelAmbros kaj Jupyra Josselem Dias Junqueira; Anstataŭantoj: Sandra Luzia da Silva Carvalho kaj Roberto Pereira da Silva. La protokola libro estis registrita ĉe notariejo.
Dum 1998, per la sama agmaniero de la antaŭa jaro, mi realigis pli unu foje bazan kurson, kiu ankoraŭ okazis ĉe Kultura Fondaĵo de Karagŭatatubo (Fundakk).
La 10-an de Julio, en la urbo Ubatubo (Ubatuba), mi prelegis ĉe spiritisma domo “Irmã Iperoig”, en la strato Amaral Viana, 59, pri temo “Spiritismo kaj Esperanto”.
Karagŭatatuba Esperanto-Grupo sendis al Krasnojarsk, Rusio, du vidbendojn pri Bela Insulo (Ilha Bela) kaj Karagŭatatubo (turismaj aspektoj) por loka tridektaga ekspozicio.
La 14-an de Aprilo, la urba konsilanto Sebastião Carlos Fernandes prezentis leĝo-projekton koncerne al kreado de la Placo Esperanto en nia urbo, kiu estis aprobita unuanime de la konsilantaro. La urbestro Antonio Carlos da Silva leĝigis la projekton; tio efektiviĝis pere de leĝo n-ro 680, la 24-an de Aprilo 1998. Inaŭguro de tiu placo okazis la 26-an de Septembro 1998, kun ĉeesto de aŭtoritatuloj (urbestro, vicurbestro, la urba konsilanto jam menciita, turisma sekretario kaj aliaj).
En 1999, post anonco en diversaj gazetoj kaj du radistacioj, mi gvidis bazan kurson ĉe municipa lernejo “Professora Adaly Coelho Passos”, ĉe placo Cândido Motta, kiu komenciĝis la 2-an de Marto (ĉiusemajna lernado, kiu daŭris du horojn, dum ok monatoj).
Karagŭatatuba Esperanto-Grupo elektis decembre, laŭ la statuto, la novan estraron: Prezidanto: Maurício Monken Gomes; Vicprezidanto: Cezar Olegário; 1-a Sekretario: Andréa Rizzo; 2-a Sekretario: Maria Elisabeth Maiolino. Kontrolkomisiono: Prezidanto: Beatriz Izabel Ambros. Anoj: Jupyra Dias de Campos Junqueira kaj Hélio Válio.
La 11-an de Februaro 2000 mi prelegis ĉe spiritisma domo “Amor e Caridade” (Amo kaj Karito) ĉe strato Santa Cruz, en Karagŭatatubo. Post diversaj ĵurnalaj publikigaĵoj kaj anoncoj perradie mi komencis gvidi kurson ĉe Centro de San-Paŭla Instruistaro, strato Washington Luiz, 61.
Okazis en Karagŭa’, la 19-an de Marto, la 39-an Esperanto-Renkontiĝon de Sudparaiba Valo, kun ĉeesto de 90 homoj, en la ĉambroj de “Faculdades Integradas Módulo” (Interplektitaj Fakultatoj Módulo), ĉe avenuo Frei Pacífico Wagner, 653. La loka Urbodomointerrete ricevis 22 eksterlandajn mesaĝojn kun saluto al la urbestro Antonio Carlos da Silva pri la evento kaj lia apogo al Esperanto en Karagŭa’.
Ankoraŭ ĉi-jare oni komencis bazan kurson ĉe spiritisma domo “Amo kaj Karito”, strato Santa Cruz (Sankta Kruco), 379, sabate je la 16:30h. Ĝin instruis Cezar Olegário kaj Maria Elisabeth Maiolino, sub mia ĉefgvidado. Post tiu lernado, je la 18:00h, mi kunordigas Evangelian Studrondon en Esperanto.
Bedaŭrinda okazintaĵo nin trafis, samideanino Maria Elisabeth Maiolino forpasis pro fulma infarkto de la miokardio, la 21-an de Aŭgusto, je la oka vespere. Milda, sindonema kaj entuziasma idealisto, ŝi lasis ĉe ni neplenigeblan spacon.
La agadon, kiujn mi realigis favore al Esperanto, tion mi faris dank’al kunlaboro de ĉiuj anoj de Karagŭatatuba Esperanto-Grupo”.
Veja este artigo em português.