Juiz de Fora

Verkis en la portugala S-ro Kleber Halfeld kaj esperantigis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Esplorado realigita pri la E-Movado en Juiz de Fora ebligis katalogi tri societojn: “Esperantista Centro de Juiz de Fora”, “Esperantista Grupo Granberyense” kaj “Esperantista Klubo de Juiz de Fora”.

Esperantista Centro de Juiz de Fora – Fondita la 4-an de Majo 1940, funkciis dum kelkaj jaroj ĉe la strato Santo Antônio, 110, kies grandaj instigantoj estis Cristóvão Colombo Milagres, Marcos Martins do Couto kaj Orvile Derby de Araújo Dutra.

Esperantista Grupo Granberyense – En la eldono de la septembra monato 1947, “La Granberyense”, oficiala organo de Instituto Granbery de la Metodista Eklezio, anoncis, ke sub la gvido de la sindediĉaj instruistoj Jorge Firmino de Sant’Ana kaj Isaltino da Silveira Filho, okazas E-kurso. La raportisto komentariis pri la marŝo de Esperanto kaj laŭde asertis, ke “Esperanto enhavas indan sugeston de homa solidareco, kiu estas unu el ĝiaj distingindaj avantaĝoj, krom la ebleco de la esperantistoj komunikiĝi kun personoj de iu ajn lando de la mondo sendepende de la scipovo de aliaj lingvoj. Tiel estas, ke brazilanoj, kiuj parolas nur la portugalan lingvon pere de Esperanto sukcesas korespondi kun personoj de Eŭropo, Oceanio, Azio kaj aliaj partoj de la mondo, interŝanĝante ne nur ideojn sed ankaŭ objektojn de persona uzo kaj eĉ sciencajn aparatojn ne ekzistantajn en nia merkato. Tia estas la sperto de granberiaj esperantistoj, multaj filatelistoj, kiuj plezure spertis la interŝanĝon de poŝtmarkoj krom la feliĉa oportuno havigi al si valorajn amikecojn tra la tuta mondo”.

Fakte en tiu jaro ne okazis diplomiĝa festo sed nur la postan jaron, laŭ raporto publikigita en “O Granberyense” de Septembro 1948:

La Esperantista Grupo Granberyense, de kiu estas prezidanto la klera Prof-ro Benjamin Colucci, diplomigis tiun ĉi jaron sian unuan klason dum tre interesa solenaĵo sub la prezido de la rektoro, kiu liveris la atestojn. Per justa omaĝo al Benjamin Colucci la diplomitoj elektis lin Patrono kaj la ĉeestantoj konstatis la facilecon, kiun la intelektulo regas la lingvon kreitan de Zamenhof por la proksimiĝo de la homoj”. Sekve al la prelego de Benjamin Colucci parolis esperante ankaŭ la sindediĉaj kursgvidantoj Jorge Firmino de Sant’Anna kaj Isaltino da Silveira Filho, malgraŭ tio, ke ili gvidis la kurson, ambaŭ ricevis atestojn. Jen la listo de la diplomitoj: Victor Bastos, José Francisco Marcilio Filho, Salim Saleh, Vitório Bergo, Rosinha Saleh, Milton Luís Gerheim, Roberto Martins Viana, Diva Saleh, Orvile Derby de Araújo Dutra, Anderson Mega, Aser Ramos, Geraldo de Souza Pinto kaj Enock Galvão Tinoco”.

“Al la Esperantista Grupo Granberyense nun kun pli granda nombro da kunlaborantoj ni aŭguras konstantajn triumfojn ne nur en la loka senco sed en la socio pro la nobla kaj homa sento de Esperanto-Movado”.

Vera Carmen Horta Colucci rememoras la patron, Benjamin Colucci, kaj rakontis, ke koincide, li naskiĝis en la sama jaro, kiun D-ro Zamenhof lanĉis la verkon Lingvo Internacia – Antaŭparolo kaj Plena Lernolibro. Cetere omaĝe al la kreinto de Esperanto li nomis sian nuran virfilon Ludoviko. Benjamin Colucci verkis multajn poemojn en Esperanto, preskaŭ ĉiuj ankoraŭ nekonataj.

En 1911, jam diplomita pri juro, nur dudek-tri jaraĝa, Benjamin Colucci reprezentis Brazilon okaze de la 7-a Universala Kongreso de Esperanto, en Antverpeno – Belgujo, kiam li konatiĝis al D-ro Zamenhof.

En Novembro 1947 Benjamin Colucci havis gravan rolon en memorinda Nacia Esperantista Renkontiĝo okazinta en la minasa ĉefurbo.

Esperantista Klubo de Juiz de Fora – Fondita la 16-an de Julio 1910, kies unua estraro konsistis el: Prezidanto: Eduardo de Menezes; Vicprezidanto: Benjamin Colucci; 1-a Sekretario: Joaquim do Nascimento; 2-a Sekretario: Marcos Schmitz; Kasisto: João Lustosa.

Por enpostenigi la estraron venis, el Rio de Janeiro, komisiono konsistanta el Alberto Couto Fernandes, prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo; Everardo Backheuser, honora prezidanto de BEL; kaj Ataliba Amaral de Araújo, prezidanto de la organiza komisiono de la 4-a Brazila Kongreso de Esperanto okazonta la sekvantan jaron en Juiz de Fora. Dum la restado en la urbo, Couto Fernandes prelegis pri E-gramatikaĵo kaj taksis la jenajn intelektulojn: Eduardo de Menezes, prezidanto de la Beletra Minasa Akademio; José H. Dutra, João Lustosa, Paulino G. Bandeira, Joaquim do Nascimento, Benjamin Colucci, José do Patrocínio Pontes, João Semeão de Faria, José do Nascimento kaj Marcos Schmitz. Ĉiuj ili estis aprobitaj.

Esperantista Klubo de Juiz de Fora okazigis de la 20-a ĝis la 23-a de aprilo 1911 la “4-an Brazilan Kongreson de Esperanto”, kiu sukcesis arigi respektindajn homojn de la beletra literatura medio, inter kiuj elstaras Afonso Celso, Antônio Caetano Coutinho kaj Silvio Romero. Unu el la gravaj rezultoj de la kongreso estis la starigo de E-kurso, la 19-an de Julio 1911, dank’al klopodoj de Paulino Bandeira kaj Eduardo Menezes, tiam, tiu lasta estis prezidanto de la Beletra Minasa Akademio kaj samtempe la unua prezidanto de Esperantista Klubo de Juiz de Fora. Okaze de la kongreso la urbestro de Juiz de Fora, Carlos Ribeiro de Andrade, estis aklamita Bonfaranto de Esperanto en Brazilo; la Federacia Guberniestro liveris al la kongresistoj senpagan uzon kaj de la telegrafo-servo kaj de la veturado-servo de Brazila Centra Fervojo.

Esperantista Klubo de Juiz de Fora, dum sia ekzistado, spertis periodojn de vigleco kaj de malvigleco, ĉefe ĉar en la pasinteco ne estis malmultaj la reagoj kontraŭ la revo de la kreinto de Esperanto. La gloraj tagoj de Esperantista Klubo de Juiz de Fora falis en la forgeson kaj dum longaj jaroj oni ne plu aŭdis paroli pri ĝi. Sed la 8-an de Aŭgusto 1953, kvardek jarojn poste, kelkaj esperantistoj decidis revivigi ĝin. Por realigi la taskon oni starigis la jenan komisionon: Astolfo Ferreira Mendes, Jorge Firmino de Sant’Ana kaj José Marcilio Filho. Fine, la 31-an deOktobro de tiu sama jaro realiĝis kunsido celante la restarton de la veterana klubo, kies elektita estraro estis: Prezidanto: Jorge Firmino de Sant’Ana; Vicprezidanto: Miguel José Martins; 1-a Sekretario: Cristóvão Colombo Milagres; 2-a Sekretario: Geraldo Weppschlander Lage; 1-a Oratoro: Isaltino da Silveira Filho; 2-a Oratoro: José F. Marcilio Filho; Kasisto: Mario Rossini; Bibliotekisto: Maria Aparecida Foini.

Post la solenaĵo, la unua decido de la estraro estis la aliĝo de la klubo al BEL kaj UEA, sinsekve starigi E-kurson sub la gvido de Isaltino da Silveira Filho, kies taksaj ekzamenoj kontrolitaj de Benjamin Colucci, aprobis dek-ok lernantojn; krom tio, Benjamin Colucci, direktoro de la Jura Fakultato de la urbo, ankaŭ rajtigis Jorge Firmino de Sant’Ana starigi E-kurson en tiu supera eduka instituto.

La 22-an de Decembro 1948 la Komunuma Domo de la urbo, per la leĝo N-ro 1194, starigis Esperantan Katedron en la urbaj lernejoj, subskribita, nome de la urba konsilantaro, de Nicolau Schuery kaj Wilson Coury Jabour respektive prezidanto kaj sekretario.

En 1980 la nomo de la societo ŝanĝiĝis al Kultura Esperanto-Asocio. Ĝi posedas propran sidejon ĉe Strato São Mateus, 872, ĉambro n-ro 10. Estis prezidantoj de la societo la jenaj samideanoj: Eduardo de Menezes, Astolfo Ferreira Mendes, Kleber Halfeld, Orlando José Lopes kaj José Passini.

Omaĝoj - Laboro de esperantistoj en Juiz de Fora rezultis, ke en la urbo troviĝas: Strato D-ro Lazaro Zamenhof, aprobita de la leĝo n-ro 592, 1953; Strato Esperanto, aprobita de la leĝo n-ro 3392, 1970; okaze de la 1-a Kongreso de Brazila Konsilantaro de Esperanto, de la 3-a ĝis la 6-a de Aprilo 1980, estis inaŭgurita en publika placo brusto de D-ro Zamenhof, kunlaboro de Kultura Esperanto-Asocio, Kultura Kooperativo de Esperantistoj, Brazila Esperanto-Ligo kaj urbodomo de Juiz de Fora.

Sub aŭspicio de Brazila Esperanto-Ligo, organizado de Kultura Esperanto-Asocio kaj Universitata Esperanto-Movado, okazis en Juiz de Fora, de la 9-a ĝis la 14-a de Julio 1995, la 31-a Brazila Kongreso de Esperanto, kies temo estis “Brazila Esperanto-Movado – Novaj Tempoj, Novaj Vojoj”, kun la partopreno de proksimume kvarcent esperantistoj de la tuta lando kaj kelkaj eksterlandanoj. La kongresejo estis ĉe ĉefepiskopa pastrolernejo kaj la kongreso plenatingis la deziratajn rezultojn.

E-Movado en Juiz de Fora registras grandan kunlaboron de Kultura Asocio Brazilo-Usono pere de ĝia prezidanto, Manoel Barbosa Leite, kiu ĝentile ĉiam disponigis la sidejon de tiu grava lernejo al la esperantistoj.


Veja este artigo em português.