Verko sendita de S-ro Arlindo Castor de Lima, portugallingve, al la 15-a Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta en Niterói – RJ, de la 14-a ĝis la 21-a de Julio 1957. Ĝi estis pli ampleksa, sed nun resume esperantigita de D-ro Osvaldo Pires de Holanda, sen malprofito de la ĉefaj historiaj okazintaĵoj.
La Analoj de la 15-a Brazila Kongreso de Esperanto okazinta en Niterói – RJ, registras, ke en tiu grava kongreso estis prezentita verko sendita de S-ro Arlindo Castor de Lima, tiutempe nelacigebla disvastiganto de Esperanto en tiu grava urbo de la brazila Nordorienta Regiono.
Ĉar neniu reprezentanto de Ŝtato “Rio Grande do Norte” partoprenis en la kongreso, la verko de S-ro Arlindo Castor de Lima estis legata de S-ro Octavio Vianna Peixoto, unua sekretario de la kongreso. Komence, la subskribinto deklaras, ke laŭ invito de D-ro Mario Ritter Nunes, prezidanto de la loka organiza komitato, li klopodus plenumi la honoran taskon rilate almenaŭ al la plej gravaj faktoj okazintaj en la “Potigvaraj Teroj” pri la lingvo Esperanto, de 1940 ĝis nune:
“Antaŭ la ekzisto de Potigvara Esperanto-Asocio, estis nur izolitaj esperantistoj. Estas informo, ke “Liga Artístico-Operária de Natal” gvidis E-kurson en la jaro 1926, la instruisto estis S-ro Jerônimo dos Santos. Krom tiu samideano ni havas informon pri la ekzisto de aliaj esperantistoj: João Pereira de Siqueira, en Natal; Jorge Cruz, en Macau; Estevão Alves, en Macaíba; D-ro Maltez Fernandes, en Carnaúbas; D-ro Gentil Fernandes, en Areia Branca; kaj Targino Soares, en Mossoró, kie estis fondita la unua E-grupo en la Ŝtato, laŭ notoj de S-ro Moacir da Silva Cunha”.
“En 1940 Moacir Silva Cunha, ĵurnalisto kaj vojaĝkomizo de “Laboratório Raul Leite”, translokiĝis al Natal. Iun tagon, hazarde, mi legis la ĵurnalon “O Estandarte”, kiu aperigis du artikolojn, unu lia kaj alian skribita de mi. Informita ke li estas esperantisto kaj dezirante kontakti lin, mi sendis bileton gratulante lin pro lia artikolo. La respondo venis en Esperanto kaj mi komprenis nenion. Kelkajn tagojn poste mi vizitis lin, en lia apartamento en la hotelo “América”, kie mi vidis, je la unua fojo, veran E-bibliotekon enhavanta verkojn eldonitaj en pluraj landoj. Tiun saman tagon ni projektis la fondon de E-grupo, kaj per la helpo de José de Alcântara Barbosa kaj la ĵurnalisto Luiz Mario Alves, ni sukcesis informojn ĉe Brazila Esperanto-Ligo kaj orientado de la samideanoj Hermes Pitta, el Salvador kaj Maria do Socorro Monteiro, el Garanhuns, kiuj poste fariĝis niaj amikoj”.
“Tiamaniere, la 28-an de Septembro 1940, en la sidejo de Asocio de Instruistoj de Natal, kaj la ĉeesto de pluraj aŭtoritatuloj civilaj, militistaj kaj ekleziaj; instruistoj; ĵurnalistoj; kaj granda nombro da personoj, estis fondita Esperanta Asocio de Rio Grande do Norte. Prezidis la solenaĵon verkisto Luiz da Câmara Cascudo, kiu deklaris fondita la asocion kaj sinsekve, per aklamo, estis elektita la jena estraro: Prezidanto, Moacir da Silva Cunha; Ĝenerala Sekretario, Luiz M. Alves; 1-a Sekretario, Arlindo Castor de Lima; 2-a Sekretario, José de Alcântara Barbosa; Kasisto, A. Calmon Costa; Bibliotekistino, Prof-ino Edite Câmara; Direktoro de la Departemento de Propagando kaj Kulturo, Raul Lemos. Estis elektitaj kiel honoraj membroj: la verkisto Luiz da Câmara Cascudo, D-ro Alberto Couto Fernandes kaj Prof. Ismael Gomes Braga”.
“La enpostenigo de la estraro okazis la 1-an de Novembro de la sama jaro, sub la prezido de D-ro Américo de Oliveira Costa, estro de la kabineto de Lia Moŝto la Federacia Regdelegito de la Ŝtato, kiu realigis belan prelegon, ĉeestis
Veja este artigo em português.