Verkis S-ino Marija Pozder Almada.
“Centro Esperantista de Santos” estis fondita la 30-an de Januaro 1934; ĝiaj fondintoj estis grupo da esperantistoj kaj simpatiantoj de Esperanto. La unua estraro estis: Nelson Rangel, Gervasio Bonavides, Gil Rodrigues, José Maria de Araújo Costa, Pedro A. Angerami kaj Lauro Jorge de Oliveira. Ĝi ne havis propran sidejon kaj Lauro Jorge de Oliveira gvidis kurson kie eblis. Jorge de Oliveira, dum multaj jaroj, estis la sola delegito de UEA en Santos.
Tiutempe pluraj eksterlandaj geesperantistoj vizitadis Santos, kie ili ĉiam ĝentile estis akceptitaj de la lokaj samideanoj.
Samjare estis en Santos Ronald Dupuis, el Francio.
Loĝinte provizore en la urbo, Francisco de Souza Almada gvidis kursojn. Inter aliaj gelernantoj troviĝas Carlos Augusto Siqueira da Cunha, kiu poste aktivis en la landa movado kaj Antonio Manuel de Carvalho, posta urbestro de Santos.
En la jaro 1962 Francisco de Souza Almada ekloĝis definitive en Santos, transprenis la postenon de la tiama prezidanto de Centro Esperantista de Santos, iĝis delegito de UEA, senĉese propagandis pri Esperanto kaj gvidis kursojn. En la jaro 1963 li organizis Regionan E-Renkontiĝon en Santos kaj la movado plifortiĝis. Li tradukis Esperanten la biografion de la mondkonata futbalisto, Edson Arantes do Nascimento - “Mi Estas Pelé”. Intertempe aperigis lernolibron “Esperanto Elementar” (Elementa Esperanto), du mil ekzempleroj. Centro Esperantista de Santos ĝemeliĝis kun la Triesta Esperantista Societo, el Italio kaj la poresperanta laboro daŭris.
Je sugesto de UEA, Francisco de Souza Almada, dum jaroj, aperigis artikolojn en la loka gazeto “A Tribuna” pri Esperanto kaj esperanta movado, kiujn sendadis UEA kaj li tradukis ilin en nacianlingvon por la gazeto. Tiam la Centro havis ĉirkaŭ 25 membrojn.
En la jaro 1974 grupo da geesperantistoj, en Belo Horizonte – MG, fondis Brazilan Konsilantaron de Esperanto, ĉar nek Brazila Ligo, nek Kooperativo funkciis en Rio de Janeiro kaj la movado preskaŭ malaperis en Brazilo. Francisco de Souza Almada estis elektita ĝia prezidanto, kies postenon li okupis dum ok jaroj. La monatan bultenon de BKE redaktis kaj eldonis en Santos Marija Pozder Almada, senpage.
En la jaro 1977 Centro Esperantista de Santos organizis kaj okazigis la 12-an Seminarion; Kultura Kooperativo de Esperantistoj en Rio de Janeiro decidis okazigi Seminarion anstataŭ Kongreson; partoprenis ĝin ĉirkaŭ 350 personoj. Pri la okazintaĵo la urbaj gazetoj amplekse informis. Kadre de tiu evento estis nomata “Placo Esperanto” en iom fora kvartalo de Santos kaj estis starigita busto de Zamenhof en Placo João Barbalho – kvartalo Pompéia. La piedestalon de la busto de Zamenhof donacis la tiama urbestro Manuel Antonio Carvalho, iama E-lernanto de Francisco de Souza Almada. Ĉe la inaŭguro de la busto, la festparoladon faris Athié Jorge Cury, federacia deputito, kiu ĉiam apogis Esperanton.
Samtempe estis elektita “Fraŭlino BEJO” la ĉarma Elianna Correia. La partoprenantojn bonvenigis la redaktorino de la BKE-bulteno, Marija Pozder Almada.
En la okdekaj jaroj, la geedzoj Almada aĉetis domon, kiu iĝis sidejo de la Centro kaj funkciis ankaŭ kiel sidejo de la Universala Artista Ligo de Esperantistoj – UALE, kies reprezentanto en Brazilo estas Marija P. Almada. Tiutempe gvidis kurson Pedro Jacintho Cavalheiro, iama lernanto de Francisco S. Almada.
Okaze de la 83-a UK, en Hungario, Francisco S. Almada estis elektita honora membro de UEA, pro lia longjara poresperanta laboro.
En la lastaj dek jaroj, translokiĝis al aliaj urboj pluraj el la societanoj kaj kelkaj forpasis. La lastan kunvenon, kadre de la Centro, okazigis Marija P. Almada. Ĝi estis la jarkunveno de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo en la jaro 1989.
Pro manko de membroj kaj kunlaborantoj Centro Esperantista de Santos ĉesis ekzisti en la jaro 1990, kiam forpasis Francisco de Souza Almada. Pro la forpaso de Francisco Almada, gravega batalanto favore al esperanto, la Santosa E-movado suferis fortan damaĝon kaj vere ameniĝis.
Komence de la jaroj 2000, Esperanto-movado re-ek-aperis: Roberto Batista eklernis la lingvon ĉe S-ino Marija P. Almada kune de aliaj, dum Emilio C. Vaz Cid - komercisto, eks-studento pri Fiziko ĉe UNICAMP kaj eks-instruisto pri esperanto en la sama universitato de Campinas - denove movadumis. Okazis ankaŭ kun-agoj kaj disvastigoj kune de geesperantistoj de aliaj urboj de la Santosa Ebenaĵo. Novaj gelernantoj aperis fulme, danke al la amasigo de la interreto.
En la jaro 2003, maje, Emilio Cid organizis la 1-an E-Renkontiĝon de la Santosa Ebenaĵo en la najbara urbo São Vicente. Partoprenis ne nur santosanoj kaj anoj de la ĉirkaŭaĵoj, sed ankaŭ samideanoj de la urboj São Paulo-SP, Ribeirão Preto-SP, Campinas-SP, Rio de Janeiro-RJ kaj Brasília-DF. Ĉeestis en la podio almenaŭ unu reprezentanto de ĉiu urbo de la Santosa Ebenaĵo. Jen la komenco de nova fazo de la movado. Pedro Cavalheiro, nuntempa loĝanto de São Paulo kaj eks-lernanto de Francisco Almada, partoprenadis iniciatojn faritajn de santosanoj, eĉ kiam iĝis la prezidanto de la Brazila Esperanto-Ligo (kies estrartempo daŭris de 2004 ĝis 2007).
En 2004 novaj instruistoj komencis instrui, nome José Luiz Teixeira, Reny Bravo, Rosangela, Maria de Lourdes (TUCA), Alessandra Simões.
En la jaro 2005, Felipe de Oliveira Queiroz - eks-lernanto de Roberto Batista kaj Marija Almada - transloĝiĝas al Florianópolis pro studaj kialoj. Tamen, li ofte vizitadis la urbon Santos ĝis sia re-transloĝiĝo, estante do ankoraŭa referenco de la juna e-movado en la urbo.
Novaj gelaborantoj por la lingvo internacia surĝis. La movado sufiĉe refortiĝis. Kvankam ne ekzistas oficiala klubo aŭ asocio en la la urbo, oni ne povas diri ke la movado ne estas trovebla. Sufiĉe ofte komenciĝas novaj e-klasoj kaj grupoj, organiziĝas renkontiĝoj kaj prelegoj, inter aliaj aferoj. Verŝajne estas la movado plej malcentriga kaj malplej “ĉirkaŭ nur unu aŭ du homoj” en Brazilo.
En 2007 Rogério Alves komencis instrui Esperanton en São Vicente.
Veja este artigo em português.