En 1976 kaj 1977 okazis kelkaj elementaj E-kursoj.
La 17-an de Oktobro 1984 oficiala livero de diplomoj al kursfinintoj de pli ol unu E-kurso ĉe «FAFIVA» - Filozofia Fakultato de Valença. La kurso daŭris ses monatoj kaj la instruisto estis inĝeniero Vicente Paulo Werneck, estrarano de «Volta Redonda Esperanto-Klubo».
La 29-an de Septembro 1985 esperanta ekspozicio enhavanta pli ol 800 poŝtkartojn ricevitajn el pluraj landoj, pere de la esperantistino Virgínia Soares, el Valença. La ekspozicio okazis ĉe “CEV” paralele al prelego de la verkisto Celso Martins, el Rio de Janeiro.
1987 - baza kurso ĉe “CEV”, sabate, dum kvar monatoj.
1988 - prelego, pere de volontulo, pri “Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia” ĉe “FAFIVA”; kaj baza kurso de Esperanto ĉe “Grêmio Espírita de Beneficência”, en “Barra do Piraí”, sabate, dum tri monatoj.
La 18-an de Marto 1990, 3-a Esperanta Ekspozicio realigita kune kun prelego de S-ro Augusto Marquesde Freitas, en “Rio das Flores”.
La 17-an de Aprilo 1994, 4-a Esperanta Ekspozicio enhavanta pli ol 800 poŝtkartojn, el pluraj landoj, de la samideanino Virgínia Soares. Samtempe okazis esperanta prelego de Prof-ro José Passini, el Belo Horizonte - MG.
La 7-an de Decembro 1997, krom E-ekspozicion, la esperantistoj el Valença ankaŭ okazigis, en “Rio das Flores”, E-prelegojn pere de la jenaj samideanoj: Givanildo Ramos Costa, Luís Alberto Coelho kaj Marcos Vinícius Telles. En la okazaĵo estis prezentita la teatraĵo “La Kvin Dronintoj”, de Prof-ro Sylla Chaves.
2002 - 11 de Majo - Esperanta Budo de Valença