Montes Claros

Verkis Prof-ro Antônio Felix da Silva.

Por paroli pri la pioniroj de Esperanto-Movado en la urbo “Montes Claros”, Ŝtato Minas Gerais, Antônio Felix da Silva ĉerpis artikolon el la kajero “Jornal de Domingo” de la gazeto “Jornal de Montes Claros”, de la 12-a de Februaro 1984, paĝo 7-a, kie S-ro Wanderlino Arruda, verkisto, publikigis portugalingve la raporton “Esperanto-Movado en Montes Claros”.

Malgraŭ tio, ke en la regiono jam estis esperantistoj ekde 1922, nome Wilson de Castro Veado, en la urbo “Coração de Jesus”; Ezequiel Pereira; Raimundo Lyrio Brant; Lafayete Spínola de Castro; Luís Veloso kaj aliaj, nur antaŭ tri jaroj, kiam la instruisto Antônio Felix da Silva alvenis al Montes Claros, tiam komenciĝis kurso de Esperanto en la urbo ĉe ĉambroj ceditaj de Filozofia Fakultato, sub respondeco de Montes Claros Esperanto-Klubo. Ĉi tiu asocio fortiĝis tre rapide, fondis bibliotekon kaj per leteroj komunikiĝis kun pluraj ĉefsidejoj de esperantistoj en la tuta mondo.

La unua Esperanto-Grupo de Montes Claros estis fondita en la 8-a de Novembro 1981; ĝia nomo estas Montes Claros Esperanto-Klubo, ekzistanta ĝis hodiaŭ (jaro 2000). Jen kelkaj referencoj pri ĝi aperintaj en bultenoj:

Ekde 1981 matrikuliĝis en Elementa Kurso de Esperanto 231 homoj, ĝis nun (jaro 2000). 38 homoj finis la Elementan Kurson, el ili nur dek aŭ dek-du loĝas en Montes Claros sed ne aktivas en la E-Klubo. La nuna estraro de Montes Claros Esperanto-Klubo (jaro 2000) estas: Antônio Felix da Silva – Prezidanto; Carlos Leonardo Figueiredo Gomes – Vicprezidanto; Maria Aparecida de Jesus Santos – Sekretariino.

Montes Claros Esperanto-Klubo ne rezignis pri siaj aktivecoj ĉar ankoraŭ fidas je tio, ke sur la ĉielo de la nordo de Minas Gerais brilas ĉiam la stelo de Espero.


Veja este artigo em português.