antonio_felix_da_silva_eo

Antônio Felix da Silva

Antônio Felix da Silva naskiĝis la 24-an de Aŭgusto 1944 en la urbo “Jequié – BA”. En la jaro 1962 li translokiĝis al la urbo San-Paŭlo, kie laboris ĝis 1980 en Armeo; li komencis kiel soldato kaj nun estas emerita kapitano.

En la urbo San-Paŭlo li ekkonis Esperanton en Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, kies instruistino estis Elvira Fontes.

En la jaro 1981 li translokiĝis al la urbo “Montes Claros”, kie li instruis Esperanton. Pedagogo kaj verkisto, li eldonis, en 1994, portugale, la libron “Empatia”, poeziaĵoj. Verkis ankaŭ poeziojn kaj rakontojn aperintajn en dudek-du antologioj de diversaj eldonistoj, krome, havas aliajn verkojn por eldoni kiel “La Serpento kaj la Kolombino”, kaj estas membro de “Beletra Montes Claros Akademio” ekde 1994. Nuntempe li loĝas en Florianópolis-SC kaj estas la brazila sekciestro de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj).


Veja este artigo em português.

  • antonio_felix_da_silva_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/05 02:59
  • de zehanonimo