São Bernardo do Campo

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Raporto aperinta en la bulteno de Brazila Konsilantaro de Esperanto, jaro 1976, anoncas, ke la urbestro de tiu prospera urbo de la ŝtato San-Paŭlo, sankciis leĝon, proponita de la urba konsilantaro, kiu nomas straton de la urbo “Dr. Luís Zamenhof”. La bulteno de Majo 1977 anoncas E-kurson ĉe la sidejo de “Juventude Fraterna João Ramalho” (Frata Junularo João Ramalho) sub la gvido de la junulo Lourenço Rioji Sogabe.


Veja este artigo em português.