Enhavtabelo

Volta Redonda

Verkis la Inĝeniero Alberto Flores, Delegito de BEL/UEA.

La Komenco

La E-Movado en Volta Redonda komenciĝis en la jaro 1955, kiam la esperantisto inĝeniero Alberto Flores translokiĝis el Porto Alegre - RS al Volta Redonda - RJ por labori ĉe CSN (“Companhia Siderúrgica Nacional”). Je la fino de 1955 alia esperantisto ankaŭ envenis en Volta Redonda. Li estis S-ro João Andrade, kiu translokiĝis el Ubá - MG por malfermi butikon en Volta Redonda. Ili estis la E-pioniroj en Volta Redonda. En 1955 oni decidis organizi elementan kurson de Esperanto ĉe spiritisma societo “Lernantoj de la Vero”. Enskribiĝis 61 gelernantoj; estis invitita inĝeniero Alberto Flores por gvidi la kurson; ĝi okazis nokte kaj la sidejo de la spiritisma societo, kie ĝi funkciis estis en strato sen pavimo kaj sen troturaro. Multfoje, en pluva epoko estis necese marŝi sur koto kaj mallumaj vojoj por atingi la kursejon.

VREK (Volta Redonda Esperanto-Klubo)

Je la fino de launua E-kurso la instruisto invitis siajn gelernantojn fondi E-klubon. Tio okazis je la 15-a de Decembro 1955.

S-ano Alberto Flores zorgis pri la preparo de la statuto de la klubo.

Je la 2-a de Februaro 1956, vespere, en salono de spiritisma societo «Lernantoj de la Vero» kunvenis la sekvantaj gelernantoj: Dorvalino Domingos Otty, Sóstenes M. Costa, Rômulo Silva, Antônio José da Silva, Renato Bastos Dias, Jayme de Paula, Osvaldino Gamboa, José Geraldino, Lia da Silva Pezzana, Omar Silva, Dinorah Alves Barroso, Ecy da Silveira Ferreira kaj Aimone Daltri.

Kune kun la instruisto Alberto Flores ili pridiskutis kaj aprobis la statuton de VREK, voĉdonis kaj elektis la unuan estraron de VREK, kies membroj estis la jenaj: S-ro João Andrade - Prezidanto; S-ro Aimone Daltri - Vicprezidanto; F-ino Dinorah Alves Barroso - 1-a Sekretario; S-ro Rômulo Silva - 2-a Sekretario; S-ro Ecy da Silva Ferreira - Kasisto; F-ino Lia da Silva Pezzana - Bibliotekisto.

Kontrola Konsilantaro: Inĝ-ro Alberto Flores, S-ro Dorvalino Domingos Otty kaj S-ro Antônio José da Silva.

La klubo tuj aliĝis al Brazila Esperanto-Ligo; ĉirkaŭ 80 personoj aliĝis al VREK, kiu komencis disvastigi informojn pri la lingvo Esperanto kaj organizi novajn kursojn kaj kunsidojn.

En la decembra monato 2000 VREK memorigis 45 jarojn.

El tiuj unuaj amikoj de Esperanto restis por ĉiam fidelaj al la Esperanto-Movado nur Alberto Flores kaj João Andrade. La aliaj, post la entuziasmo de la unuaj tempoj, bedaŭrinde pro diversaj kialoj, jaro post jaro forlasis la agadon por Esperanto. Ili eniris en Esperanton, sed Esperanto vere ne eniris en ilin.

En Julio 1957 okazis en Niterói - RJ la 15-a Brazila Kongreso de Esperanto, la «Jubilea Kongreso» de BEL. Kelkaj anoj de VREK partoprenis en tiu kongreso kaj interkonsente kun CSN, invitis la gekongresanojn viziti la Uzinon de Siderurgia Kompanio en Volta Redonda. Je la 18-a de Julio 1957 ĉirkaŭ 200 gesamideanoj vizitis la uzinon de CSN. Ili vojaĝis de Rio de Janeiro ĝis Volta Redonda per vagonaro kaj restis en Volta Redonda dum la tuta tago kiel gastoj de CSN.

Radio-Programo “Esperanto - Língua Internacional”

Dum multaj monatoj inĝeniero Alberto Flores dissendis ĉiuĵaŭde, je la oka kaj duono vespere, tra la ondoj de ZYP 26 “RádioSiderúrgica Nacional” 1.560 Kc (Kilocikloj) 15 minutoj de programo, en portugala lingvo, kun informoj kaj klarigoj pri Esperanto.

Intervjuoj tra la Radio

Multfoje la VREK-anoj inĝenieroj Alberto Flores kaj Vicente Paulo Werneck estis intervjuitaj en radio-programoj de sendstacioj de Volta Redonda kaj de la Urbo Barra Mansa.

Laŭ peto de VREK-anoj, la urba konsilanto Leonel Dacol proponis kaj la urba konsilantaro aprobis je la 21-a de Majo 1963, la Rezolucion n-ro 501, kiu donis al VREK la titolon de societo konsiderata de “Komunuma Publika Utileco”; tiun titolon la urbestro sankciis je la 24-a de Julio 1963.

Placo Esperanto

Je la 27-a de Decembro de tiu sama jaro la urba konsilantaro de Volta Redonda, laŭ iniciato de la konsilanto Leonel Dacol, per decido n-ro 541, nomis «Praça Esperanto» al bela placo lokita en la centra parto de la urbo.

Tezo en Seminario

Organizita de “Lions Club” de Volta Redonda, la tiama prezidanto de VREK, inĝeniero Alberto Flores, prezentis tezon pri la valoro de la lernado de la Lingvo Internacia Esperanto, kiu estis aprobita kaj publikigita en la bulteno de «Lions».

Parolado en Fondaĵo Getúlio Vargas

En 1965, dum la 19-a Brazila Kongreso de Esperanto okazinta en Rio de Janeiro, inĝeniero Alberto Flores faris programitan paroladon pri siderurgio ĉe la sidejo de Fondaĵo Getúlio Vargas. Li uzis multajn teknikajn vortojn; tio evidentigas, ke Esperanto taŭgas por priskribi iun ajn teknikan temon.

De la 1-a ĝis la 5-a de Oktobro 1989 okazis en la ĉefurbo Braziljo - DF Internacia Spiritisma Kongreso organizita de Brazila Spiritisma Federacio. Je la 3-a de Oktobro de tiu jaro, invitita de S-ano Afonso Gallego Soares, estrarano de FEB, inĝeniero Alberto Flores faris prelegon en portugala lingvo pri Esperanto. Tiun prelegon oni publikigis en la revuo «Reformador», poste ĝi estis publikigita en diversaj aliaj brazilaj publikigaĵoj.

Kurso de Esperanto ĉe ETPC

En 1961 ‘’Lions Club de Volta Redonda’’ kune kun VREK organizis praktikan kurson de Esperanto ĉe la Lernejo «Pandiá Calógeras», sub la gvido de inĝeniero Alberto Flores. Dek tri lernantoj alvenis al la fino de la kurso.

Kurso ĉe «Instituto Batista-Americano» kaj «Instituto de Cultura Técnica»

Ekde la 16-a de Aprilo 1962, dum tri monatoj, dufoje semajne okazis vesperaj lecionoj de Esperanto en la lernejo «Instituto Batista-Americano de Volta Redonda’’ organizita de VREK sub la gvido de D-ro Maurício Monken Gomes; dudek lernantoj alvenis al la fino de la kurso.

Kelkaj jaroj poste D-ro Maurício kun la helpo de inĝeniero Herikson Barreiro organizis E-kurson ĉe «Instituto de Cultura Técnica» en la kvartalo ‘’Jardim Amélia I’’, en Volta Redonda.

E-kurso ĉe Filozofia Fakultato

Dum la jaroj 1977 ĝis 1979 inĝeniero Alberto Flores, profesoro pri Mineralogio, Geologio kaj Paleontologio ĉe Fakultato de Filozofio, Sciencoj kaj Beletro de Volta Redonda, sukcesis organizi kursojn kaj instruis Esperanton en tiu Fakultato. La intenco estis varbi la gelernantojn de la Fakultato, precipe de kursoj pri lingvoj, por la lernado de Esperanto. Feliĉe unu lerninto, inĝeniero Vicente Paulo Werneck, fariĝis tre bona esperantisto kaj tre valora kunlaboranto de la E-movado en Volta Redonda de kies VREK-estraro li estis elektita prezidanto.

E-kursoj ĉe Inĝenier-Altlernejo

La kurso okazis kun la morala apogo de Asocioj de Inĝenieroj de Volta Redonda. La rezultoj de tiuj kursoj estis tre kontentigaj do 70% da gelernantoj alvenis ĝis la fino de la kursoj. En 1989 la instruanto estis inĝeniero Vicente P. Werneck.

E-kursoj ĉe «Lernantoj de la Vero»

La kursoj okazis preskaŭ ĉiujare, la instruantoj estis la inĝenieroj Vicente P. Werneck kaj Sérgio Pereira Assunção, kun la apogo de la prezidanto de tiu spiritisma societo, S-ano Vena Demarches Mascarenhas.

E-kursoj ĉe André Luís

Ankaŭ ĉi tie oni organizis diversajn kursojn gviditaj de inĝeniero Vicente Paulo Werneck.

E-kursoj ĉe SEPE

Inĝeniero Vicente P. Werneck dum tri jaroj, 1998-2000, sukcesis organizi kursojn ĉe «SEPE - Sindicato Estadual de Profissionais de Ensino», kun la kunlaboro de S-ano José Mário Alcaire.

E-kurso ĉe lernejo “Barão de Mauá”

Dum la dua duonjaro 1995, ĉe “Colégio Estadual Barão de Mauá”, Vicente P. Werneck instruis Esperanton al diversaj gelernantoj de tiu lernejo.

E-kurso ĉe “Sur la Vojo al la Lumo”

En tiu spiritisma domo oni organizas, ĉiujare, elementan kaj daŭrigan kurson sub la gvido de inĝeniero Alberto Flores. La kursoj daŭras kvin monatojn kun lecionoj ĉiusemajne.

E-kurso ĉe «Lumo kaj Karito»

En la malproksima kvartalo «Mangueira» inĝeniero Alberto Flores okazigis bazan kurson kies rezulto estis ne kontentiga kaj oni ne daŭrigis la instruadon.

E-kurso ĉe «Gerontologia Centro»

En 1999 unu el la plej valoraj atingaĵoj de la E-movado en Volta Redonda estis la efektivigo de E-kurso en la Gerontologia Centro de Asocio de Emerituloj kaj Pensiuloj de Volta Redonda. La kurso estis gvidita de inĝeniero Alberto Flores kaj tre bone sukcesis.

«Ótica Esperanto»

Dum multaj jaroj S-ro João Andrade, kiu venis en 1955 el Ubá - MG por loĝi en Volta Redonda propagandis kaj informis pri Esperanto, ĉar li nomis sian okulvitran butikon «Ótica Esperanto» kaj tie granda afiŝo kun bela verda stelo vokis la atenton de la publiko pri nia lingvo.

«Esperanto Bicicletas»

Tiu estas la nomo de la biciklovendejo de S-ro José Galardino, unu el la lernantoj kiuj partoprenis en la unua E-kurso okazinta en Volta Redonda en la jaro 1955.

Vendado de Esperantaj Libroj

Libroj por lernado de la lingvo, vortaroj kaj aliaj verkoj en Esperanto oni ĉiam povas trovi kaj aĉeti en du librovendejoj de Volta Redonda: Librovendejo de Spiritisma Societo Lernantoj de la Vero kaj Librovendejo «Mundo dos Livros» (Mondo de la Libroj).

Esperanto Renkontiĝoj kaj Kongresoj

La urbo Volta Redonda jam estis diversfoje loko por regionaj renkontiĝoj de la «Paraiba Valo» kaj ankaŭ ŝtata renkontiĝo de Rio de Janeiro.

La anoj de VREK ofte partoprenis en renkontiĝoj okazintaj en aliaj urboj kaj ankaŭ naciaj kaj internaciaj kongresoj.

Regiona Agado

La agado de la membroj de VREK ne estas limigita al la urbo Volta Redonda. Kelkaj anoj de VREK jam faris paroladojn pri Esperanto en Barra Mansa, Piraí, Barra do Piraí, Valença, Conservatória, Pinheiral, Caxambu, São Lourenço kaj Rio de Janeiro.

Eldonaĵoj

En 1978 CSN (Nacia Siderurgia Kompanio) publikigis en Esperanto belan ilustritan libreton “Volta Redonda, la granda ŝtalproduktejo de Brazilo”, la traduko estis de la metalurgia inĝeniero Alberto Flores. Ĝi estis disdonita inter la kvarcent partoprenantoj de la Latina Amerika Kongreso de Esperanto okazinta de la 17-a ĝis la 22-a de Julio 1978 en Marília - SP kaj 1749 ekzempleroj inter la partoprenantoj de la 66-aInternacia Kongreso de Esperanto okazinta en Braziljo, de la 25-a de Julio ĝis la 1-a de Aŭgusto 1981.

En 1994 aperis la unua eldono de «Cartilha de Esperanto», verko de Alberto Flores kaj Vicente Paulo Werneck. Eldonis ĝin Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz, el Rio de Janeiro.

Brazila Konsilantaro de Esperanto

Kelkaj anoj de VREK estis membroj kaj kunlaborantoj de BKE. S-ano Alberto Flores estis nomumita vicprezidanto de BKE, honora titolo aljuĝita al diversaj esperantistoj. La prezidanto de BKE estis la estimata samideano Francisco de Souza Almada, kiu diversfoje vizitis la urbon Volta Redonda.

Kultura Kooperativo de Esperantistoj

Al tiu E-kooperativo apartenis diversaj samideanoj de Volta Redonda, kiuj partoprenis en seminarioj kaj kulturaj eventoj organizitaj de la Kooperativo.

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI)

Unu membro de VREK apartenis al ILEI, laŭdinda laborado precipe dank’ al sindona gvidado de Prof-ino Elvira Fontes.

Perfektigado

Dum iom da tempo kelkaj geesperantistoj de Volta Redonda kaj Barra Mansa kunsidis duonmonate cele perfektiĝi en la uzado de la lingvo. Oni uzis la libron “Survoje al Esperantujo”, de Elvira Fontes, kiel apogilon. Estis agrablaj kaj utilaj kunsidoj kiuj ĉesis pro diversaj kialoj.

Spiritismaj Kunsidoj en Esperanto

Antaŭ kelkaj jaroj la spiritistaj esperantistoj de Volta Redonda (Flores, Werneck, Maurício, Nicanor kaj aliaj) kunsidis ĉe Spiritisma Domo «André Luís» por studi la verkojn «La Libro de la Spiritoj» kaj «Kristana Agendo», en Esperanto. La kunsidoj estis tre fruktodonaj kaj interesaj, sed pro diversaj kialoj oni ĉesis tiun utilan studadon.

Vizitantoj

Dum la ekzistado de VREK multaj samideanoj vizitis la urbon Volta Redonda. Ili venis el aliaj urboj de Brazilo kaj eĉ de aliaj landoj.

La Nuntempo

Oni povas diri, ke ĉiu jaro, ekde kiam fondiĝis VREK, antaŭ 45 jaroj, ĉiam okazis almenaŭ unu E-kurso en Volta Redonda, kelkfoje 2, 3 eĉ 4 en la sama jaro.

VREK havas bone meblitan ĉambron pruntitan de Spiritsma Domo ‘’André’’ Luís. Por sukcesi tiun ĉambron multe laboris la samideanoj Nicanor Botelho Filho kaj D-ro Maurício Monken Gomes. Inĝenieroj Flores kaj Werneck zorgas pri E-instruado kun la valora helpo de la junulo Jimes Vasco Milanez.

Elstaraj Esperantistoj de Volta Redonda


Veja este artigo em português.