alberto_flores_eo

Alberto Flores

Naskiĝis en urbo Santa Maria, RS, la 9-an de Julio 1923. Emerita inĝeniero. Dum 35 jaroj li laboris en Volta Redonda, RJ. Esits profesoro en Fakultato pri Filozofio, Sciencoj kaj Beletroj kaj de Lernejo de Metalurgia Inĝenierarto. Fakdelegito de BEL/UEA pri lingvoj kaj paleontologio. Redaktoro de la bulteno Suda Stelo. Aŭtoro de la libroj ‘’Regras Gramaticais’’ (Gramatikaj Reguloj) kaj, kune kun Vicente Werneck, ‘’Cartilha de Esperanto’’ (Esperanto Legolibro). Partoprenis en la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto, en Recife, 1952, la 43-a Universala Kongreso en Mainz, Germanio, 1958, la Kongreso de Reno-Vestefala Esperanto-Ligo, en Bonn, Germanio, 1958, la 37-a Germana Kongreso de Esperanto, en Essen, Germanio, 1959, la 1-a Latinamerika Kongreso, en Marília, 1978 kaj la 66-a Universala Kongreso, en Brasília, 1981. Fondinto de Volta Redonda Esperanto-Klubo, en 15/12/1955.


Veja este artigo em português.

  • alberto_flores_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/04 23:54
  • de zehanonimo