recife_eo

Recife

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

La verko prezentita ĉi tie estas de la plumo de S-ro Thomaz Tenório Vila Nova kaj estis prezentita portugallingve okaze de la 15-a Brazila Kongreso de Esperanto okazinta en Niterói – RJ, de la 14-a ĝis la 21-a de Julio 1957. Ĝi estas ampleksa sub la literatura vidpunkto, sed tre resuma sub la historia aspekto; mankas informoj pri datoj, ĉefaj eventoj kaj eĉ nomoj de la personoj kiuj eventuale realigis tiajn okazintaĵojn.

La unua manifestiĝo de la E-movado en Pernambuco okazis kiam estis fondita Pernambuco Esperanto-Klubo, kiu rapide malaperis. Tiutempe estis nur malmultaj izolitaj esperantistoj, sen kondiĉoj por disvastigo de la lingvo. Tie, la vera simbolo de la esperanta idealo estas D-ro Methodio Maranhão, delegito de UEA, klera kaj tre entuziasma esperantisto, sed, antaŭ siaj multaj aferoj, li malmulte povis disvastigi la lingvon. Post lia forpaso, liaj filoj donacis lian belan E-bibliotekon al Pernambuka Esperanto-Asocio.

En la 21-a de Aprilo 1938 estis fondita Pernambuka Esperanto-Asocio, kiam jam ekzistis Pernambuka Esperanto-Societo ekde 1925. En la sama epoko ekzistis ankaŭ, en “Bairro da Torre” (Kvartalo de la Turo), “Esperanto Voleibol Club”.

En Novembro 1939 estis fondita en Garanhuns “Esperanta Grupo Ismael Gomes Braga”, kiu dum kelkaj jaroj subtenis viglan esperantan aktivecon.

Oni povas diri, ke E-movado en Pernambuco vivas dank’al la dediĉaj klopodoj de Pernambuka Esperanto-Asocio, kies persista laboro meritas aplaŭdon de la esperantistaro. Oni ne povas forgesi la nomon de Odilon Araújo, fondinto de la ĵurnalo “Pernambuco Esperantista”, kiu dum longa tempo subtenis vivanta la flamon de la esperanta idealo en Pernambuco. Estas esperantistoj izolitaj en multaj internlandaj urboj kiel “Triunfo”, “Palmares”, “Garanhuns”, “Caruaru”, “Ribeirão” kaj “Vitória de Santo Antão”.

En 1952 estis realigita en Recife la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto per la kuna klopodo de ĉiuj samideanoj, sed elstariĝas la nomoj de Alfredo Azevedo, D-ro Fernando Laroca, Moacir da Silva Cunha, Ernesto Diniz, José Laércio, Neuse Araújo, Calinicio Silveira, Amaro Pinagé, Artur Veloso kaj Lurdinha Cordeiro.

En Julio 1956 reaperis “Pernambuco Esperantista” kiel definitiva oficiala organo de Pernambuka Esperanto-Asocio.

Laŭ informo aperinta en “Esperanto Notícias”, de Junio 1984, Pernambuka Esperanto-Asocio, en tiu jaro, lanĉis kampanjon celante la akiron de propra sidejo.

La 18-an de Junio 1987 estis elektita nova estraro, kies prezidanto, por la oficperiodo 1987-1989, estis la sindediĉa samideano Amaro Pinagé Soares, kaj vicprezidanto la klera esperantisto Prof-ro Jannes Marcus Mabessoone, redaktoro de la ĵurnalo “Pernambuco Esperantista”, kiu anoncas en la numero de Julio 1985, ke la kampanjo por la akiro de la propra sidejo marŝas kontentige.

En 1988, okaze de la Centjariĝo de Esperanto, la Universitato de Pernambuco kune kun Pernambuka Esperanto-Asocio, omaĝe al la Lingvo Internacia, aperigis ilustritan geologian revuon enhavanta 95 paĝojn, plena de interesa enhavo.

La 22-an de Aprilo 1989 estis elektita kaj enoficialigita la jena estraro de Pernambuka Esperanto-Asocio: Amaro Pinagé Soares, Edie de Aquino Leite, Ada de Almeida Leite, Maria José Pontes, Edson Vicente de Albuquerque kaj Edson Silveira Mascarenhas.

Por la oficperiodo 1991-1992 estis elektita kiel prezidanto de la asocio Prof. Jannes Marcus Mabessoone.

Sen pliaj detalaj informoj, “Esperanto Notícias”, numeroj 94-96 anoncas, ke la 3-an de Aprilo 1991 estis fondita en Recife Brazila Asocio pri Didaktiko de E-kursoj, kies fondinto, S-ro Jorge de Oliveira, celas ne nur gvidi kursojn sed ankaŭ realigi prelegojn kaj aliajn aktivecojn por la disvastigo de Esperanto.

“Esperanto Notícias”, de Julio-Septembro 1994, anoncas ke, la prezidanto de Pernambuka Esperanto-Asocio, S-ro Hamilton Nery, per letero sendita al Majoro Gilberto A. Silva Velho, informas, ke finfine Pernambuka Esperanto-Asocio sukcesis la aĉeton de propra sidejo.

Dum la jaro 1996 Pernambuka Esperanto-Asocio subtenis kursojn por infanoj, daŭrigan kaj konversacian rondon, gvidas kursojn en Ŝtata kaj Katolika Universitatoj, kursojn por blinduloj, en soldatejo, en dek unu spiritismaj domoj kaj en la jenaj urboj: Olinda, Cabo, Paulista, Caruaru kaj Afogados da Ingazeira.

En la jaro 1999 okazis ĉiumonate, en la Administra Fakultato de Recife, sub la gvido de Pernambuka Esperanto-Asocio, kunvenoj de esperantistaj instruistoj sub la prezido de D-ro Luís Mario de Oliveira Assunção.

La sidejo propra de Pernambuka Esperanto-Asocio estas en strato Siqueira Campos, 279, Domturo Brasília, 5-a etaĝo, ĉambro 905 - Recife - PE.


Veja este artigo em português.

  • recife_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:30
  • de 127.0.0.1