Brasília

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Praktike la E-movado en Brasília komencigxis la 8-an de Junio 1974 okaze de la fondigxo de Brazila Konsilantaro de Esperanto 1) kaj elekto de gxia unua estraro.

GXia unua kunsido realigxis la 24-an de tiu sama monato kaj en gxi partoprenis la jenaj personoj: S-roj Francisco de Souza Almada, Prezidanto (Santos, SP); Nelson Pereira de Souza, 1-a Sekretario (Brasília, DF); Gilberto A. Silva Velho, Vicprezidanto pri Interrilatoj (Caçapava, SP); S-ino Marija Pozder Almada, Vicprezidanto pri Turismo (Santos, SP); S-roj Onézimo da Costa e Faria, Vicprezidanto pri Financoj (Belo Horizonte, MG); Giuseppe Grattapaglia, Vicprezidanto pri Internaciaj Aferoj (Alto Paraíso, GO); Waldir Antônio Silvestre, Prezidanto de Brasília Esperanto-Asocio (Brasília, DF); Francisco Matos de Oliveira, kasisto de Brasília Esperanto-Asocio (Brasília, DF); kaj S-inoj Gilka Silva Velho (Caçapava, SP) kaj Ursula Grattapaglia (Alto Paraíso, GO).

Dum la kunsido estis traktataj gravaj aferoj pri la elvolvigxo de la E-movado en nia lando, inkluzive projekto por la akiro de propra sidejo en Brasília.

Tiu kunsido okazis cxe la sidejo de la Spiritisma Centro Frateco, kie nokte estis prezentita filmo parolata en Esperanto kaj realigita de la entrepreno FIAT.

La cxefa celo de Brazila Konsilantaro de Esperanto estis ebligi la interkomunikigxon inter la esperantaj organizoj en la tuta lando kaj kunlabori pro la translokigxo de Brazila Esperanto-Ligo de Rio de Janeiro al Brasília, cxar la Federacia Distrikto estas en la centro de la lando kaj pli proksime de la povoj de la respubliko, kio certe helpos la disvastigadon de la lingvo kaj de la E-movado gxenerale.

La translokigxo de BEL al Brasília okazis la 31-an de Julio 1986 pri kies detala afero vi legos en la sekvantaj pagxoj.

De la 15-a gxis la 18-a de Julio 1976 Brasília gastigis la 11-an Brazilan Esperanto-Seminarion, kies solena malfermo estis prezidita de D-ro Elmo Serejo Farias, guberniestro de la Federacia Distrikto.

Krom la partopreno de esperantistoj de la tuta lando, la evento kalkulis je la honora cxeesto de la danlanda Torben Kehlet, delegito de UEA kaj reprezentantoj de Germanio, Anglio, Auxstralio, Grekio, Portugalio, Italio, Japanio, Hungario, CXehxoslovakio, Auxstrio kaj Kolombio.

Konsistis el la programo, prelegoj de S-ino Ursula Grattapaglia pri la Universala Esperanto-Asocio; Esperanto - Socia Lingvo, de Pandiá Pandu; kaj Esperanto kaj Radioamatorismo de Nid Dutra D’Amorim.

Dum la renkontigxo okazis ankoraux prelegoj pri Turismo, Fotografiarto, Fortoj kaj Malfortoj de la Moderna Scienco, La Avantagxoj de Esperanto en la Internaciaj Rilatoj, krom pluraj laborkunsidoj.

Dimancxe, la esperantisto, pastro José Nogueira Machado, celebris edzigxon, tute en Esperanto, cxe la katedralo de Brasília.

La prezidanto de la seminario estis ingxeniero Nid Dutra D’Amorim, direktoro de DNER (Nacia Departemento pri Veturvojoj) de la Federacia Distrikto.

La organizo estis de Kultura Kooperativo de Esperantistoj el Rio de Janeiro, helpata de Brazilia Esperanto-Asocio, Instituto Lucis (el Taguatinga, DF) kaj Lernejo-Bieno Bona Espero (Alto Paraíso, GO).

La guberniestro de la Federacia Distrikto provizis, senpage, mangxajxon por pli ol okcent personoj, krom transporto kaj gastigo al ducent esperantistoj.

La Organiza Komitato de la 11-a Brazila Esperanto-Seminario estis:
D-ro Nid Dutra D’Amorim, Prezidanto; Komandanto Euripedes do Nascimento, Prezidanto de la LKK; D-ro Joir Barreiro, Administra Direktoro de TERRACAP; D-ro Newton Egydio Rossi, Prezidanto de la Komerca Federacio; S-roj Mário Garófalo, Direktoro de la jxurnalo “Vanguarda”; Jorge Cahuí, Direktoro de la Komerca Asocio de la Federacia Distrikto; Nelson Pereira de Souza, Sekretario de Brazila E-Konsilantaro; Francisco Matos de Oliveira, Kasisto de Brazilia Esperanto-Asocio; Profesoro Arcelino Silveira, Prezidanto de Brazilia Esperanto-Asocio; S-ino Ursula Grattapaglia, Direktoro de la Bieno Bona Espero; pastro Urbano Rausch SJ, Prezidanto de ASSENT – Asistaj Asocioj de Taguatinga, DF; pastro Francisco Xavier da Silva, Parohxestro de la pregxejo de Taguatinga; kaj pastoro Josino Moreira de Miranda, de la Adventisma Pregxejo de la Sepa Tago.

La grandega sukceso atingita de la 11-a Esperanto Seminario en Brasília, kvankam okazinta kvin jaroj antauxe, gxi elmontris ke la urbo efektive tauxgas por la gastigado de universala kongreso kaj malfermis la pordojn de la urbo cele al tiu grava estonta realigo.

Tamen, por akiri sperton celantan la 66-an Universalan Kongreson en nia lando, la estraro de BKE decidis realigi sian 1-an Brazilan Kongreson, kies elektita urbo estis Juiz de Fora, MG, en la periodo de la 3-a gxis la 6-a de Aprilo 1980. Loko: Rektorejo de la Federacia Universitato de Juiz de Fora; Temo: Kunlaboro; Patrono: Profesoro Sebastião Almeida Paiva, rektoro de tiu Universitato; Prezidanto de BKE S-ro Francisco de Souza Almada; Specialaj Invitatoj: S-ino Ursula Grattapaglia, direktoro de UEA; Ingxeniero Giuseppe Grattapaglia, cxefdelegito de UEA en Brazilo; D-ro Braz Cosenza, prezidanto de Kultura Kooperativo de Esperantistoj; Profesoro Sylla Chaves, prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo; S-ro Orlando Lopes Júnior, prezidanto de la Organiza Komitato.

Ekspozicio de Majoro Gilberto A. Silva Velho.

Laux informo aperinta en la n-ro 53 de la oficiala BKE bulteno, aligxis al la kongreso 99 personoj el Rio de Janeiro, Minas Gerais, São Paulo, Federacia Distrikto, Goiás, Rio Grande do Sul, Bahia kaj unu el Usono.

La solena malfermo okazis en la nobla salono de la rektorejo de la Federacia Universitato, farita de la prezidanto de LKK, kiu transdonis la parolon al Profesoro Francisco de Souza Almada, kiu mallonge salutis la auxtoritatulojn kaj cxeestantaron dankante al cxiuj, kiuj kontribuis por la okazigo de la evento. Parolis poste Pro-rektoro, Lucas Marques do Amaral en la nomo de la rektoro forestanta pro vojagxo al Euxropo; D-ro Francisco Antônio de Mello Reis, urbestro de Juiz de Fora kaj honora prezidanto de la kongreso, kiu entuziasme lauxdis la eventon kaj estis fervore aplauxdata.

Poste S-ro Nelson Pereira de Souza, oficiala oratoro, faris lauxdindan paroladon elstarigante la admirindan verkon de D-ro Zamenhof.

Parolis ankaux la jenaj personoj: Profesoro Francisco de Souza Almada, Délio Pereira de Souza, S-inoj Elvira Fontes, Ursula Grattapaglia kaj Marija Almada, S-roj Ivon Barbosa kaj Giuseppe Grattapaglia.

Vespere okazis oratora konkurso, kies venkintoj estis la junuloj Pedro Albeirici da Rocha kaj F-ino Neima Adorno.

Dimancxe okazis meso en Esperanto, celebrita de pastro Urbaitis, helpata de kvin neesperantistaj pastroj.

Ampleksa estis la rezultato de la disvastigado de Esperanto en la universitata urbo Juiz de Fora kaj regiono, dank’al dedicxa laboro de la estraro de BKE kaj de la Loka Organiza Komitato. Laux informo aperinta en la bugxeto de Brazila Konsilantaro de Esperanto-1979 post nur ok monatoj de la lancxo de kampanjo cele la acxeto de la propra sidejo de BKE, estis akirita cxambro enhavanta proksimume 40m², kun banejo, apartigo kaj telefono, lokalizita en la suda komerca sektoro de Brasília, kio signifas grandan venkon.

Krom tio, BKE gxis tiu jaro jam aperigis, regule, kvindek eldonojn de la bulteno, sub la kompetenta gvido de S-ino Marija Pozder Almada, enhavantan cxiam interesajn informojn kaj artikolojn pri E-movado.

66uk_brasiljo.jpgLa sekretario de BKE, Nelson Pereira de Souza, konkludas la bugxeton informante, ke la Konsilantaro aktive estas kunlaboranta kun la LKK en la organizo de la 66-a Universala Kongreso okazonta en Brasília en 1981, pri kies afero jam disponigis la sidejon de BKE, kaj li kredas, ke tiu estos la plej grava evento okazonta en E-movado en nia lando.

66-a Universala Kongreso de Esperanto – de la 25-a de Julio gxis la 1-a de Auxgusto 1981, la brazila esperantistaro vivis unu el la plej gravaj momentoj en la historio de E-movado en la lando. Tiu neforgesebla semajno, Brasília, la nova brazila cxefurbo, gastigis pli ol du mil esperantistojn alvenintajn el kvindek unu landoj el la kvin kontinentoj.

La prezidento de la respubliko, Generalo João Batista Figueiredo, akceptis esti la patrono, kaj la vicprezidanto, Aureliano Chaves, prezidis la solenan inauxguron de la kongreso, kies brila parolado en portugala lingvo estis simultane esperantigita de Profesoro Walter Francini.

La solenajxo cxe la luksa salono de CXambro de la Deputitoj arigis gravajn auxtoritatojn de la respubliko, inter kiuj indas specialan mencion la esperantisto Senatano José Lins de Albuquerque, prezidanto de la LKK kaj la Federacia Deputito Freitas Nobre, auxtoro de pluraj projektoj kaj legxoj favoraj al Esperanto.

La 37-a Brazila Kongreso de Esperanto okazinta en Brasília de la 15-a gxis la 20-a de Julio 2001 estis grava elmontro de la organiza kapablo de la braziliaj esperantistoj. La LKK estis gvidita de la jenaj homoj: Prezidanto, D-ro Lício de Almeida Castro; Vicprezidanto, Profesoro Euripedes Alves Barbosa; Sekretario, Enivaldo Alves Filho; Kasisto, Devanizio Apolinário dos Santos; Komunikado, Francisco Mattos de Oliveira; Programo, Fabrício Rodrigues Valle; Artaj Programeroj, F-ino Eida Messias Lima; Turismo kaj Hoteloj, Valter de Campos; Kongresaj Ilaroj, Paulo Henrique Gonçalves; Grafika Arangxo, Luciana do Nascimento Maria.

La kongresejo estis cxe la Militista Lernejo de Brasília.

En la sama oportuno kaj loko okazis la 22-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso, kun la partopreno de granda nombro da entuziasmaj kaj laboremaj junuloj, krom Infana Kongreseto.

1)
Laux informo aperinta en la oficiala organo de Brazila Konsilantaro n-ro 20, la dato de la fondigxo de BKE estas la 4-a de Junio 1974. La n-ro 66 konfirmas la daton supre menciitan de la 8-a de Junio. (Rimarko de D-ro Osvaldo Pires de Holanda)