duque_de_caxias_eo

Duque de Caxias

Verkis S-ro Daniel Peliz

Duque de Caxias estas urbo, kiu situas en Ŝtato Rio de Janeiro, ĉe Granda Rio. Ĝi estas grava urbo de la regiono nomata “Baixada Fluminense”, kaj ĝia loĝantaro konsistas el ĉirkaŭ 800 mil homoj. Ĝia E-movado datiĝas de la 90-aj jaroj. Mi estas la ĉefa persono kiu komencis diskonigi en tiu urbo propagandon de Esperanto. Tio okazis de kiam mi esperantistiĝis ĝis hodiaŭ, jaro 2000.

Kiam mi finis la bazan E-kurson, mi tuj engaĝiĝis en la disvastigo de Esperanto tra la komunikilaro kaj precipe organizante ekspozicion de Esperanto ĉe institucioj, kiel fakultatoj, kaj ankaŭ pere de prelegoj. La laboro fruktodonis kaj dum 3 jaroj mi organizis, en la monato Decembro, “Spiritisma Esperanto-Semajno” ĉe spiritismaj domoj de la urbo. Tuj mi fariĝis gvidanto de Departemento pri Esperanto de la organizo “Spiritista Municipa Unuiĝo de Duque de Caxias”, partoprenante ĝiajn kunsidojn kaj en tiuj oportunoj mi respondecas pri Esperanto. Helpate de aliaj aktivuloj ni aranĝis provizoran sidejon por la grupo ĉe spiritisma domo, kie funkcias “Esperanto-Rondo Duque de Caxias”.

En 1996 ni organizis la 1-an E-Renkontiĝon de la urbo. Tio okazis ĉe “Sindicato dos Rodoviários de Duque de Caxias”, en la monato Septembro, dimanĉe, kaj en ĝi ĉeestis 60 homoj, venintaj el la interno de la Ŝtato kaj ankaŭ de San-Paŭlo.

Por pli bone diskonigi Esperanton en mia urbo mi ekkomencis redakti bultenon titolitan “Saluton Gesamideanoj”, en 1994, kaj sendis ĝin al esperantistoj kaj neesperantistoj de pluraj lokoj. Nuntempe tiu bulteno estas nia oficiala organo kaj en ĝi mi informas kaj publikigas artikolojn kaj noticojn en Esperanto kaj portugallingve, por ke ĉiuj konu nian belan lingvon Esperanto. Nia E-movado ankoraŭ estas juna, sed mi multe klopodas por kreskigi ĝin. Oni kredas, ke la 3-a Jarmilo estos tempo de maturiĝo de Esperanto.

Ni multe dankas al ĉiuj, kiuj dum tiuj pasintaj tempoj apogis nin, stimulante nin daŭrigi en nia tasko. Dankon, karaj amikoj de Esperanto! Kaj ankaŭ al la Samideanoj kiuj manifestiĝas favore al kresko de Esperanto en la tuta mondo!


Veja este artigo em português.

  • duque_de_caxias_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:52
  • de 127.0.0.1