joao_pessoa_eo

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

Sur ambaŭ flankoj antaŭa revizioAntaŭa revizio
joao_pessoa_eo [2007/07/06 20:21] zehanonimojoao_pessoa_eo [2007/07/23 16:29] (aktuala) zehanonimo
Linio 1: Linio 1:
 +====== João Pessoa ======
  
 +//Verkis D-ro [[Osvaldo Pires de Holanda EO|Osvaldo Pires de Holanda]].//
 +
 +La 2-a Nordorienta Konvencio de Esperanto okazis en la urbo João Pessoa, de la 13-a ĝis la 15-a de Julio 1951. La celo de la konvencio estis celebri la 64-an Datrevenon de Esperanto kaj preparado de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto en Recife.
 +
 +La 13-an de Julio okazis la prepara kunveno kaj la 14-an oni realigis vesperan promenadon tra la urbo. Nokte, solena kunsido en la teatro ‘’Santa Rosa’’, sub la prezido de D-ro Luís Rodrigues de Souza, sekretario pri Edukado, kiel reprezentanto de la ŝtatestro D-ro José Américo de Almeida.
 +
 +La 15-an okazis du laboraj kunsidoj, tagmanĝo ĉe la marbordo ‘’Tambaú’’, kiun oferdonis la urbestro, S-ro Osvaldo Pessoa. Je la tria posttagmeze la Ŝtatestro akceptis la konvencianojn en la Registara Palaco.
 +
 +Krom granda nombro da personoj, partoprenis oficiale en la konvencio S-roj Alfredo de Azevedo, el Recife; Prof. Manuel Nery, el João Pessoa; kaj Arlindo Castor de Lima, el Natal.
 +
 +En 1991 okazis en tiu urbo la 1-a Seminario por Esperantistaj Aktivuloj, la 21-an kaj 22-an de Aprilo, realigita en la kadro de la 3-a Laborkunsido de Reprezentantoj de E-Asocioj de Nordoriento de Brazilo, organizita de Potigvara Esperanto-Asocio, el Natal.
 +
 +Laŭ informo aperinta en “Esperanto Notícias”, de la monatoj Aprilo-Junio, la estraro de Paraíba Esperanto-Asocio estis: Prezidanto, Roberto da Silva Ribeiro; Sekretario, Maria Hilarina Aires Nunes; kaj Kasisto, Jason Gonçalves de Lima..
 +
 +Dezirante pli bone disvastigi Esperanton, Paraíba Esperanto-Asocio, laŭ interkonsento kun Brazila Esperanto-Ligo, decidis starigi bazan kurson per korespondado, komenciĝante per prelego ĉe la sidejo de “Associação dos Inativos e Pensionistas da Universidade Federal da Paraíba” (Asocio de la Emerituloj kaj Pensiuloj de la Federacia Universitato de Paraíba), okazinta la 7-an de Aŭgusto 1998.
 +
 +La 26-an de Marto 1999 estis enpostenigita nova estraro de Paraíba Esperanto-Asocio, kies membroj estis la jenaj: Prezidanto, S-ino Hilarina Aires Nunes; Vicprezidanto, S-ro Carlos Belém; Sekretariino, Terezinha Oliveira; Kasisto, Jason Gonçalves de Lima. La solena kunsido okazis en la biblioteko “Virginia Gama Melo”, de la Kultura Fonduso Spaco “José Lins do Rêgo”. La oficiala organo de Paraíba Esperanto-Asocio titoliĝas “Caravana Paraibana”.
 +
 +Maria Hilarina Aires Nunes eldonas, ĉiuj du monatoj, bultenon de la Brazilaj Nordorientaj Asocioj, kunlabore de esperantistoj el Salvador, Muritiba, Aracaju, Maceió, Natal, Fortaleza kaj Campina Grande.
 +
 +----
 +Veja este artigo em [[João Pessoa PT|português]].