lorena_eo

Lorena

Verkis D-ro Milton Serra.

En la 1930-aj jaroj, translokiĝis al Lorena Lauro Moura de Morais, kiu naskiĝis en Araraquara en 1913 kaj forpasis en 1972. Li estis militisto, emeritiĝis kaj fariĝis sekretario en la Fakultato de Filozofio de Lorena. Li lernis Esperanton en la jaroj 1960-aj kaj uzis la lingvon ĉefe por korespondado enlanda kaj eksterlanda.

En 1963, Milton Serra, kiu konatiĝis unuafoje kun la lingvo Esperanto per la libro “Curso Prático de Esperanto”, de Ferenc Szilagy, adaptita de Ismael Gomes Braga. Poste, li ricevis de sia amiko Newton Passareli, el Taubaté, la libron “Primeiro Manual de Esperanto”. Entuziasme li lernis la lingvon per koresponda kurso.

En la sama jaro 1963 loĝis en Lorena Oswaldo de Freitas, instruisto kiu lernadis Esperanton legante la Malnovan Testamenton de la Sankta Biblio. Kiam li loĝis en la urbo “São Luiz do Maranhão”, en 1943, li konatiĝis al Esperanto per revuoj kaj memorigajpoŝtmarkoj. Kun du amikoj, unu spiritisto kaj alia katolika pastro, li fondis en “São Luiz do Maranhão” “Sankta Ludoviko Esperanto-Klubo”. En Lorena li disvastigis la lingvon pere de la urba gazeta rubriko “Lingvistiko”.

Esperanto disvastiĝis en Lorena dank’al la laboro de D-ro Paulo Sérgio Viana, kuracisto, kiu naskiĝis en Taubaté la 8-an de Septembro 1948. Li instruis Esperanton en 1988 kaj uzis la instrumaterialon de Sylla Chaves, “Aŭdu kaj Lernu” (Ouça e Aprenda).

De tiam grupo da esperantistoj renkontiĝas ĉiumarde vespere en la Kulturdomo de Lorena, cele al lernado kaj konversacio.

Lorena Esperanto-Klubo estis fondita je la 2-a/12/1989 en la sama dato kaj sama kunsido de la “1-a Esperanto-Renkontiĝo de Sudparaiba Valo”.

Paulo Sérgio Viana, delegito kaj fakdelegito de UEA en Lorena estis elektita, per aklamo de la ĉeestantoj, prezidanto de la klubo kaj Milton Serra, vicdelegito kaj fakdelegito de UEA, vic-prezidanto.

La aliaj partoprenantoj estis: João Mendes Vieira, João Paulo do Nascimento, Elizabeth Rose Eluani Brasil Viana, Sônia Maria Cunha Gomes Ferreira, Delza de Andrade, Maria Ester da Silva Ramos, Frederico Antônio da Cunha Gomes Ferreira, Marina Helena Egalon de Almeida kaj Maria Inês Siqueira.

Post la fondo de Lorena Esperanto-Klubo aperis inter la esperantistoj de Lorena la ideo koni esperantistojn el aliaj urboj de la regiono.

La 1-a Esperanto-Renkontiĝo de Sudparaiba Valo okazis ĉe la Kulturdomo, strato Viscondessa de Castro Lima, 10, en Lorena – SP, je la 2-a de Decembro 1989. Partoprenis dek kvin esperantistoj: du el Resende – RJ, du el Barra Mansa – RJ kaj dek unu el Lorena. De tiam, kvarfoje en ĉiu jaro okazas renkontiĝoj alterne en ŝtatoj San-Paŭlo kaj Rio-de-Ĵanejro.

La 47-a Esperanto-Renkontiĝo de Sudparaiba Valo okazis en la urbo Campos do Jordão – SP, je la 17-a de Februaro 2002, kun 136 personoj el 30 urboj. La celo de la renkontiĝoj estas kulturo per akceptado, salutoj, legado de protokolo, prelegoj pri scienco, teknologio, etiko, sano, arto, politiko, debatoj, konversacia rondo, E-kurso por komencantoj, varieteo, ktp. Disponeble ankaŭ libroservo, aliĝo al UK, BEL kaj delegita Reto, kuna tagmanĝo kaj lunĉo.


Veja este artigo em português.

  • lorena_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/06 20:24
  • de zehanonimo