marilia_eo

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

marilia_eo [2007/07/06 20:25] – kreita zehanonimomarilia_eo [2007/07/23 17:11] (aktuala) zehanonimo
Linio 1: Linio 1:
 +====== Marília ======
  
 +//Verkis D-ro [[Osvaldo Pires de Holanda EO|Osvaldo Pires de Holanda]].//
 +
 +La Unua Latinamerika Esperanto-Kongreso okazinta en Marília – SP, de la 17-a ĝis la 22-a de Julio 1978 arigis reprezentantojn de preskaŭ ĉiuj brazilaj ŝtatoj kaj de la jenaj landoj: Francio, Anglio, Nederlando, Germanio, Usono, Meksikio, Venezuelo, Bolivio, Peruo, Ĉilio, Argentino, Urugvajo kaj Jugoslavio.
 +
 +Escepte de Usono kaj Japanio estis la unua fojo, ke internacia E-Kongreso okazis en ne eŭropa lando, pro tio ĝi fariĝis tre grava por la taksado pri la ebleco de la 66-a Universala Kongreso de Esperanto okazonta en Brasília-1981.
 +
 +Krom specialaj aferoj rilataj al Esperanto-Movado estis realigitaj ankaŭ la jenaj prelegoj: “Antibiotikoj en la Moderna Medicino”, de D-ro Paulo Sérgio Viana; “Turismo en Peruo”, de Janete Skotte; “Siderurgia, Nacia Kompanio”, de Alberto Flores; “Pedagogia Cibernetiko”, de Emilio Arias kaj pri la sama temo Oswaldo Sangiorgi.
 +
 +Partoprenis en la kongreso reprezentantoj de la aŭtoritatuloj: Guberniestro de la Federacia Distrikto, Ministro pri Edukado kaj Kulturo, Ministro pri Komunikado, Sekretario pri Turismo de la Ŝtato San-Paŭlo kaj ĉeesto de federacia deputito Paulo Diogo Namura kaj ŝtataj deputitoj Oswaldo Doreto Campanari kaj Osiro Silveira.
 +
 +Ĉeestis la eventon proksimume 700 esperantistoj venintaj el 42 brazilaj urboj kaj 13 eksteraj landoj.
 +
 +La prezidanto de la kongreso estis la klera kaj dediĉa esperantisto, Prof-ro Wilson Ferreira Martins, ĉefa respondeculo pri tiu grava evento. Meritas ankaŭ elstaran mencion la apogo de S-ro Theobaldo de Oliveira Lyrio, urbestro de Marília.
 +
 +Laŭ informo aperinta en la ĵurnalo “Tribuna do Povo” el la urbo Lins – SP, “Marília, prospera urbo, okazigis de la 13-a ĝis la 18-a de Aprilo 1979 la 1-an Internacian Simpozion de Esperantistaj Sciencistoj kun la partopreno desciencistoj el Argentino, Urugvajo, Venezuelo, Germanio, Belgio, Danlando, Usono, Francio, Italio, Irlando, Japanio kaj Brazilo.
 +
 +La evento realiĝis en la salono de la Medicina Fakultato de Universitato de la Ŝtato San-Paŭlo kaj temis pri Lingvistiko, Kemio, Edukado kaj Komunikado kaj La Rolo de Fremdaj Lingvoj en la Instruado kaj Praktiko de Medicino kaj Naturaj Sciencoj.
 +
 +Ĉar la oficiala lingvo de la simpozio estis Esperanto, por ebligi la komprenon de la temoj estis samtempa traduko en portugala lingvo.
 +
 +La evento estis de Ministerio pri Edukado kaj Kulturo, Sekretario pri Kulturo, Scienco kaj Teknologio de Ŝtato San-Paŭlo, Urbodomo de Marília kaj Brazila Konsilantaro de Esperanto.
 +
 +----
 +Veja este artigo em [[Marília PT|português]].