espirito_santo_eo

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

Sekva revizio
Antaŭa revizio
espirito_santo_eo [2007/07/05 02:17] – kreita zehanonimoespirito_santo_eo [2007/07/23 16:39] (aktuala) zehanonimo
Linio 1: Linio 1:
 +====== Espírito Santo (ES) ======
 +
 +//Verkis D-ro [[Osvaldo Pires de Holanda EO|Osvaldo Pires de Holanda]].//
 +
 +Malmultaj estas la informoj pri la Esperanto-Movado en Espírito Santo, sed laŭ verko de D-ro Hilderico Araújo, prezentita okaze de la 15-a Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta en la urbo “Niterói”, Ŝtato “Rio de Janeiro”, de la 14-a ĝis la 21-a de Julio 1957, lia patro, D-ro Arthur Lourenço de Araújo Primo, estis pioniro de la Esperanto-Movado en Vitória kaj delegito de UEA kiam ĝia sidejo ankoraŭ estis en Svislando; krome li estis delegito de pluraj brazilaj kongresoj de Esperanto kaj ĉefa instiganto de la 8-a Brazila Kongreso de Esperanto okazinta en Vitória de la 21-a ĝis la 24-a de Novembro 1926; tamen, li ne povis partopreni en la Organiza Komitato ĉar en la sama epoko li estis elektita, de la Ŝtata Guberniestro, kiel Ĝenerala Sekretario de la Organiza Teknika Komitato de la 8-a Brazila Geografia Kongreso, okazinta ankaŭ en Vitória, al kiu ne eblis rifuzi.
 +
 +La Organiza Komitato de la 8-a Brazila Kongreso de Esperanto estis la jena:
 +Prezidanto: Carlos Xavier Paes Barreto; Vicprezidanto: Mirabeau Pimentel; Ĝenerala Sekretario: Luís Carlos Porto Carreiro Neto; 1-a Sekretario: Arnulpho Matos; 2-a Sekretario: Heloisa Espindola de Araújo; 1-a Kasisto: José Osóriode Miranda; 2-a Kasisto: Odilo Pinto. 
 +
 +La solena malfermo okazis ĉe la Leĝodonanta Palaco kaj per aklamo estis elektitaj altabliĝi la jenaj homoj:
 +Prezidanto: Everardo Backheuser; Vicprezidantoj: José Arthur Boiteux, Arthur Lourenço de Araújo Primo kaj Guilherme Azambuja Neves; Ĝenerala Sekretario: Luís Carlos Porto Carreiro Neto; 1-a Sekretario: Irani Baggi de Araújo; 2-a Sekretario: Antoninha Barnum; 3-a Sekretario: João Viana; 4-a Sekretario: Berger Bertalan.
 +
 +La Ŝtata Guberniestro oficiale apogis la kongreson kaj konsideris la kongresistojn gastoj de la Ŝtato.
 +
 +Okaze de la ferma kunsido estis prezentita deziresprimo al la Ŝtata Prezidanto, D-ro Florentino Ávidos, kiu apogis la kongreson ne nur morale sed ankaŭ materiale.
 +
 +Jaroj poste venis alia grava apogo al Esperanto de la Beletra Akademio de la Ŝtato, kiu laŭ propono de la akademiano José Paulino Alves Junior okaze de kunsido la 24-an de Februaro 1944, dato de la ekkomenco de la Beletristika Jaro, konsideris fondita “Centro Espírito-Santense de Esperanto”.
 +
 +----
 +Veja esta página em [[Espírito Santo PT|português]].