espirito_santo_eo

Espírito Santo (ES)

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Malmultaj estas la informoj pri la Esperanto-Movado en Espírito Santo, sed laŭ verko de D-ro Hilderico Araújo, prezentita okaze de la 15-a Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta en la urbo “Niterói”, Ŝtato “Rio de Janeiro”, de la 14-a ĝis la 21-a de Julio 1957, lia patro, D-ro Arthur Lourenço de Araújo Primo, estis pioniro de la Esperanto-Movado en Vitória kaj delegito de UEA kiam ĝia sidejo ankoraŭ estis en Svislando; krome li estis delegito de pluraj brazilaj kongresoj de Esperanto kaj ĉefa instiganto de la 8-a Brazila Kongreso de Esperanto okazinta en Vitória de la 21-a ĝis la 24-a de Novembro 1926; tamen, li ne povis partopreni en la Organiza Komitato ĉar en la sama epoko li estis elektita, de la Ŝtata Guberniestro, kiel Ĝenerala Sekretario de la Organiza Teknika Komitato de la 8-a Brazila Geografia Kongreso, okazinta ankaŭ en Vitória, al kiu ne eblis rifuzi.

La Organiza Komitato de la 8-a Brazila Kongreso de Esperanto estis la jena: Prezidanto: Carlos Xavier Paes Barreto; Vicprezidanto: Mirabeau Pimentel; Ĝenerala Sekretario: Luís Carlos Porto Carreiro Neto; 1-a Sekretario: Arnulpho Matos; 2-a Sekretario: Heloisa Espindola de Araújo; 1-a Kasisto: José Osóriode Miranda; 2-a Kasisto: Odilo Pinto.

La solena malfermo okazis ĉe la Leĝodonanta Palaco kaj per aklamo estis elektitaj altabliĝi la jenaj homoj: Prezidanto: Everardo Backheuser; Vicprezidantoj: José Arthur Boiteux, Arthur Lourenço de Araújo Primo kaj Guilherme Azambuja Neves; Ĝenerala Sekretario: Luís Carlos Porto Carreiro Neto; 1-a Sekretario: Irani Baggi de Araújo; 2-a Sekretario: Antoninha Barnum; 3-a Sekretario: João Viana; 4-a Sekretario: Berger Bertalan.

La Ŝtata Guberniestro oficiale apogis la kongreson kaj konsideris la kongresistojn gastoj de la Ŝtato.

Okaze de la ferma kunsido estis prezentita deziresprimo al la Ŝtata Prezidanto, D-ro Florentino Ávidos, kiu apogis la kongreson ne nur morale sed ankaŭ materiale.

Jaroj poste venis alia grava apogo al Esperanto de la Beletra Akademio de la Ŝtato, kiu laŭ propono de la akademiano José Paulino Alves Junior okaze de kunsido la 24-an de Februaro 1944, dato de la ekkomenco de la Beletristika Jaro, konsideris fondita “Centro Espírito-Santense de Esperanto”.


Veja esta página em português.

  • espirito_santo_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:39
  • de zehanonimo