Unua Brazila Kongreso de Esperanto
Cirkulero 30-a de Marto 1907
Tiu cirkulero aperis en la Brazila Revuo Esperantista, 1a jaro - numero 1, paĝo 20. Redakcio: Alberto Alvares F. Vieira, Reynaldo F. Geyer kaj Everardo Backheuser
Komisioj:
La komisio funkciis ĉe la adreso: Rua dos Ourives, 85 (1 andar).
Por la organizado de propagando kaj lernado
- Dr. João Keating, raportanto, (Campinas)
- Christiano Kramer (Porto Alegre)
- Lauriano Trinas (Rio de Janeiro)
- Severino de Freitas (Niterói)
- Emilio Rouedes (Santos)
- Baggi de Araujo (Petropolis)
Por la farado de l'vortaro
- Arlindo de Souza, raportanto, (Rio de Janeiro)
- Caetano Coutinho (Minas Gerais)
- Dr. J. Avellar (Minas Gerais)
- Benjamin Camozato (Santa Catarina)
- Murillo Furtado (Rio Grande do Sul)
- Leonel Fonseca (Rio de Janeiro)
Por la organo oficiala
- Reynaldo Geyer, raportanto, (Porto Alegre)
- Alberto A. F. Vieira (Rio de Janeiro)
- Daltro Santos (Rio de Janeiro)
- Haroldo Amaral (São Paulo)
Por aliaj proponoj
- Alberto Couto Fernandes, raportanto, (Rio de Janeiro)
- Arno Ernst (Rio Grande do Sul)
- E.S. Hunter (Santos)
- Menezes Wanderley (Nova Friburgo)
Programo:
De la 12-a ĝis 19-a de julio 1907
- la 12-an - Kunveno prepara por la elekto de l' estra komitato kaj prezentado de l'raportoj.
- la 13-an - Publika kunveno malferma - Parolado pri la lingvo Esperanto.
- la 14-an - Diskutado pri la raporto: “Organizado de la propagando kaj lernado.”
- la 15-an - Diskutado pri la raporto: “Organo oficiala”. Nokte: Festo de l'esperantistoj niteiroj-aj, antaŭigita de promeno tra tiu urbo.
- la 16-an - Diskutado pri la raporto: “Vortaro”. Promeno al iu ajn bela antaŭrbo Rio-a.
- la 17-an - Diskutado pri aliaj prezentitaj raportoj.
- la 18-an - Fina diskutado kaj voĉdonado de ĉiuj raportoj kaj konkludoj sendontaj al Kembriĝa Kongreso. Nokte: Festo de l' Rio'aj Esperantistoj.
- la 19-an - Solena fermkunsido.
La organiza kmoisiitaro:
- Everardo Backheuser, prezidanto.
- Hernani Mendes, sekretario.
- Honorio Leal, kasisto.
- Francisco Ramos
- Manoel T. de Paiva Araujo.
- Raul Gitahy de Alencastro.