barbacena_eo

Barbacena

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

La Dua Esperanto-Konvencio en Barbacena okazis dank’al klopodoj de D-ro Luís Azeredo Coutinho kaj estis memorinda evento, kiu similis al vera regiona kongreso antaŭ la frata apogo de personoj de la plej alta socitavolo, ĉefe de la urbestro kaj de la komandanto de la “Preparlernejo de Aviadilkadetoj.

Partoprenis en la evento krom esperantistoj de pluraj urboj de la Ŝtato ankaŭ D-ro Carlos Domingues, prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo kaj la dojeno de la brazilaj esperantistoj, Antônio Caetano Coutinho.

La temo de la konvencio estis “Esperanto en la Bibliotekoj”, la gazetaro de “Minas Gerais” amplekse disvastigis la eventon.

La Organiza Komisiono konsistis el la jenaj personoj: Prezidanto: Oswaldo Fortini (urbestro); Vicprezidanto: Plínio Tostes de Alvarenga; Ĝenerala Sekretario: Zoé Macedo Ramos; 1-a Sekretario: Albertino Alves de Almeida; 2-a Sekretario: Maria José de Carvalho; 1-a Kasisto: Macário da Silveira; 2-a Kasisto: José Simões de Castro.

Kultura Kooperativo de Esperantistoj, pere de sia prezidanto, D-ro Braz Cosenza, organizis specialan aŭtobusan karavanon konsistanta el dudek esperantistoj venintaj el Rio de Janeiro.


Veja este artigo em português.

  • barbacena_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:43
  • de 127.0.0.1