belem_eo

Belém

Verkis S-ro Pekim Tenório Vaz.

“Laŭ kelkaj skribaĵoj de KEZ-biblioteko, S-ro Carlos B. de Souza estas la vera esperantista pioniro en Belém, kie li ekloĝis la jaron 1937 (antaŭe li estis vivinta eble en urbo Rio de Janeiro), tamen ni ne sukcesis konfirmi tiun aserton en pli fidindaj dokumentoj, krome, la plej maljunaj esperantistoj, kiujn ni intervjuis, ne helpis nin klarigi tiun fruan etapon rilate la historion de E-o niaurbe.

Ni ne scias ĉu li estis membro de iu E-organizaĵo, sed ankoraŭ laŭ tiaj tekstoj, tiu sinjoro estis lerninta E-on pere de publikigaĵoj de Brazila Spiritisma Federacio, senditaj al li de la sekretario de tiu institucio, kies sidejo tiutempe sin trovis en urbo Rio de Janeiro”.

Nuno Álvares Rodrigues, konata pere de la pseudonimo “La Forgesito”, naskiĝis la 25-an de Julio 1865 en Ŝtato Pará. Li diplomiĝis pri medicino en Universitato de Rio de Janeiro kaj vivtenis sin kiel kirurgiisto de Brazila Mararmeo. Kunfondinto kaj unua vicprezidanto de Brazila Klubo Esperanto, fondita la jaron 1906 en la sidejo de la gazeto “O Paíz” (de urbo Rio de Janeiro). En 1918 li starigis “Studejo-n”, la dua E-grupo de Florianópolis, ĉefurbo de Ŝtato Santa Catarina. Poeto kaj rakontisto, verkis “Ama Stelaro”, kiu konsistis el (la plimulto originalaj): 2 teatraĵoj, 5 rakontoj kaj 12 poeziaĵoj.

En Belém li kreis kaj estis la unua prezidanto de du E-grupoj: “Norda Matena Stelo” (1909) kaj “Energio” (1921). Li forpasis la 11-an de Novembro 1922.

La unua esperantisto, kiu loĝis en Brazilo estis S-ro Rudolfs Libeks, latvo kiu enmigris Brazilon la jaron 1890, kaj loĝis en urboj, vilaĝoj kaj kolonioj de ŝtatoj Minas Gerais kaj São Paulo. Pro lia ofico ĉe la latvaj enmigrintoj, li ofte vojaĝis al Rio de Janeiro, kie li subite mortis la 14-an de Novembro 1908.

Li ests pioniro de E-o en Latvio: li skribis artikolojn, gvidis kursojn kaj, en ĉefurbo Riga, la jaron 1889 lanĉis la unuan lernolibron de la Internacia Lingvo por siaj samlandanoj. Ĉar Zamenhof eldonis la unuan E-lernilon en 1887, do, tio montras kiom frue Libeks sin dediĉis al nia grandvalora afero.

F. V. Lorenz estis pioniro de E-o en Ĉeĥio (lia naskiĝlando): la jaron 1890 li eldonis en urbo Pardubice, la unuan E-lernolibron por ĉeĥoj, kaj la finon de 1893 li alvenis Brazilon, do tri jarojn post Libeks. Li skribis multajn E-librojn kaj multege kontribuis por la kreskado de la brazila E-movado.

Pro historiaj kialoj kaj pro respekto al niaj admirindaj antaŭuloj, ni juĝas farinda laboro la detalan serĉadon por malkovri ĉu Libeks partoprenis nialandan movadon. Konsiderante ĉion, kion li realigis en Latvio, ĉu eblas ke li, alveninte la Novan Mondon, kabeis kaj absolute forlasis la E-agadon? Jen respondindaj demandoj: Ĉu li aliĝis al iu brazila E-grupo? Ĉu li gvidis E-kurson en iu brazila urbo? Ĉu li prelegis pri E-o ie en nia lando? Ĉu li publikigis portugallingvan artikolon pri E-o aŭ esperantan pri iu ajn temo en brazila ĵurnalo, gazeto aŭ libro? Tri jarojn poste alvenis la dua pioniro.

Francisko Valdomiro Lorenz (ĉeĥlingve: Frantŝek Vladmir Lorenc) naskiĝis la 24-an de Decembro 1872, en vilaĝo Zbyslav, apud urbo Ĉáslav (Ĉeĥio), kaj mortis la jaron 1957 en ĉefurbo Porto Alegre, ŝtato Rio Grande do Sul (Brazilo).

Informoj koncernantaj la vivon de tiu aktivulo en ĉeĥiaj urboj kaj vilaĝoj estos prezentataj je la formo de listo por ke oni facile komprenu la eventosinsekvojn kaj povu ilin kompati kun tiuj ligitaj al Rudolfs Libeks:

  • la jarojn 1888 - 1890, en urbeto Kolin, li vizitis la 5-an kaj 6-an klasojn. Ĉi-lastan li ne finis kaj ankoraŭ en 1890 li translokiĝis al ĉefurbo Prago, kie li komencis skribi artikolojn por “Omladina”, gazeto kies tekstoj esprimis sociajn, politikajn, ekonomiajn ŝanĝoj, kiuj estis absolute rifuzitaj de la reganta Aŭstri-Hungaria monarĥio;
  • li estas pioniro de E-o en sia naskiĝlando; la jaron 1890 li eldonis, en urbo Pardubice, la unuan E-lernolibron por ĉeĥoj;
  • en 1891 li instruis Esperanton en Prago;
  • la 28-an de Septembro 1891 li aktive partoprenis kunvenon de laborista junularo okazinta en urbo Kladno;
  • Decembre 1892 li eldonis la dusemajnan gazeton “Pokrok”, en urbeto Mladá Boleslav;
  • Marte 1893, denove li eldonas la gazeton Omladina;
  • la 18-an de Julio 1893, en Prago, ĉe la tombejo Olsany, pro lia partopreno en socialdemokrata manifestacio postulanta balot-rajton, li estis kaptita kaj arestita;
  • la registaro liberigis lin la 13-an de Septembro 1893. Ankoraŭ tiumonate li fuĝis Brazilon.

La celo de ĉi tiu “ĉapitro” estas pruvi, ke li ne forveturis el Eŭropo antaŭ la jaro 1890 (ni ĵus konstatis, ke ĝis 1893 li tie loĝis), kaj por ĉiuj, kiuj volas legi pri la vasta bibliografio de tiu eminenta poligloto, tradukistokaj verkisto, mi sugestas la jenan retpaĝaron: http://eo.wikipedia.org/wiki/Francisko_Valdomiro_LORENZ


Veja este artigo em português.

  • belem_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:03
  • de 127.0.0.1