Rio Grande do Sul (RS)
Verkita de Inĝ-roj Alberto Flores kaj Ivo Sanguinetti.
Pioniroj
Por koni iom pri la historio de Esperanto en Sud-Riogrando, ni devas reveni al la unuaj jaroj de la pasinta jarcento, aŭ ankoraŭ ekde 1894, kiam la unuaj skriboj pri Esperanto en Brazilo aperis enDeutschlund Zeitung”, kies aŭtoro estis S-ro Arno Philip. La pioniro en Brazilo estis, tamen, Francisco Valdomiro Lorenz, naskiĝinta en la vilaĝo Zbislav, Boemio, nuntempe apartenanta al Ĉeĥa Respubliko. En la jaro 1890, kiam Esperanto estis nur tri jaraĝa, Lorenz, nur dekokjara, publikigis por la ĉeĥoj sian unuan lernolibron. Pro politikaj kialoj li enmigris al Sud-Riogrando, kie li alvenis je la 8-a de Aŭgusto 1894, por fariĝi agrikulturisto en la Kolonio “São Francisco”, antaŭe distrikto de “Encruzilhada do Sul”.
Lorenz lernis la ĉinan lingvon kun la helpo de Esperanto kaj korespondadis kun ĉino loĝanta en Kanado.
En 1904, kelkaj pioniroj komencis la disvastigon de Esperanto en Sud-Riogrando; estas memorindaj la nomoj de Komandoro Gustavo Pook, Arno Ernest kaj Christiano Kraemer. La urbo “Pelotas” en 1906 jam havis geesperantistojn. Carlos Jacoboni estis nomo, kiu restis registrita en la “Grammaire et Exercices”, de L. Beaufront.
Veja este artigo em português.