Teresina
Verkita de João de Moura Fé
La Pioniroj – Lerninte Esperanton en 1939, S-ro Francisco Cezar de Araújo, poligloto, instruisto pri latina, angla kaj franca lingvoj en Liceo – tiutempe la ĉefa kolegio de Teresina – estis, laŭ nia scio, la unua esperantisto de tiu ĉi ĉefurbo.
Tiam, José Ribamar de Freitas, lernanto de la Liceo, iris en la hejmon de tiu instruisto nur por aŭdi diskojn en la Lingvo Internacia; tiujn diskojn devenintajn el Anglujo, la instruisto Cezar de Araújo petis de Brazila Spiritisma Federacio.
Aŭdinte la diskojn per gramofono, la junulo José de Ribamar Freitas tuj interesiĝis pri la zamenhofa lingvo kaj ĝin memlernis per la libro “Esperanto Sem Mestre”, de Lorenz. Poste, li instruis Esperanton al diversaj gelernantoj.
José Ribamar de Freitas estis instruisto pri portugala kaj franca lingvoj en Gimnazio “Leão XIII”, kolegio Sankta Koro de Jesuo kaj en aliaj lernejoj de Teresina; profesoro pri Puna Juro kaj Jurmedicino en Federacia Universitato de Piauí; direktoro de la Centro pri Homaj Sciencoj de la Universitato; direktoro de la Sekretariejo pri Federacia Justico. Nuntempe li estas konsilanto de la Supera Lernejo pri Advokateco kaj membro de Piaŭia Akademio pri Jura Beletro.
En la kvardekaj jaroj lernis la Lingvon Internacian: Raimundo Wall Ferraz, kiu estis urbestro de Teresina trifoje; Humberto Machado Coelho; kaj Prof. Vitorino.
La unua Esperanto-Grupo – Nur en 1958 estis fondita la unua Esperanto-Grupo en Teresina: “Instituto Piauiense de Esperanto”. La estraranoj de tiu grupo estis: Antônio de Pádua Soares, Eugênio Doin Vieira kaj Raimundo José do Nascimento.
Antônio de Pádua Soares estis, dum pli malpli 20 jaroj, membro de UEA, BEL, Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz kaj Kultura Kooperativo de Esperantistoj. De UEA li estis delegito kaj fakdelegito pri Spiritismo kaj Radio-Amatorismo; de Societo Lorenz li estis kunfondinto kaj komitatano. Li partoprenis en la 18-a Brazila Kongreso de Esperanto en Fortaleza, 1964, kaj en la 66-a Universala Kongreso de Esperanto, en Brasília, 1981.
Ĉar la grupanoj disiĝis, post 1963, la unua Esperanto-Grupo de Teresina, kvankam oficiale ankoraŭ ekzistas, bedaŭrinde estas neaktiva.
Ankoraŭ en 1963, strato lokita en kvartalo “Monte Castelo”, de tiu ĉi ĉefurbo, ricevis la nomon “Rua Esperanto”. La dekreto estis de la urbestro Hugo Bastos, kiu akceptis peton de la urba konsilanto Carlos de Melo Lobo.
Sed gravan eventon okazigis en Piauí “Instituto Piauiense de Esperanto”: La Sepan Nordorientan Kunvenon de Esperanto”. Partoprenis en tiu kunveno delegitaro el Ceará, Paraíba kaj el aliaj ŝtatoj de Nordorienta Regiono.
El Ceará, S-ro Paulo Amorim Cardoso alportis kantistaron, kiu kantis la himnojn: Nacian, de Ŝtato Piauí, La Espero kaj tiu de la kunveno. La supre diritajn himnojn ludis la Militista Muzikistaro de Piauí.
Notindas, ke la Sepa Nordorienta Kunveno de Esperanto havis sian propran himnon, kun teksto kaj muziko de Prof. José Ribamar Freitas.
Ĉeestis en la malfermo de la Sepa Nordorienta Kunveno de Esperanto Lia Ĉefepiskopa Moŝto Avelar Brandão Vilela, tiam ĉefepiskopo de Teresina, kiu en la sama evento, pro la grava okazaĵo, gratulan meson celebris.
Veja este arquivo em português.