uba_eo

Ubá

Verkis S-ino Edina de Barros Reis.

La historio de Esperanto-Movado en Ubá estis premiita de la klereco de notinda ubaano. Estis ĝia iniciatinto fervora batalanto, la pioniro João Ernesto da Silva, klera profesoro, muzikmajstro, kiu ĵetis la unuan semon de Esperanto en Ubá kaj regiono.

Naskiĝinta en Ubá la 12-an de Aŭgusto 1873, li estis pioniro de noblaj ideoj, memlerninto, reliefiĝis kiel librotenisto kaj fama komponisto; fariĝis arda propagandisto de Spiritismo kaj Esperanto, ilin defendante ĝis sia elkarniĝo.

En la jaro 1905, eĉ antaŭ la efektiviĝo de la Universala Kongreso, en “Boulogne sur Mer”, li jam publikigadis en la ĵurnaleto “O Cinzel” raportojn pri Esperanto. Ankoraŭ mirinda ago estis de li farita. En “bona tago” li semis la unuan semon de Esperanto en la koron kaj cerbon de alia grava homo, nia samurbano, kiu post malmulte da tempo fariĝis majstro en nia Movado kaj estis konsiderata “Tutmonda Civitano” pro la senegalaj gigantaj laboroj favoraj al nia lingvo. Estis nia karmemora samideano, gloro kaj honoro de nia urbo, nia amata profesoro Ismael Gomes Braga.

La pioniroj estis: João Ernesto da Silva, Ismael Gomes Braga, José Gomes Braga, Antero Barroso kajJoão Andrade. Esperanto-Klubo João Ernesto estis fondita la 31-an de Majo 1959, kalkulis je ĉeesto, inter aliaj, de profesoro Ismael Gomes Braga, kiu estis aklamita Honora Prezidanto. La unua estraro estis: Prezidanto: José Gomes Braga; Vicprezidanto: Leocádia Godinho e Siqueira; 1-a Sekretariino: Edina de Barros Reis; 2-a Sekretariino: Irthes Terezinha Lisboa de Andrade; Kasisto: Elias Jacob; Bibliotekistino: Geralda Maria da Silva Guimarães. Konsilantaro: Francisco Ivo Mendes, Zeny Michelli, Antero Barroso, Antônio Ribeiro Guimarães e Hercilia Monken Gomes.

Esperanto-Klubo João Ernesto, agnoskita de la urba registaro kiel organo de Publika Utileco, ekde 1959 neniam ĉesis aktivi. Ĝia nuna estraro (jaro 2000) estas: Prezidanto: D-ro Waner Marliére Arruda; Vicprezidanto: S-ino Márcia Valeria Colli; 1-a Sekretariino: Edina de Barros Reis; 2-a Sekretariino: Vittoria Espósito; Kasistino: Célia de Oliveira Valente; Bibliotekisto: Antônio Carlos Almeida; Departemento pri Arto kaj Kulturo: Maria da Conceição Ap. R. Ramos. Konsilantaro: José Manoel da Silva, Ismael Pinto Braga, Terezinha Braga Pereira, Iole Lisboa de Andrade kaj Celi Maria Bianchi.

Radio-Stacio “Sociedade Ubaense” entuziasme plene elsendadis la programon Esperanta Vespero, kiam estis prezentataj diversaj okazaĵoj en Brazilo kaj en la mondo, krome, belaj kanzonoj, esperante kaj nacilingve, de famaj kantistoj kiel Judith Cioffi, José Pinto Barbosa, kaj aliaj. La programoj estis prezentataj de samideanoj João Andrade, Edina de Barros Reis kaj Mauricio Monken Gomes; speciala parto estis la programero nomata “Pro lia propra merito” pere de kiu oni omaĝis elstarajn personojn de la movado, de la lando kaj de la urbo; la kronikoj estis verkitaj de la poetino Irthes Terezinha Lisboa de Andrade; tio okazis en la jaroj 1953, 1954 kaj 1955.

  • Rua Esperanto – Inaŭgurita en la kvartalo “Santa Cruz”, Rua Esperanto kalkulis je la ĉeesto de honoraj partoprenantoj: Ismael Gomes Braga, D-ro Luís de Azeredo Coutinho, el “Belo Horizonte”, José Gomes Braga e outros.
  • Vizito de Malba Tahan – Tiu eminenta verkisto kaj poeto vizitis Ubá en Oktobro 1960; laŭ peto de la estraro de la klubo, belege prelegis ĉe “Colégio Sacré Coeur de Marie” pri Esperanto.
  • 1988 – Mirindaj festotagoj kun ekspozicio de esperantaj verkoj en la aristokrata klubo “Ubá Tênis Club” okaze de lavizito de Jorge Soares das Neves, Ĉefdelegito de UEA.
  • “Tabajara Esporte Club” – Prezentado de artaj programeroj, kantoj, skeĉoj, pere de la gelernantoj, treege aplaŭditaj.
  • Omaĝo al Ismael Gomes Braga – Okaze de la centjariĝo de Ismael Gomes Braga en 1991, Ubá ricevis la ĉeeston de pluraj samideanoj el diversaj urboj de Brazilo, ĉar estis inaŭgurita monumento al ĉi tiu eminenta filo de Ubá, en la Placo “Independência”, neforgesebla okazaĵo por la Uba-esperantistoj.
  • Vizito de esperantista doktorino Tereza Kapista, el Jugoslavio – En la sama jaro 1991 vizitis la urbon Ubá ĉi tiu klera samideanino, juĝisto. Ŝi vojaĝis tra pluraj landoj uzante nur la lingvon Esperanto. En Ubá ŝi gastiĝis ĉe la hejmo de Edina kaj ili interparolis nur en la Internacia Lingvo.
  • Ekspozicio esperantista ĉe “Banco do Brasil” – En 1994, dum kelkaj tagoj, la ubaanoj havis ŝancon koni iom pli pri Esperanto.
  • Solenaĵo en “CAIC – Centro de Atenção Integral à Criança” – Plurfoje efektiviĝis solenaĵoj ĉar tie antaŭ kelkaj jaroj Esperanto estis instruata.
  • La Verda Formiketo – Trimonata bulteno, kies redaktoro estas D-ro Waner Marliére Arruda, kiu disdonas landskale ĉirkaŭ 150 ekzemplerojn.
  • Ago-Tago – Ĉiujare oni kunmemoras kaj donacas esperanto-librojn. En 1999 prelegis belege samideano Saulo Salgado Wanderley, el “Rio de Janeiro”; alia vizitanto estis Luís Alberto de Oliveira Coelho, UEA-delegito en la urbo “Paraíba do Sul”. Uba-esperantistoj ĉiam ricevis valoran helpon de profesoro José Passini, plurfoje prononcante edifajn prelegojn, belegajn paroladojn ĉe “Associação Comercial de Ubá”; ĉe la “Ruĝa Salono” de la Urbodomo; ĉe la monumento al Ismael Gomes Braga; kaj ĉe Studgrupo Waner Marliére Arruda en “CAIC”.

Malgraŭ la disvastigo de Esperanto pere de TV Ubá kaj lokaj radiostacioj, lasttempe malpligrandiĝas intereso de plenkreskuloj al Esperanto, tamen la flamo de la idealo, kiu jam fariĝas realo, daŭras forte en la koro de Uba-esperantistoj.

Granda, fervora batalanto estas samideano D-ro Waner Marliére Arruda, kompetenta instruisto de Esperanto, juna inĝeniero, kiu sin dediĉas ame al la afero Esperanto.

Ĉe la infanoj Esperanto estas pli vigla, en la sidejo de CAIC, subtenata de la urbestrejo, dank’al bonvolema komprenemo de la direktorino Denise Michelli kaj sub la kunordigo de Maria da Conceição Aparecida da Rocha Ramos, Esperanto estas instruata ekde 1997. La instruistinoestas Celi Maria Bianchi Pinheiro kaj vizitadas la lernejon infanoj ok ĝis dek-dujaraĝaj, de la 3-a ĝis la 7-a serio de la fundamenta instruo.

Esperanto instruota en la municipaj lernejoj de Ubá – Projekto de Miguel Poggiali Gasparoni, la Leĝo 2941, subskribita de la urbestro Narciso Paulo Michelli, publikigita en “Atos Oficiais”, de la 09/12/1999, enkondukas Esperanton, opcie, en la municipaj lernejoj de Ubá.


Veja este artigo em português.

  • uba_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/05 03:03
  • de 127.0.0.1