Manaus

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Okaze de la 15-a Brazila Kongreso de Esperanto en Niterói, RJ, de la 14-a ĝis la 21-a de Julio 1957, Sebastião Augusto raportis al la Redakta Komisiono:

“Kiam mi alvenis urbon Manaus, en la jaro 1925-a, mi ankoraŭ ne estis ano de BEL sed mi lernis la lingvon ĉe Brazila Spiritisma Federacio, en Rio de Janeiro, dum la jaro 1913-a. Estis miaj instruistoj Ismael Gomes Braga, Antônio Vaz kaj Nuno Baena.

Tiam, en Manaus, E-movado estis preskaŭ nekonata. Mi estis informita pri la ekzisto de antikva E-societo gvidita de Adriano Jorge kun la apogo de la tradiciaj familioj Bernardo Ramos kaj Rego Monteiro.

En 1928 mi vojaĝis al Portugalujo kaj revenis en 1932, kiam mi komencis disvastigi la lingvon per la ĵurnaloj “União Portuguesa”, “Tribuna”, “Diário da Tarde”, “Reação”, “A Gazeta” kaj aliaj ĵurnaloj kaj revuoj.

Mi organizis kurson ĉe “União Operária” kun la permeso de Felizmino Soares, supera estro de la lernejo. Antaŭ la kursmalfermo mi okazigis belan ekspozicion de esperantaĵoj en la granda salono de “União Operária”, kie inter la multaj ĉeestantoj estis Álvaro Botelho Maia, tiama ŝtatestro de Amazonas, kiu instigis min per belaj kaj entuziasmigaj vortoj. Tamen, en la kurso enskribiĝis nur ok lernantoj, kaj bedaŭrinde du monatoj poste, restis nur la instruisto.

En Marto 1938 mi sukcesis pere de pastro Estelion, supera estro de Kolegio “Dom Bosco”, la promeson enmeti la instruon de la lingvo Esperanto en la lernejon, sed la promeso neniam estis plenumita.

En 1940 mi gvidis E-kurson el kies lernantoj nur unu fariĝis esperantisto. Li estas Sebastião Gomes de Lima. Tamen li malmulte povis fari ĉar li instruadis en malproksimaj urboj, internlande de la Ŝtato.

En 1941 mi sukcesis permeson de André Vidal de Araújo por starigi kurson ĉe “Escola de Serviço Social” kie, post ekspozicio de libroj, poŝtkartoj, ĵurnaloj kaj revuoj, enskribiĝis nur tri lernantoj, kiuj post kelkaj lecionoj malaperis, kaj pli unufoje miaj revoj fiaskis.

Feliĉe, post multaj skriboj per la gazetaro, mi sukcesis grupigi dek kvar personojn kaj la 9-an de Marto 1947 plenumis unu el la plej altaj revoj de mia vivo: la fondiĝo de “Amazonas Verda Stelo”. Tamen, malgraŭ la entuziasmaj promesoj de la fondintoj, Amazonas Verda Stelo vivis nur ĝis la 2-a de Majo 1949”.

Pri la raporto de Sebastião Augusto, la Redakta Komisiono de la 15-a BKE manifestiĝis tiamaniere: “La historio de Esperanto en Amazonas estas la resumo de la vivo de Sebastião Augusto, brava batalanto, kiu persiste semis, ne havante la plezuron fari rikolton”.

Pluraj jaroj pasis ekde kiam Amazonas Verda Stelo ĉesis aktivi. Sed la semoj ĵetitaj de la dediĉa pioniro Sebastião Augusto, vintredormis longan periodon, sed, en 1986, plena de entuziasmo ekaperas en la esperanta scenejo klera kaj inteligenta homo, kiu prenis sur sin la malfacilan taskon revigligi E-movadon en la ĉefurbo Manaus: D-ro Jayme Pereira. Lia determino estis fortiri Esperanton el la stagno en kiu ĝi troviĝis. Tiamaniere li sukcesis arigi multajn personojn ĉirkaŭ li. Tiel Amazona Esperanto-Asocio okazigis dum la periodo Marto-Aprilo 1986 la 1-an Beletran Konkurson pri Esperanto, en Manaus, kun monpremioj al la venkintoj ĝis la tria loko. La monsumo estis Cr$ 1.000,00, Cr$ 500,00 kaj Cr$ 250,00 respektive laŭ la klasifiko. La temo estis “Esperanto Lingvo Internacia, sia Historio, Disvastigo en la Mondo, enkonduko en Brazilo kaj enradikigo en Amazonio; Esperanto Kaŭzo kaj Efiko pro la Monda Paco”. La partoprenantoj estis unuagradaj lernantoj de ĉiuj ŝtataj, komunumaj kaj federaciaj lernejoj de Manaus.

La 15-an de Marto 1991 D-ro Jayme Pereira liveris atestojn al dek naŭ lernantoj. La 8-an de Aprilo de la sama jaro li gvidis alian kurson kun partopreno de pli granda nombro da lernantoj.

Krom tio, la jarlibro de 1991, de UEA, anoncis ke Manaus fariĝis la unua urbo en la mondo laŭ nombro da aliĝintoj.

Tre laborema kaj klera homo, Jayme Pereira estis prezidanto de Brazila Unuiĝo de Amazonaj Verkistoj. Li sukcesis starigi E-kurson en la Federacia Universitato de Ŝtato Amazonas kaj nuntempe klopodas vigligi E-movadon en la ceteraj Ŝtatoj de Amazonia Regiono.

Indas reliefigi, ke en la jaro 1991 Amazona Esperanto-Asocio sukcesis okazigi ok E-kursojn kun la partopreno de cent kvindek lernantoj.

La 15-an de Decembro 1991, omaĝe al Esperanto-Tago, Amazona Esperanto-Asocio kaj la Urbodomo de Manaus inaŭguris monumenton al Esperanto, revo kiu delonge akompanis la amazonajn esperantistojn; ĝi troviĝas en Avenuo Castelo Branco kaj estas la 22-a en la mondo.

La 1-an de Januaro 1992 estis elektita kaj enoficigita la nova estraro de Amazona Esperanto-Asocio por la oficperiodo 1992-1994, kies estraranoj estis la jenaj:

Prezidanto, D-ro Jayme Pereira; Vicprezidanto, Marli Rodrigues Franco; Sekretario, Ana Maria da Silva; Kasisto, Severino Felisberto de Santana; Direktoro pri Instruado, Joacir Camboim; Direktoro pri Gazetaro, Terezinha Patrícia Viana de Souza; Direktoro pri Eldonejo, Djalma da Paz Gomes; Direktoro pri Eventoj kaj Disvastigado, José Crisóstomo de Souza Filho; Direktoro de la Departemento de Kunordigo de la Asocio de Amikoj de Esperanto, Maria Dalva Sena de Souza.

Laŭ informo aperinta en la gazeto “Verda Stelo”, eldonita de D-ro Jayme Pereira, prezidanto de Amazona Esperanto-Asocio kaj UEA-Delegito en la ŝtatoj Pará, Amazonas, Amapá, Roraima, Acre kaj Rondônia:

En 1991, li sukcesis okdek sep aliĝojn al UEA kaj nur en Manaus ekzistis dek unu esperantaj kluboj. Krom D-ro Jayme Pereira elstaras en la movado en la Norda Regiono la jenaj samideanoj: Oscar de Lira Carneiro kaj Raimundo Dourado de Souza (Roraima), Valdenir Araújo Pessôa (Santarém-PA), Ramiro Barros de Castro kaj Alberto Milhomes (Belém-PA), Sebastião Felisberto de Santana (Presidente Figueiredo-AM), José Joacir de Souza Camboim kaj Davis Queiroz Marques (Manaus-AM).

La gazeto elstarigas la viziton al Manaus de UEA Brazila Ĉefdelegito, samideano Jorge Soares das Neves.

Dank’al klopodoj de D-ro Jayme Pereira, prezidanto de Amazona Esperanto-Asocio, en 1992 ekzistis en Manaus la jenaj E-societoj:


Veja este artigo em português.