alagoinhas_eo

Alagoinhas

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

En la jaro 1913-a urbo Alagoinhas, en Ŝtato Bahia, konatiĝas al Esperanto.

La unua disvastiganto de la lingvo Esperanto en tiu urbo estis Carlos Cunha. La 10-an de Novembro 1939 li okazigis ĉe la municipa kinejo de Alagoinhas interesan prezentadon de skeĉo de Vitorino Júnior kaj la komedion de João de Castro, “Karnavalo de l’ Vivo”. Menciita prezentado estis brile farita de la loka filharmonia orkestro kaj celis entuziasmigi la lernantojn de la Esperanto-Kurso gvidita de li.

La 29-an de Decembro, ĉe “Escola 10 de Junho”, de Alagoinhas, dek lernantoj ekzameniĝis. La ekzamena komisiono estis: instruisto Carlos Cunha, instruistinoj Auta Castro kaj Zita Tavares.

La 24-an de Marto 1940 estis fondita Esperanto-Klubo de Alagoinhas, kies unua estraro estis la jena: Honora Prezidanto, Alberto Couto Fernandes; Honora Membro, Ismael Gomes Braga; Prezidanto, Antônio Lima; Vicprezidanto, Salomão Barros; 1-a Sekretario, Lúcio B. Cardoso; 2-a Sekretario, José Marcelino Silva; Kasisto, Euridice Barros.

En la jaro 1942-a samideanoj Hermes Pitta kaj Jaddo Couto Maciel, el Salvador, vizitis Carlos Cunha, al kiu ili liveris entuziasmigan mesaĝon senditan de la estraro de Bahia Esperanto-Grupo.


Veja este artigo em português

  • alagoinhas_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:16
  • de 127.0.0.1